Forumo

TemojMetodikaj seminarioj kaj kursoj kun edukado.netStaĝo en KVINPETALO aprilo 2014

Katalin
afiŝita je 2014-04-21 12:09:18

Ĵus finiĝis nia staĝo en Kvinpetalo.
Helpos min, se la partoprenintoj lasos resuman opinion pri nia kuna laboro. Eblos aldoni ankaŭ demandojn.
Tiu ĉi reta forumfadeno estas publika, do, anakŭ tiuj povas vidi, kiuj ne ĉeestis.
Sube mi adonis grupfoton pri la staĝanoj.
Aliajn fotojn ni kolektas en la FOTOALBUMO
Danke, salute, Katalin

 JPG Alkroĉita dosiero: 4_1398082240.jpg

viktoro44
afiŝita je 2014-04-21 17:14:45

La kurso de Katalin estis ege interesa. Kaj la teoria parto kaj la praktika estis plenplenaj je bonaj ideoj por la partoprenintoj.
Bona etoso, bona laboro kaj bona amikeco inter ĉiuj!

Lucie
afiŝita je 2014-04-24 11:01:37

Strikis mia fotaparato dum la staĝo!
La kompetenteco, la sindona preteco de Katalin, la bona etoso inter la partoprenantoj kaj la sunvetero pasigis al mi agrablan semajnon de laboro kaj amikeco. Ankoraù dankon

clopeau
afiŝita je 2014-04-24 12:27:35

Pri la stĝo en Kvinpetalo en aprilo.
Bona etoso
Bona manĝaĵo
Efikaj bonaj kursoj de Katalin kiun mi varme dankas ĉi tie.

dinahmp
afiŝita je 2014-04-24 21:39:00

Neniam antaŭe mi vidis tiom da diversaj materialoj por kursgvidantoj ! Libroj, bildoj, kartoj, ludoj, afiŝoj, objektoj, rolludoj ...
La etoso estis samtempe studema kaj ridema.
Katalin klare demonstris ke eblas lernigi la lingvon sen enuigi la homojn, kaj ke ju pli oni multobligos la diversecon de la lerniloj, des pli la lernantoj interesiĝos kaj memoros.
Estis densa, suna semajno, plena je neforgesendaj konsiloj.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.