Forumo

Temoj(Inter)komunikado-ino, -ido, -ejo, ...

Mireille
afiŝita je 2013-10-01 13:26:32

-ino, -ido, -ejo
Ĉu tro simpla solvo aŭ tre bela formo ?

Specio : ĉevalo
Vira individuo : virĉevalo
Ina individuo : ĉevalino
Beba, junaĝa individuo : ĉevalido
Loko por kelkaj individuoj de tiu specio : ĉevalejo

Mirinde simpla kaj praktika solvo, ĉu ne ?

Franclingvanoj konas
Espèce : cheval
Etalon – jument – poulain – écurie

Homoj, kiuj lernas la francan lingvon, devas lerni tiujn 5 vortojn.

Mi studis la germanan, mi devis lerni 5 vortojn :
Pferd por la specio, kaj poste Hengst, Stute, Fohlen, Stall
… mi ŝvitis…eĉ sen rajdado…

Dum trajnveturado al Dole, Francio, por prelegi pri Esperanto en majo 2013, venis al mia menso jena komparo :

La franca lingvo, kaj ĉiuj aliaj etnaj lingvoj, estas mirinde belaj, same admirindaj, riĉaj kaj abundaj kiel la verkoj de la aŭstra arkitekto Hundertwasser.
Nia lingvo Esperanto estas mirinde efika, travidebla, kun kaptebla strukturo kiel la verkoj de la svisa arkitekto Le Corbusier (kiu naskiĝis en 1887 en La Chaux-de-Fonds kaj poste fariĝis franco).
Rigardu en vikipedio pri tiuj du geniuloj!
Ĉi tie mi povas meti nur unu foton!

 JPG Alkroĉita dosiero: 11389_1380633992.jpg

tukero
afiŝita je 2013-10-18 21:02:58

Mireille
afiŝita je 2013-10-01 13:26:32
-ino, -ido, -ejo
Ĉu tro simpla solvo aŭ tre bela formo ?

Specio : ĉevalo
Vira individuo : virĉevalo
Ina individuo : ĉevalino
Beba, junaĝa individuo : ĉevalido
Loko por kelkaj individuoj de tiu specio : ĉevalejo

Mirinde simpla kaj praktika solvo, ĉu ne ?
En biologia kaj teknika senco la formo efektive estas simpla kaj bela.
En socia senco la finaĵo „-in-“ estas malpli simpla:
Iama prezidant(in)o de Germana Esperanto-Asocio malakceptis la terminon „prezidantino“, argumentante ke temas pri funkcio (prezidado) sen biologia konekso. Laŭ la leĝo de neceso kaj sufiĉo, la biologia konekso estas superflua, la funkcia estas prioritata.

tukero
afiŝita je 2013-10-21 22:21:24

Mi iom plivastigis kaj tabeligis tiun komparon:

 JPG Alkroĉita dosiero: 11136_1382465589.jpg

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.