Forumo

TemojPri edukado.netPropono je regulŝanĝo en RISKO

Kio okazus al la plurfoje venkintoj?

mojo
afiŝita je 2013-12-07 15:44:44

Mi ĝuis legi la interesajn opiniesprimojn kaj fine emas subteni la 'premiad-modifon' proponitan de kunludanto vmel, kaj ke la ludo mem restu kiel nia fundamento!

anna_lowenstein
afiŝita je 2014-01-01 19:42:21

Mi konsentas kun Nicole, kiu preferus forigi la regulon, laŭ kiu oni perdas la gajnitajn poentojn, se oni respondas la trian demandon malĝuste. Tio estas ĝena kaj nenecesa, kiam oni jam donis du ĝustajn respondojn. Mi proponas pli pozitivan aliron: ke oni ne risku perdi poentojn, sed male, ke oni ricevi unu kroman poenton, se oni donas tri ĝustajn respondojn.
Ankaŭ mi ne ŝatas demandojn de la speco: Ĉu la unua kongreso de IFEF okazis en 1947, 1948, 1949, 1950 aŭ 1951. Estas tre malverŝajne, ke iu konus la respondon, do la sola ebleco estas diveni. Estus preferinde demandi: Ĉu la unua kongreso okazis en 1927, 1937, 1947 aŭ 1957, ĉar oni povus havi ĝeneralan ideon pri la jardeko, sed ne pri la specifa jaro.

nicolee
afiŝita je 2014-01-01 20:54:23

Novaj reguloj. Ĉu oni rajtas ricevi premion nur unufoje en sia vivo? Aŭ unufoje jare? Mi pensis, ke la ŝanĝo estus, ke post 2-3 gajnoj vi ne plu rajtus ricevi premion por ke ja ne estu ĉiam la sama persono kiu ricevas premion, sed tamen ne ŝajnas al mi troe se iu persono ricevas premion kaj 10 monatojn poste ree ricevas premion.

ApGwilym
afiŝita je 2014-01-02 10:03:18

Ĵus mi legis la mesaĝon de Anna Lowenstein. Mi tute konsentas kun ŝia propono, ke prefere oni donu elektojn pri datoj tiel, ke la listo, ekzemple, estu 1941, 1951, 1961. Mi ankaŭ emas konsenti pri la perdo de poentoj sed mi suspektas, ke tio rezultas el mia malentuziasmo pri riskoj, kaj risko estas esenco de ludo "Risko", ĉu ne?

vmel
afiŝita je 2014-01-02 10:25:19

anna_lowenstein skribis:
Mi konsentas kun Nicole, kiu preferus forigi la regulon, laŭ kiu oni perdas la gajnitajn poentojn, se oni respondas la trian demandon malĝuste. Tio estas ĝena kaj nenecesa, kiam oni jam donis du ĝustajn respondojn. Mi proponas pli pozitivan aliron: ke oni ne risku perdi poentojn, sed male, ke oni ricevi unu kroman poenton, se oni donas tri ĝustajn respondojn.
Ankaŭ mi ne ŝatas demandojn de la speco: Ĉu la unua kongreso de IFEF okazis en 1947, 1948, 1949, 1950 aŭ 1951. Estas tre malverŝajne, ke iu konus la respondon, do la sola ebleco estas diveni. Estus preferinde demandi: Ĉu la unua kongreso okazis en 1927, 1937, 1947 aŭ 1957, ĉar oni povus havi ĝeneralan ideon pri la jardeko, sed ne pri la specifa jaro.
Mi plene konsentas. Tamen, se oni respondas 3 demandojn ĝuste, oni ricevas 4 poentojn, sed ne 3 - do kroma poento jam aperas. Sed estas vere bedaŭrinde perdi ĉion post du ĝustaj respondoj, kiam la tria demando estas pri t.n. rubaj scioj, tute ne gravaj por reala erudicio en E-kulturo.
La demandoj devas pli ekspluati logikon, sed ne mekanikan memoron pri bagateloj.

Eble indas fari du apartajn rezult-kalkulojn: la ĝisnunan k la "senperdan" (1 ĝusta respondo = 1 poento, ĉiuj tri samtage = 4 poentoj).

Kaj nepre restu videblaj ĉiuj rezulto-tabeloj de pasintaj monatoj k jaroj. Nun mi ne povas trovi la suman tabelon de la jaro 2013.

