Forumo

TemojLingvaj demandoj kaj helpoDiakritaj literoj

paulmanuel
afiŝita je 2013-10-13 16:59:05

Mi volus scii la opinion de la uzantoj de Edukado.net pri la uzado de la H-Sistemo anstataŭ la diakritaj literoj.

tukero
afiŝita je 2013-10-19 22:14:19

Pro tio ke la h-metodo estas fundamenta, mi uzas ĝin ĉiam, kiam la uzado de unikodo ne eblas. Se mi estas relative certa ke la ricevanto povas ricevi fidindan skribobildon pere de Word aŭ pere de la x-metodo, mi uzas unu el tiuj. Por tute certigi la fidindan rekonstruon de la originalo, mi transformas Word-dokumentojn en pdf. Aliajn sistemojn mi ĝis nun ne elprovis.
Kore salutas
Tukero

paulmanuel
afiŝita je 2013-11-03 18:21:06

Dankon Tukero pro via respondo. Eble ni devus kutimiĝi al la du sistemoj, ĉar la H-Sistemo estas bona ebleco por skribi sen diakritaj literoj, kaj ankaŭ estas Fundamenta sistemo.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.