Forumo

TemojLingvaj demandoj kaj helpopro ĝia aŭ sia

Patrick75
afiŝita je 2013-10-23 09:40:42

Mi ĵus legis unu dialogon en "Esperanto por lernejaj klasoj" (2-a libro). En tiu dialogo mi trovis la jenan frazon: "Praĥo estas mondfame konata pro ĝiaj monumentoj" ktp...kial oni uzas "ĝiaj" kaj ne "siaj"? Mi trovis alian frazon en alia libro: "Ŝi estas konata pro sia beleco" kaj ne ĝia beleco? Ĉu iu povus helpi min kompreni la diferencon de tiuj du pasivaj frazoj! Ĉu la adverbo "mondfame" estas la logika subjekto de la unua frazo? Ĉu tiu frazo fakte signifas "la mondo konas Praĥon kaj ĝiajn monumentojn?
Mi dankas anticipe

tukero
afiŝita je 2013-10-24 22:29:03

Estas oportune ke vi liveris du ekzemplojn.

"Ŝi estas konata pro sia beleco."
Pri kies beleco temas? Pri la beleco de la sinjorino reprezentata de la pronomo „Ŝi“. Ĉi tiu pronomo estas la subjekto de la (pasiva) predikato „estas konata“. Laŭ la Esperanto-lingvosistemo, posesivo kiu determinas la subjekton, estas „sia“. La posesivo „Ŝia“ determinas alian „personinon “ ol la subjekton de la ekzempla frazo.
La aktiva frazo estus: „Oni konas ŝin pro ŝia beleco.“ La pronomo „oni“ estas la subjekto, „konas“ la predikato. Ankoraŭ estas „ŝia beleco“ kaj ne la beleco de „oni“.

„Praĥo estas mondfame konata pro ĝiaj monumentoj.“
Ĉar urbo principe ne estas konata pro la monumentoj de alia urbo, ĝi principe nur povas esti fama pro „siaj“ monumentoj. Berlinaj muzeoj estas parte konataj pro artefaktoj el Egiptujo, sed la urbo mem ne estas konata nur pro „ĝiaj“ (la egiptaj) artefaktoj. Tamen, se oni tion asertus, tio estus nur „gramatike ĝusta“ malvero.

Ĉu tiu frazo fakte signifas "la mondo konas Praĥon kaj ĝiajn monumentojn?“
Jes, sed la subjekto estas „la mondo“ kaj la predikato estas aktiva, ne pasiva.

Adverbo ne povas esti subjekto. Ĝi determinas verbojn, adjektivojn kaj aliajn adverbojn. En la ekzempla frazo la adverbo „mondfame“ determinas la participon „konata“, kiu samtempe estas verbo kun adjektiva formo.

Patrick75
afiŝita je 2013-10-25 10:18:21

dankon pro la klarigo!

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.