Forumo

TemojPri edukado.netGratulon al KATALIN!!!!!

Mireille
afiŝita je 2013-12-14 15:49:36

Katalin faras elstaran laboron!
Katalin faras daŭripovan investon!
Katalin faras efikan lertigadon de ni ĉiuj!

GRATULON KARA, kaj DAŬRIGU!!!

Kun giganta danko DANKO DANKO DANKO DANKO
Mireille Grosjean
prez de ILEI

Monika
afiŝita je 2013-12-14 21:32:22

Kion aldoni? Mi plene konsentas! Gratulojn kaj dankojn!

frans
afiŝita je 2013-12-15 11:19:25

Mi ne trovas aliajn vortojn kaj samopinias kun Mirejo. Gratulon kaj dankegon!

Lafi
afiŝita je 2018-11-08 09:59:28

Antauh mi studis lecionon pri artikolo che edukado.net, mi estis senzorga pri ghusta uzo auh erara uzo de tiu grava temo de esperanta gramatiko.
Nun, de post trejnado por farighi diplomita esperanto instruisto (EIT), mi ekkomprenas ke mi trompe uzadis artikolon.
Estus tre interese ke chiu progresanto interesighu je tiu temo.
Esplorinte erarajn uzojn de artikolo kadre de hejmtasksolvo por leciono4 che gramatiko, mi ricevis egan instigon por lertighi en esperanto.
Tiel, per edukado.net, dank'al ILEI, mia lertigado estas farighanta efika.
Tiam, dankegon al Katalin Kovats, dankegon al nuna prezidanto de ILEI, Mireille Grosjean, kaj ankauh la saman dankon al la tuta teamo de edukado.ne.t

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.