Katalin
afiŝita je 2014-01-02 10:27:10

Dankon pro viaj alskriboj kaj ideoj.
Ni jam plurfoje indikis ke ni kontinue faras plibonigojn kaj simpligojn de la komplikaj demandoj, ĉefe kiam ili rilatas al datoj. Ni limigas la respondeblojn je kvar kaj donas pli distancaj jarojn, ciferojn.....
Pri la forigo de la RISKA parto de la ludo mi tute ne konsentas, ja vere tio estas la pipra elemento de la ludo, tio portas en ĝin la necertajn elementojn kaj faras la ludon pli varia kaj pli multŝanca, eĉ se ofte kaj por multaj malavantaĝa.
Se iu tute ne volas riski, tiu simple haltu ĉiam post la dua demando (precipe se estas jam akiritaj du poentoj) kaj eble tiu taktiko montriĝos pli profitdona ol ofte perdi la jam akiritajn poentojn.

vmel
afiŝita je 2014-01-02 10:55:22

Tamen, bonvolu disponigi al publiko porkonstante la suman tabelon de la jaro 2013, ne nur de apartaj monatoj.

K mi subtenas la opinion de Nicolee: oni rajtu duafoje ricevi premion almenaŭ 12 monatojn post la antaŭa gajno, sed ne nur unufoje en la vivo!

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-01-02 11:06:25

Mi multe lernas el la ludo. Mi ĉiutage ludas, malgraŭ miaj mizeraj atingoj. Ankaŭ mi opinias, kiel aliaj, ke necesus nenia ŝanĝo en la reguloj. Ĝi estas konkurludo, gajnu la plej bona, tute sen limigoj aŭ kondiĉoj. Sed la ŝanĝoj estas jam enkondukitaj. Cetere ili estis longe pridiskutitaj, kaj mi akceptas ilin.

Mi nur pensas, ankaŭ kiel aliaj, ke la tempo estas ankoraŭ pli limiginda, ke ĝi malebligu al ludanto trovi la respondojn ĉu per la reto, ĉu alimaniere. Mi plurfoje, pro la sufiĉa tempo, estis forte tentata eltrovi la respondon ekz. per Guglo. Sed mi decide tion forrifuzas al mi. La tempo sufiĉu por minimuma cerbumado, sed tute ne por ebligi eksterludajn helpojn.

Estus dezirinde, ke oni estu devigata tuj respondi.

Nu, la ludo estas bonega! Ĉiaokaze mi plu ludados!
Mi nur petas, ke la nova ludo "Samopiniuloj" kiel eble plej baldaŭ ekfunkciu! Korajn salutojn kaj koran dankon :)

Katalin
afiŝita je 2014-01-02 22:59:23

Vidu denove la paĝon de la reguloj, kie la modifoj aperas nun eligitaj per grasaj literoj.

vmel
afiŝita je 2014-01-03 07:53:08

leandro_abrahao skribis:
Mi nur pensas, ankaŭ kiel aliaj, ke la tempo estas ankoraŭ pli limiginda, ke ĝi malebligu al ludanto trovi la respondojn ĉu per la reto, ĉu alimaniere. Mi plurfoje, pro la sufiĉa tempo, estis forte tentata eltrovi la respondon ekz. per Guglo. Sed mi decide tion forrifuzas al mi. La tempo sufiĉu por minimuma cerbumado, sed tute ne por ebligi eksterludajn helpojn.
Ŝajne neniu alia proponas plilimigi la tempon. Male, mi jam skribis aliloke, tio nur maljuste diskriminacios ludantojn kun malrapida retkonekto. Oni ja ludas tra tuta mondo. En mia hejmo la retkanalo estas "mallarĝa", se demando enhavas filmeton - mi devas atendi minimume dek sekundojn ke ĝi startu. Kredeble iuj havas eĉ pli malbonajn kondiĉojn.
K mi absolute ne kredas, ke oni povus trovi respondon per guglo dum dek sekundoj. Transiri al alia fenestro, revortumi la demandon, entajpi, atendi, poste legi ricevitajn teksterojn, el kiuj plejparto estas rubo aŭ reklamo... nereale.

leandro_abrahao skribis:
Mi nur petas, ke la nova ludo "Samopiniuloj" kiel eble plej baldaŭ ekfunkciu!
"Jam teni min ne povas mi facile"! Korajn salutojn kaj koran dankon! Leandro = )
Cetere, tiu ludo jam dum kelkaj jaroj funkcias en iu franca retejo, provu serĉi.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.