Forumo

TemojPoemetoj en lingvoinstruadoPri dialektiko de sukcesa verkado

blazio
afiŝita je 2010-08-16 19:56:23

Pri dialektiko de sukcesa vekado
(vekkanto)

Min vekadis la fratino,
min vekadis la patrino --
vane ili min vekadis,
ĉar ja mi ne vekiĝadis.

Revekadis min fratino,
plu vekadis min Patrino --
vane ili min vekadis:
tute mi ne vekiĝadis.

Vek-tretadis min katinjo,
vek-lekadis min hundino
vane ili min traktadis,
ĉar mi eĉ ne vekiĝadis.

Vek-kisetis min filino
vek-kisadis min edzinjo -
vane ili min karesis,
ĉar mi dormi ja ne ĉesis.

Provis veki min nepino
provis veki min l' avino:
vane ili min skuadis --
ŝajne mi ne veikĝadis.

Jen vek-tuŝis min la patro,
ekdoloris min cikatro --
ne plu estas mi vekata,
ĉar mi estas jam vekita!

Li min v e k i s! Mi v e k i ĝ i s!
kaj subite koleriĝis --
ĉiu ĉe ni ja sentaktas,
jen min ĉiu nur mistraktas!

Se ne estus vekiĝinta,
ja ne estus mi vekita!
gravas ne nur la skuado,
gravas ankaŭ la skuato!

Belmiro
afiŝita je 2010-10-19 15:51:33

Mi ŝatus montri ĉi tie tre belan soneton de la portugala poeto Luís de Camões (1524-1580)
Traduko de Geraldo Mattos

Ĝentila animo mia, de la tero
malĝoje foririnta tiel frue,
ripozu en ĉielo tempoflue
kaj tie ĉi mi vivu en sufero.

Se nur en via sido el etero
pri vivo eblas rememorigi ĝue,
la amon ne forgesu, kiun skue
mi montris al vi en okulsincero

Kaj se vi povus juĝi min merita
je iom da konsol' pro la dolor'
vin perdi en la disto infinita,

al Dio petu, vin preninta al glor´,
min porti tiel frue el tero spita,
kiel li portis vin de mia kor'...

blazio
afiŝita je 2010-10-25 13:54:38

Dankon! Ĝi estas bela.
Kiam laŭ vi oni devas komenci instrui Esperanto-literaturon? Ĉu oni diskutas ie pri tio?

Mireille
afiŝita je 2011-12-27 19:50:20

Se vi estus rozo, mi volus esti roso.
Se vi estus herbeto, mi volus esti la suno.
Se vi estus anĝelo, mi volus esti la ĉielo.
Se vi estus koralo, mi volus esti la maro.

Poemo verkita de ĉinino "Rozo". Ŝi deklamis kaj kantis ĝin dum Internacia Arta Vespero dum UK en Kopenhago en 2011.
Mirejo Grosjean uzis ĝin dum sia kurso "Unua Kontakto" en Kotonu, Benino, en novembro 2011.
La gestudentoj tre ŝatis ĝin.

tukero
afiŝita je 2012-01-26 23:30:42

Jen por mi feliĉigaj pruvoj de la taŭgeco de Esperanto por la poezio, kvankam kelkfoje uziĝis esprimoj kritikotaj de fundamentistoj aŭ kontraŭ-neologismuloj aŭ minimumistoj (limigemuloj de la vorttrezoro).

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.