Forumo

TemojPri edukado.netJara raporto 2013

Katalin
afiŝita je 2014-02-23 18:08:43

Saluton,
Ĉi-sube ni atendas viajn komentojn kaj demandojn pri la jarraporto de la Fondaĵo Edukado.net.
Ĝia publika versio estas legebla en la DOSIERUJO.

La subtenintoj kaj sponsoroj povas legi la kompletan raporton kun la financaj detaloj sur la
Raportpaĝo.
Antaŭdankon pro viaj intereso kaj eventualaj komentoj.
Katalin Kovats

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-02-26 16:18:31

Koran dankon, ke vi dividis kun ni tiel detalan raporton pri edukado.net.
Ĝi bildigas la ampleksecon de la laboro, la tiklajn punktojn por kaj pri la paĝaro, ties planojn, celojn, povon kaj estontecon. Helpas nin scii kiel, kiam iel iom kontribui. Dio vin benu, ke vi povu plu laboradi, donu al vi fortojn, subtenu vin, viajn familianojn, kunlaborantojn, sponsorojn, donacintojn kaj donacontojn.

Amike kaj danke
Leandro :)

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-03-06 22:05:31

Ĉu ie oni povas legi raportojn el pasintaj jaroj?

Katalin
afiŝita je 2014-03-06 23:00:23

Jen, almenaŭ tiuj de la lastaj 4 jaroj: ĉiuj en la DOSIEUJO, per la serĉvortoj EDU-Jarraporto

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-03-28 16:49:06

Katalin skribis:
Jen, almenaŭ tiuj de la lastaj 4 jaroj: ĉiuj en la DOSIEUJO, per la serĉvortoj EDU-Jarraporto
Koran dankon!
Mi tralegis ilin. Estas imprese kiel kaj kiom kreskis, elvolviĝis, kompleksiĝis la laboroj kaj planoj. Multo estas farita! Nu, des pli bone por la membroj mem kaj por esperantujo, ĉu? :). Tre sukcesan jaron mi deziras!

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.