Forumo

TemojLingvaj demandoj kaj helpouzo de akuzativo

noelzivo
afiŝita je 2013-09-28 09:42:43

Ĵus oni korektis la respondon: "Mi vizitis s-ron Larsen, svedoN, konatan al mi", asertante, ke la markita N ne estas bezonata.
Ĉu nova vorto en gramatiko?

Katalin
afiŝita je 2013-09-28 10:11:10

noelzivo skribis:
Ĵus oni korektis la respondon: "Mi vizitis s-ron Larsen, svedoN, konatan al mi", asertante, ke la markita N ne estas bezonata.
Ĉu nova vorto en gramatiko?

Mi ne komprenas kion vi opinias "nova vorto".
En la frazo temas pri apozicio, postmetita klarigo, revortigo de la antaŭa frazparto. Ni aldonos informon pri s-ro Larsen, nome ke li estis svedo. Apozicioj ĉiam havu akuzativon, se la antaŭa frazparto havas tion.
Se ni ŝanĝus la vicordon de la du elementoj ni fakte havus nominacion kaj sen komo, sen akuaztivo.
Ni renkontis la svedon s-ro Larsen.

noelzivo
afiŝita je 2013-09-29 16:59:52

Nu jes, ankaŭ mi temas pri tio, ke akuzativo estas bezonata. Sed kial oni korektis min, ke ĝi NE estas bezonata?

Katalin
afiŝita je 2013-09-29 17:33:09

Eble estis eraro. Mi ne trovas spurojn pri ĝi.

tukero
afiŝita je 2013-11-23 23:24:39

Estas ofte demandinde, ĉu ĉiu „korekto“ estas „bezonata“. En ĉi tiu okazo la formoj estas alternativaj. Principe la aŭtoro decidas tiuokaze mem pri la bezono. Ne ĉio, kio ne nepre estas bezonata, estas en certa kunteksto malĝusta kaj korektenda. Korektado premisas eraron.

Redaktado ne ĉiam estas objektiva korektado. Redaktoroj kelkfoje, ne nepre intence, trudas sian personan stilon al aŭtoroj, ne konsiderante la tutan gamon de la eventuale intencitaj nuancoj.

Laŭ mia memoro (fonton mi ankoraŭ ne trovis), en tiaj situacioj la rezigno pri la akuzativo estas opcia, ne deviga.

Kore salutas
Tukero

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.