Forumo

TemojEkzamenojLogotipo por la Tutmonda Ekzamentago

Kiu logotipo estas - laŭ vi - la plej bona? Marku ties numeron.

Katalin
afiŝita je 2014-02-21 01:32:29

Voĉdonu por la plej taŭga logotipo kaj LASU KOMENTON!!!!!

La ekzamenkomisiono de UEA kaj edukado.net alvokis ĉiujn kreemulojn por desegni logotipon por la Tutmonda Ekzamentago. La logo-tipo devis enteni la mallongigon KER, komprenigi, ke temas pri Esperanto kaj respeguli la ideon de tutmondeco, nome, ke en la sama tempo ĉie en la mondo samtempe okazos la ekzamenoj.
La 8 konkursaĵoj atingis nian redaktejon ĝis la indikta limdato.
Ni petas vin bone rigardi ilin kaj voĉdoni laŭ via prefero por UNU el la bildoj.
Via voĉo validos NUR se vi aldonis ankaŭ en komenta formo vian preferon kaj klare esprimas vian elekton. Nur la voĉdonlilo kaj kalkulilo ankoraŭ ne sufiĉas, ĉar ili ebligus plurfojan voĉdonadon de la sama persono, se tiu uzas alian IP-adreson.

Viaj voĉoj helpos nin elekti la logotipon, kiun ni uzos ĉi-jare por la ekzamentago. Dankon.

gravuristo
afiŝita je 2014-02-21 09:04:55

Saluton al ĉiuj ni elektis la sepan (ni=la frenezaj geavoj Beti+Stefano)
Tiu-ĉi estas ege klara. Ĝi montras la kvin kontinentojn...............do la mondon.......
Ĝi bone klarigas ke oni ekzameniĝas laŭ Eŭropa referenckadro.............
Ĝi estas gaja, belega kaj estas stelo farita de kvin koloroj.............

Do......................ni elektas tiun sepan Kerlogotipon..............
PS: mi ne havis sufiĉe da tempo por desegni mimem logotipon, tamen tiu sepa certe estas pli bela ol tiu, kiun mi verkus............

annie
afiŝita je 2014-02-21 09:09:55

Mi elektis la kvaran ĉar ĝi montras homojn kune, en granda rondo.
Annie

ademarque
afiŝita je 2014-02-21 09:10:53

La kavaran mi elektis, ĉar ĝi similas al poŝtmarko.

Luigia
afiŝita je 2014-02-21 09:17:52

Mi elektis la sepan bildon char ghi klare montras ke temas pri ekzamenoj.
Luigia Oberrauch Madella

vmel
afiŝita je 2014-02-21 09:21:57

Mi elektas la trian. Estas moderna aspekto, okulfrapa.
Diference de la 4-a k 7-a, kie estas tro multe da malgrandaj detaloj, kiuj disipas la atenton...

valer
afiŝita je 2014-02-21 09:27:40

Mi elektas la kvaran. Ĉar sur ĝi estas homoj kaj pli da informoj: la vorto 'ekzameno', la slogano 'ĉiuj kune ĉie', la bildo de la tero, la ideo de komunikado/vojaĝo per la poŝtmarko-formo...

Renatocorsetti
afiŝita je 2014-02-21 09:31:05

la unua emblemo (logotipoj estas specoj de logado) laŭ mi estas la plej bona, ĉar la plej simpla, dum la aliaj estas tipoj de emblemoj, kiuj ne logas min.
amike
renato

t_aleksandro
afiŝita je 2014-02-21 09:37:17

Saluton al ĉiuj!
Mi elektis la duan, ĉar ĝi radias multon da energio, montrante la potencialon de la (pruvita) lingvokono.
Aleksandro

Patrick75
afiŝita je 2014-02-21 09:43:55

Konkursaĵo numero 7 bone donas informojn pri kio temas kaj ke oni parolas pri Esperanto kaj pri la tutmondeca okazaĵo

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3 4 5 6 7 8

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.