Forumo

TemojKorespondadoValoro de poŝta korespondado

Ĉu ankoraŭ valoras korespondi per poŝto?

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-07-16 20:41:14

La nun proponata enketo ebligas plurajn elektojn.
Vi povas elekti tiom da respondoj, kiom vi volas.
Vi estas invitata proponi laŭeble aliajn respondojn.
Vi povas ankaŭ aboni la fadenon (malsupre dekstre de la paĝo)
por sekvi la rezulton kaj esti informata pri publikigo de novaĵoj.


Ĉi tiu demando estas preskaŭ neevitebla. Pri ĝi ni jam diskutis kun la gelernantoj. Malgraŭ ĉio, ili preferas materiajn kontaktojn per interŝanĝo de poŝtaĵoj. En Esperantujo tiaj kontaktoj verŝajne estas ankoraŭ tradiciaj kaj tre karakterizaj. Estus tre bone ekkoni aliajn opiniojn. Mi dividos ilin kun la gelernantoj. Koran antaŭdankon :)

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-07-17 15:55:30

leandro_abrahao skribis:
...En Esperantujo tiaj kontaktoj verŝajne estas ankoraŭ tradiciaj kaj tre karakterizaj. Estus tre bone ekkoni aliajn opiniojn.
Nu, sep voĉoj favoraj al la poŝto :)
Kion opinias aliuloj?
Eble mi devus esti aldoninta ion pri interŝanĝo de kolektaĵoj (poŝtmarkoj, poŝtkartoj k.s.). Multaj tion faras pere de poŝto.

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-07-31 15:28:10

Du semajnoj jam pasis de la tago, en kiu la enketo aperis. Entute naŭ voĉoj estas donitaj. Mi kore dankas al tiuj, kiuj vizitis ĝin kaj aparte al tiuj, kiuj respondis. Tiom da voĉoj apenaŭ sufiĉas por ion konkludi, se oni konsideras, ke en edukado.net membras pli 3500 personoj. Unu voĉdonis por la virtualaj kontaktoj, kiuj, laŭ la enketo, estas konsiderataj tiel oportunaj, ke nuntempe ne plu valoras malŝpari tempon kaj monon por ion sendi per poŝto. Nu, jes, tiaj kontaktoj estas ja tre oportunaj, sed pro manko de pli da opinioj, mi ne diskutos pri tio, ĉu nuntempe valoras aŭ ne ion sendi per poŝto.

Ok voĉoj estas por la konservado de poŝtaj kontaktoj. Interalie oni konsentas, ke, laŭ la enketo, poŝtaj kontaktoj komunikas korvarmon, kion ne eblas same kontentige komuniki virtuale. Ĉu eble estontece poŝtaj kontaktoj fariĝos sensencaĵola virtualaj kontaktoj evoluos tiel, ke ili kontentige anstataŭos la materiajn? Pri tio oni sin detenis. Eblas konkludi, malgraŭ la malmultaj respondoj, ke poŝtaj kontaktoj estas ŝatataj, kaj supozeble ankoraŭ longe restos tiaj. Mi raportos pri la rezulto al la gelernantoj :)
Kompreneble iu ajn povas ankoraŭ voĉdoni.

Monika
afiŝita je 2014-09-11 06:24:20

Dum la somero mi malpli retumis, sed ĉiukaze estas certege, ke mi kun miaj gelernantoj ŝatas kaj preferas la poŝtan korespondadon. Tiumaniere ni havis kaj havas plurjarajn kontaktojn, dum la reta korespondado daŭris eble kelkajn monatojn (aŭ eĉ ne, mi ne plu memoras ekzakte). Do, ni estas absolute por la poŝta korespondado! ;)
Amike, Monika

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-09-11 07:45:40

Monika skribis:
Dum la somero mi malpli retumis, sed ĉiukaze estas certege, ke mi kun miaj gelernantoj ŝatas kaj preferas la poŝtan korespondadon. Tiumaniere ni havis kaj havas plurjarajn kontaktojn, dum la reta korespondado daŭris eble kelkajn monatojn (aŭ eĉ ne, mi ne plu memoras ekzakte). Do, ni estas absolute por la poŝta korespondado! ;) Amike, Monika
Tre koran dankon Monika kaj pro via mesaĝo kaj pro la voĉdono! Ankaŭ ni tion spertis. Poŝtaj kontaktoj pli longe daŭris, dum la retaj baldaŭ (ial) ĉesis. Cetere, ni kun fiero ĉiam montras al neverduloj la tre belajn leterojn, kiujn ni jam ricevis. Ili restas kiel rememoraĵoj.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.