Forumo

TemojInterkultureDu GRUNDTVIG-projektoj pri interkultura edukado

Mireille
afiŝita je 2014-01-20 16:47:25

Mi ĵus legis la priskribon de la nova Grundtvig-projekto, kiu nun (2014) komenciĝas inter Nederlando, Pollando, Hungario kaj Germanio. Bonege!!! Gratulon!!! Mi jam antaŭĝojas legi pri tiaj aktivecoj, ĉu gastronomiaj malkovroj, ĉu ludaj aktivecoj, ĉu interesaj ekskursoj, ĉu ritmoplenaj popoldancoj...
Svislando partoprenis saman programon kunlabore kun Francio, Germanio kaj Katalunio inter 2011 kaj 2013. Multo pri tiu projekto vidiĝas en la retejo www.noos.ch/ideo. Bv viziti tiun retejon! Ĝi enhavas multajn aktivecojn.
En tiu kampo de interkultura edukado ni esperantistoj multe spertas kaj povas alporti pozitivajn ideojn kaj praktikajn aktivecojn al aliaj grupoj. Ni estu elstaraj!!!

leandro_abrahao
afiŝita je 2015-03-09 16:45:41

Kiuj rajtas partopreni la retajn kursojn de la Grundtviga projekto kadre de la KLERIGEJO? Koran dankon :)

Katalin
afiŝita je 2015-03-09 19:27:21

Kiu ajn membro de edukado.net rajtos sekvi libere la kurson, sed momente ankoraŭ mankas multaj lecionoj, do, necesas atendi.
Mi imagas, ke post 1-2 monatoj la kurso pri Frislando povos starti. Mi certe informos la membrojn pri tiu eblo. Dankon pro la interesiĝo.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.