Forumo

TemojPri edukado.netPropono je regulŝanĝo en RISKO

Kio okazus al la plurfoje venkintoj?

Koninda
afiŝita je 2013-12-02 01:04:05

Mia sugesto similas al tiu de chlavarenne, kaj iom al Vojacek. Mi imagis ke persono, kiu ĝajnas dum specifa monato eniras la "arĝentan cirklon". Oni ankoraŭ rajtas ludi, sed monate estos du kategorioj- normala, kaj arĝenta cirklo. Eble post iom da tempo, indus starigi aldone ankaŭ "oran cirklon". [Kompreneble, Katalin elektu aliajn nomojn por la apartigoj, se ŝi deziras.]

Baze, oni povas funkciigi tiun sistemon sen aldona programado. Simple mane notu la nomon de ĉiu, kiu jam gajnis dum monato, kaj tiel eniras la arĝentan cirklon. Anoncu ilin aparte kiel membrojn de la arĝenta cirklo, en la sama mesaĝo, per kiu vi nun anoncas la monatajn gajnintojn.

Sed estus bone fari iom da aldona programado, kaj estus simple aldoni nivelo-indikilon por ĉiu, kiu ludas riskon. Pli saĝe, tamen, estus aldoni manieron ligi diversajn kodojn al ĉiu ludanto. Kun tia kodo, diversaj disdividoj kaj aranĝoj eblos estontece. Ekzemple, la jara pli bona rezulto laŭ kontinentoj, duonsferoj, virinoj, viroj, junuloj, ktp, ktp.

Mi ŝatus havi la eblecon vidi la rezultojn de la konkurso por ĉiu monato de ĝia historio. Momente, estas la unua de decembro, kaj mi ne trovas manieron vidi la rezultojn eĉ de la novembra konkurso. Se mi volas rigardi la konkurson de aŭgusto aŭ aprilo? Ŝajne, ne eblas. Katalin diris ke Pawel gajnis trian fojon. Dum kiuj monatoj? Ne eblas kontroli tion. Do, se vi faros reprogramadon, bonvolu reteni la monatajn informojn pri ĉiu konkurso, tiel ke ni ĉiuj povas rigardi ilin en ajna momento. (Mi scias ke mi povas rigardi la proprajn poentojn, sed mi deziras havi la eblecon rigardi la komunumajn rezultojn/konkursojn.

Koninda
afiŝita je 2013-12-02 01:13:21

Mi konsentas kun iuj ideoj de Bert kaj Nicolee. La nuna forumo traktas ion tre specifan- kion fari kontraŭ la homoj, kiuj gajnas la ludon dum pli ol unu monato. Mi estas feliĉa ke la volo ĝis nun NE estas forigi tiujn, aŭ malvalidigi ilin.

Sed estus utile starigi alian diskuton pri diversaj aliaj proponoj, kiel tiuj de nicolee kaj Bert.

Katalin
afiŝita je 2013-12-02 01:21:32

Koninda skribis:

Mi ŝatus havi la eblecon vidi la rezultojn de la konkurso por ĉiu monato de ĝia historio. Momente, estas la unua de decembro, kaj mi ne trovas manieron vidi la rezultojn eĉ de la novembra konkurso. Se mi volas rigardi la konkurson de aŭgusto aŭ aprilo? Ŝajne, ne eblas. Katalin diris ke Pawel gajnis trian fojon. Dum kiuj monatoj? Ne eblas kontroli tion. Do, se vi faros reprogramadon, bonvolu reteni la monatajn informojn pri ĉiu konkurso, tiel ke ni ĉiuj povas rigardi ilin en ajna momento. (Mi scias ke mi povas rigardi la proprajn poentojn, sed mi deziras havi la eblecon rigardi la komunumajn rezultojn/konkursojn.
Dankon pro la alskriboj.
Jes ja eblas vidi la rezultojn retro. Almenaŭ tiujn de la plej sukcesintoj. Bv. malruli la afiŝetojn de la montoj. http://edukado.net/ludoj/risko?m=chiuj_rezultoj_entute.
Ĉiu plia klasifiko kostos monon, kompreneble kaj ni realigos la plej esencajn kaj bonajn ideojn.
Mi atente elgas vin kaj kalkuluas… :-)

Katalin
afiŝita je 2013-12-02 01:22:50

Koninda skribis:
Mi konsentas kun iuj ideoj de Bert kaj Nicolee. La nuna forumo traktas ion tre specifan- kion fari kontraŭ la homoj, kiuj gajnas la ludon dum pli ol unu monato. Mi estas feliĉa ke la volo ĝis nun NE estas forigi tiujn, aŭ malvalidigi ilin.
Sed estus utile starigi alian diskuton pri diversaj aliaj proponoj, kiel tiuj de nicolee kaj Bert.
La alia diskutfadeno troveblas ĉi tie: http://edukado.net/komunumo/forumo?f=396

Koninda
afiŝita je 2013-12-02 02:43:50

Dankon pro viaj respondoj, Katalin. Mi estas feliĉa lerni ke eblas trovi pli da rezultoj el pasintaj monatoj, ol mi sukcesis trovi sen via helpo. Pri la cetero de via unua respondo, mi komprenas ke ŝanĝoj al la ludo kostas mono. Tamen, vi starigis tiun temon en la forumo, ĝuste pri proponoj je regulŝanĝoj. Sed kredeble vi ne deziras aŭdi pri aliaj plibonigoj.

