Forumo

TemojMovadoE-kluboj

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-06-03 18:04:13

Koran saluton!
Ĉi-jare estis fondita (neformale) en la lernejo, kie mi laboras kaj kie esperanto estas instruata, esperanto-klubeto, kiu konsistas el interesitaj gelernantoj. Ĝia nomo estas (iom humure) LEK (Lerneja E-Klubo). Ni kunvenas unufoje monate (ni havis ĝis nun du renkontojn), ekster la lerneja tempo, por elvolvi specialajn aktivaĵojn, ekz. ludojn, filmosesiojn k.s. Nia espero estas, ke tiu grup(et)o atingu sufiĉan nivelon por ĉiujarfine trapasi KER-ekzamenon je nivelo B1.

40-minuta semajna kontakto kun fremda lingvo signifas (tre) malmulte. La klubanoj havos iom pli. Ni almenaŭ provos realigi (iam) la planon oferti jarfine KER-ekzamensesion. Eĉ se necesos oftigi la renkontojn :)

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-09-03 14:47:20

La gelernantoj konkursis por elekti emblemon por nia Lerneja Esperanto-Klubo. Kiel premion la kreinto de la emblemo ricevinta plimulte da voĉoj ricevos kuponon rajtigantan la mendo de pico. Nu, la premio furoris, kompreneble :D. Baldaŭ ni anoncos la gajninton. Vidu la almetitan foton. Ili desegnis kaj ni aranĝis ekspozicion de ĉiuj emblemoj. Sur la foto videblas nur parto. Entute estas 28.

Antaŭ kelka tempo ni inaŭguris dulingvan blogon, en kiu ni deziras afiŝi faritajn aktivaĵojn, kaj kiu servus kiel helpilo kaj kiel et-eta Esperanta enciklopedio. :) Bv. ne juĝi ĝin severe, ĝi estas provo.

 JPG Alkroĉita dosiero: 9024_1409755640.jpg

Katalin
afiŝita je 2014-09-03 17:02:32

Leandro, gratulojn pro via multfalnka laboro por Esperanto kaj por nia paĝaro.
Aparte mi dankas vin pro tio, ke vi komunikas viajn ideojn kaj atingaĵojn tra nia reto, provas animi la forumon. Espereble iom post iom ankaŭ aliaj kolegoj partoprenos en al konversacioj.

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-09-22 15:41:21

Katalin skribis:
Leandro, gratulojn pro via multfalnka laboro por Esperanto kaj por nia paĝaro.
Aparte mi dankas vin pro tio, ke vi komunikas viajn ideojn kaj atingaĵojn tra nia reto, provas animi la forumon. Espereble iom post iom ankaŭ aliaj kolegoj partoprenos en al konversacioj.
Kara Katalin, estas plezure kontribui, eĉ se maleminente kaj pale :(. En la forumo estas tre interesaj kaj utilaj fadenoj. Jes, estus tre bone se aliaj kolegoj kontribuus, ĉar en la paĝaro membras tre kompetentaj personoj de kiuj oni povas multe lerni - ĉefe pri instruado, ĉu? Ni esperu! Estas bonege, kiam oni reagas. Ĉi tie, laŭ mi, la plej multaj diskutoj estas tre kamaradaj. Mi dankas la forumon kaj ŝatus plu skribi, kiam estos okazo. Por mi estas aparte grave kaj speciale, ĉar malofte ĉi tie en la internlando estas personoj kun kiuj oni povas diskuti pri aferoj, kiujn oni oportune kaj malkaŝe povas prezenti ĉi tie =D

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.