Forumo

TemojPri edukado.netRISKO-LUDO

Katalin
afiŝita je 2013-03-05 21:54:47

Novaĵoj pri la nova, en aprilo lanĉota ludo de edukado.net.

4a de marto: jam estas 305 demandoj en la ludejo.
5an de marto: Aperis la alvoko en kiu mi petis helpon por kolekti demandojn.
Dankon al Dimitrije Janiči (Serbio) kaj Mogens Rude Andersen (Danio) kiuj jam samtage sendis kontribuaĵojn.
Ankaŭ mi mem, Katalin, enretigis novajn demandojn, tiel vespere estas:
322 demandoj (Kulturo (99), Lingvo (91), Movado (132).

Katalin
afiŝita je 2013-03-15 20:56:36

La 15an de marto ni havas 360 demandojn.
Kulturo (110), Lingvo (113), Movado (137).
Al la redaktora teamo aliĝis plenrajte Mogens Rude Andersen, kiu diligente enretigas demandojn.
Kelkaj membroj sendis siajn proponojn, el kiuj ni povis akcepti ĝis nun dekon da proponoj.
Atentu, ni traktas nur Esperanto-temajn demandojn.
En la anonco ni indikis la ĝustan formon de demandoj. Se vi sendas viajn proponojn tiel, tio multe helpas.
Ankaŭ la programistoj progresas .... estas ŝanco ke la ludo povas starti komence de aprilo.

Katalin
afiŝita je 2013-03-23 15:15:06

Por nia RISKO-ludo hodiaŭ, la 23an de marto 2013 ni havas 467 demandojn, kio signifas ke nia teamo en la lasta semajno kunmetis pliajn 100 demandojn. Bonŝance ankaŭ la proporcioj estas egalaj: Kulturo (157), Lingvo (150), Movado (160).
Tio signifas, ke se iu vere ĉiutage plene ludos, dum 5 monatoj ni povos jam nutri la personon per taskoj. Ne malbone, ĉu?
Mogens Rude Andersen el Danio diligente liveras demandojn kaj por mi estas granda helpo.
Dankon ankaŭ al tiuj 3 personoj, kiuj liveris kelkajn pliajn kontribuaĵojn.
Neniu novaĵo de la programistoj, sed kun optimismo ni pensas, ke ili tiugrade laboras, ke ne havas tempon korespondadi.

Katalin
afiŝita je 2013-03-30 09:23:29

Saluton,
Pasis plia semajno. De la programisto neniu novaĵo, sed ni kun Mogens Rude Andersen senlace laboras.
Rezulto: 602 demandoj (Kulturo 207, Lingvo 202, Movado 193), kvanto por pli ol 6 monatoj da ĉiutaga ludo. HU RA!

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-01-12 08:22:05

En iuj el la mesaĝoj kun solvoj por malĝuste responditaj demandoj legeblas de tempo al tempo "por la demando ekzistis aldona materialo". Kie tiuj materialoj troveblas? Koran antaŭdankon!

Katalin
afiŝita je 2014-01-12 10:33:31

Tiuj materialoj estas ekz. fotoj, sondosieroj, filmoj, kiuj aperis en la demando. Kelkfoje nur kiel ilustraĵoj (do ne vere nepraj), kelfoje esencaj por la solvo. Tamen ilin en mesaĝo pri la ĝusta solvo ni ne sendas, simple ni memorigas pri ili.

leandro_abrahao
afiŝita je 2015-02-14 17:45:34

Ĉu vi havas demandojn?
Tio estas la titolo de alvoko sendi demandojn por la ludo RISKO.
Ĝi aperis en edukado.net la 5an de marto 2013, preskaŭ antaŭ du jaroj :)
Jen precize kiel devus aspekti sendota demando, laŭ la ĵus menciita raporto:

Demando
Respondo1
Respondo2
xRespondo3
Respondo4

"Unua linio: demando, kompletigenda frazo, kontinue skribita (ne pli longa ol 180 signoj) Sekvaj linioj, sen libera linio post la demando-linio, en apartaj linioj la eblaj respondoj, maksimume ses. Antaŭ la ĝusta respondo (kiu povas esti nur UNU) bv. meti ikson (X). La pliaj demandoj venu kun unu libera linio, sed sen ajna indiko de nombroj. Do, ne aldonu kioma demando estas."

Katalin
afiŝita je 2015-02-14 17:55:37

Dankon, Leandro, pro via interveno, sed mi ne atendas tiom redaktitajn demandojn. Mi faros la redaktadon, kondiĉe ke la demandoj estas bonaj. Gravas, ke krom la demando venu ankaŭ eblaj solvoj, kaj ESTU MARKITA la ĝusta respondo. Aldonaj informoj kaj ligoj estas bonvenaj. Jen, tio estas kion ni atendas. Danke, salute, Katalin

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.