Pri la fadeno rilate al aliaj plibonigaj proponoj al Risko, kiun vi indikis [http://edukado.net/komunumo/forumo?f=396], mi notas ke ĝi ne alportas multajn sugestojn por plibonigi la ludon. Do, eble mi forgesu pri miaj ideoj, tiurilate.

[Mi notas ke en tiu fadeno, estis entute du komentoj dum novembro, kvar dum oktobro [plus unu administra], kaj unu en aŭgusto. Estis amaso da komentoj dum septembro, sed preskaŭ ĉiuj disputas pri la praveco de iuj gramatikaj punktoj, kaj pri gramatikaj aŭtoritatoj. Fakte, estas malmultaj sugestoj pri plibonigoj de la ludo dum la lastaj kvin monatoj.

Katalin
afiŝita je 2013-12-02 02:58:01

Derek, dankon.
Jes, nun interesas min ĉefe la regulŝanĝoj, sed ĉar verŝajne por ilin efektivigi mi bezonos reprogramigi parton de la ludo, tiel samtempe estus bone ankaŭ pri plibonigoj legi, scii.
Eĉ se ili kostas monon.
Mi esperas, ke jarfine venos kelkaj donacoj de la membroj, kiuj kovros la plusajn kostojn kaj mi ne bezonos tuŝi la rezervomonon. Ĉiuokaze por raciaj plibonigoj mi ne bedaxros la monon.
La fakto, ke en la fadeno, de mi indikta, ne estas tro da plibonigaj ideoj, povas signifi ankaŭ tion ke oni baze kontentas … ĉu ne? :-)

vmel
afiŝita je 2013-12-02 09:16:52

Tiuj personoj, kiuj scias pli multe, meritas laŭdon, sed ne diskriminacion. Ne indas doni premion al malfortulo nur ke li ne ofendiĝu, nur ĉar li volas.

Dum tiu ĉi jaro "Risko" iĝis nemalhavebla parto de la vivo por mi, k por aliaj (almenaŭ Nicolee k Bujdoso, kiuj eĉ unu tagon ne preterlasis...) Komenci aŭ fini ĉiun tagon per respondo al demandoj estas vere bona cerb-trejnado.

Malpermesi ludi por tuta (aŭ eĉ duona) jaro - signifas, ke dum tiu tempo la homo forgesos pri la ludo (ja dekutimiĝos), k neniam plu revenos. Ĉu vere dezirindas forpeli la plej bonajn, ke restu nur "malfortuloj"? Cetere, se fortuloj ne apudos, la malfortuloj ne havos stimulon plialtigi sian nivelon...

Mallongigi tempon por respondo estus sensence. Oni aŭ scias, aŭ ne scias, sed kun tro mallonga atendotempo nur ricevus nemotivitan avantaĝon tiu, kiu havas pli bonan retkonekton, aliaj perdos pro pure teknikaj problemoj.

Do mi proponas tute nenion ŝanĝi en la programaro (do ne elspezi monon vane, sed prefere uzi ĝin por pliaj premioj, k/aŭ por plibonigo de aliaj partoj de la retejo). Estu aldonita nur unu simpla regulo: Se en monata ludo gajnis la persono, kiu ene de lastaj 12 monatoj jam gajnis dufoje - do la ĉi-monatan premion ricevos ne li, sed la sekva ludanto. Certe, se ankaŭ la sekva estis dufoja gajninto ĉi-jare - do la tria ktp. Tiakaze la fortulo aŭ ludos fakte eksterkonkurse por propra plezuro, aŭ preterlasos ludtagojn donante ŝancojn al aliaj - sed nur laŭ propra elekto.
Ĉiuj tabeloj montru ĉiujn ricevitajn poentojn, sendistinge ĉu "eksterkonkursaj".

Estu kreita la "Honortabulo", "Halo de gloro" - kie aperu nomoj (veraj nomoj, kun fotoj ktp., preneblaj el la profiloj) de la gajnintoj, kun mencio de fojoj. Se s-ro X entute 5foje gajnis plej multajn poentojn monate - estu skribite 5, eĉ se li pro ĉi-supra regulo ricevis nur du premiojn.
Aperi en tiu "halo de gloro" estu vera stimulo por ĉiu ludanto, sed kiu jam troviĝas tie - povas iom ripozi...

cvi
afiŝita je 2013-12-03 04:58:47

Ni ne devas malpermesi la ludadon "ne plu rajtu ludi ".
La solvo estas simpla, kaj ne bezonas ŝanĝojn en la programo - sendi la premion al la unua kiu ne ricevis premion dum la lastaj 6 monatoj (eblas ankaŭ 8,10,12 monatoj)
Vi povas publiki ĉiumonate la unuajn lokojn ĝis la gajninto de la premio.

Cvi

Koninda
afiŝita je 2013-12-03 18:14:57

Mi ne plene konsentas kun VMEL, ke "Oni aŭ scias, aŭ ne scias". Pri preskaŭ ĉia scio, pripensado povas malkovri informojn aŭ detalojn, kiuj ne tuj saltas en la menson/konscion. Des pli pri la gramatikaj demandoj, kie ofte tre gravas zorge legi ĉiun vorton de ĉiu alternativo. Ne malofte, aperas kvar aŭ pli plen-frazaj alternativoj, kaj la distingo inter la prava kaj malpravaj elektoj eble estas en la apero de ĉapelo (si/ŝi), akuzativo, aŭ unuopa litero a/e/i/o/u de verbo, participo aŭ alia finaĵo. La bonŝanculoj, kiuj havas okazon uzi Esperanton multe, kun multaj homoj, en diversaj situacioj, certe povas reagi pli rapide ol izoluloj, eĉ se la izolulo detale komprenas kaj prave uzas la lingvon.

Eĉ kiam mi bone konas la gramatikon de la demando, mi ofte bezonas pli da tempo ol Risko donas, por esti certa ke mi bone legis ĉion, aŭ kaptis la trompojn, kiujn Katalin ruze enmetis. Por mi, la tempomanko malpliigas mian ĝuon de la ludo. Mi ne povas zorge pripensi, kaj ĝui la lertecon de la demandoj, ĉar ili malaperos rapide. Pro la frustrigo de mia deziro pripensi, mi ne tre ofte ludas. Sed mi ŝatus ludi pli ofte, se la sperto estus pli laŭ miaj gustoj kaj deziroj.

Homoj havas diversajn gustojn kaj preferojn. Individuoj pensas je malsamaj rapidecoj, sed ankaŭ havas malsamajn penskutimojn. Mi atentas detalojn. En preskaŭ ĉiu situacio, mi respondas malpli rapide ol la aliaj, sed pli ofte prave. Do, eble Risko ne estas la ludo por mi. Sed la demandoj estas tre interesaj, kaj mi ŝatus provi ilin. Katalin povus feliĉigi min, kaj kredeble aliajn, per longigo de la tempo-limoj de la demandoj.

Certe estas risko, ke kun pli da tempo, iuj ekserĉus la reton, anstataŭ serĉi la menson. Tio ne ĝenus min, ĉar mi ne havas intereson pri venkoj kaj premioj. Sed mi komprenas ke konkurenco, venkado, kaj premioj tre gravas al multaj personoj. Mi preferus ignori la malhonestulojn, kaj regi la ludon cele al la ĝuo de la honesta plimulto, sed la deziroj de tiu grupo ne estas unueca. Mi opinias ke pli da tempo por respondi helpos pli ol ĝi malhelpos, kaj instigos pli da homoj ludi pli ofte. Tamen, tiu konkludo ne havas firman bazon.

vmel
afiŝita je 2013-12-04 07:41:10

Koninda, vi tute pravas. En demandoj pri lingvo oni devas esti atentemaj, zorge pripensi - vere ofte la diferenco inter malsamaj vortoj estas nur unu litero. Eble mi ne tre ĝuste vortigis miajn pensojn, sed vi principe diras la samon: mallongigo de respond-tempo estus malavantaĝo precipe por nespertuloj (k ankaŭ por tiuj, kiuj havas malrapidan ret-konekton), do estus ĉiakaze maljusta. Plilongigo de la tempo donus plian ŝancon por "komencantoj", por spertuloj nenio ŝanĝiĝus (se mi bone scias la ĝustan respondon - mi respondos tuj, ne atendante); sed iuj lertuloj eble sukcesus trovi respondon rete. Do ankaŭ plilongigi ne indas. Do, prefere la lud-programaro restu kiel nun, sed mian ideon pri modifo de premiado mi jam esprimis.

Rezultoj de la voĉdonado klare montras, ke la absoluta plejmulto de la publiko ne volas drastajn ŝanĝojn k diskriminacion de fortuloj.

Mi aliĝas al esprimita opinio, ke iuj demandoj ne estas interesaj, la koncernajn sciojn eblus nomi "rubaj". Vere ne tre gravas, ĉu iu evento okazis en 1920 aŭ 1921 (krom se temas pri eventoj aparte gravaj kiel fondo de UEA, Unua kongreso ks.), ĉu en certa jaro en certa lando estis 1000 aŭ 1100 delegitoj, ĉu certa libro estis tradukita al 5 aŭ al 7 lingvoj ktp. Oni ne bezonas tion memori. Sed ekzemple scii, kiu aŭtoris iun faman libron - necesas, des pli necesas scii k elekti ĝustan signifon de iu neĉiutaga vorto.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.