Forumo

TemojEkzamenojDemandoj kaj respondoj pri la KER-ekzamenoj

Katalin
afiŝita je 2015-10-26 09:51:51

SinjoroEng skribis:
Saluton !
Ĉu la A2 nivelo pretos por ekzameni en 2016?
Dankon
Saluto,
Mi timas, ke ne, sed iom da ŝanco tamen estas. Mi devas demandi kaj puŝi iom la kolegojn en Budapeŝto.

mjtyson
afiŝita je 2017-02-26 15:15:52

Kiel vi preparas vin por la ekzameno? Mi faris du praktikajn ekzamenojn je la B2 nivelo, kaj mi pasis ilin. Sed la nivelo C1 estas pli malfacila. Tial, mi legos pli dum la sekvaj 3+ monatoj. (Mi faros la skriban ekzamenon dum la tutmonda KER ekzameno en junio.)

Interesas al mi kiel vi preparas vin. Bv diru al ni!

Katalin
afiŝita je 2017-02-26 15:24:38

mjtyson skribis:
Kiel vi preparas por la ekzameno? Mi faris du praktikajn ekzamenojn je la B2 nivelo, kaj mi pasis ilin. Sed la nivelo C1 estas pli malfacila. Tial, mi legos pli dum la sekvaj 3+ monatoj. (Mi faros la skriban ekzamenon dum la tutmonda KER ekzameno en junio.)
Interesas al mi kiel vi preparas. Bv diru al ni!
Saluton. Kiel mi preparas la ekzamenojn? Nu, verŝajne ne tion vi celis, sed vi volas scii kiel vi preparu VIN al la ekzamenoj. "подготовиться к..." ankaŭ en la rusa estas refleksiva, ĉu ne? ). Do, jen la unua donaco por la prepariĝo. :-)
En la ekzamenpaĝo vi trovas specimenojn, elŝutu kaj solvu tiujn de la nivelo C1. http://edukado.net/ekzamenoj/ker/specimenoj
Rigardu ankaŭ la Prisksirbon, kion vi devas scii. http://edukado.net/ekzamenoj/ker/priskribo

Serĉu ekzercojn, testojn ankaŭ en la sekcio INSTRUMATERIALOJ.
Krome, se vi deziras, vi povas veni al Ekparolu, kaj mi indikos al vi kelkajn geonklojn, kiuj povos helpi vin. Ne ĉiu, sed mi indikos al vi kiuj. Unue membriĝu tie kaj solvu la enirtestojn. Sukceson, Katalin

mjtyson
afiŝita je 2017-02-26 15:34:37

Katalin skribis:
...Serĉu ekzercojn, testojn ankaŭ en la sekcio INSTRUMATERIALOJ.
Krome, se vi deziras, vi povas veni al Ekparolu, kaj mi indikos al vi kelkajn geonklojn, kiuj povos helpi vin. Ne ĉiu, sed mi indikos al vi kiuj. Unue membriĝu tie kaj solvu la enirtestojn. Sukceson, Katalin
Dankon Katalin! Mi devus ĝin scii.

Pri Instrumaterialoj, mi subtenis edukado.net-on antaŭ proksimume monato, sed mi eraris: mi pagis 30 evrojn, sed forgesis ke PP havas honorarion. :(

Katalin
afiŝita je 2017-02-26 15:38:41

mjtyson skribis:

Pri Instrumaterialoj, mi subtenis edukado.net-on antaŭ proksimume monato, sed mi eraris: mi pagis 30 evrojn, sed forgesis ke PP havas honorarion. :(
Kion signifas PP havas honorarion?
Vi havas rajton uzi la ekzercojn, Bv bone kontroli.

mjtyson
afiŝita je 2017-02-26 15:55:24

Ah! Mi miskomprenis "...nur tiuj povos uzi la ekzercojn...kiuj...finance subtenis la paĝaron." Mia Eo estas ankoraŭ malforta. ;)

Katalin
afiŝita je 2017-02-26 15:57:29

mjtyson skribis:
Ah! Mi miskomprenis "...nur tiuj povos uzi la ekzercojn...kiuj...finance subtenis la paĝaron." Mia Eo estas ankoraŭ malforta. ;)
Tiuj povas uzi kiuj iel kontribuas, aŭ registras kurson, aŭ sendas materialojn, sekvas iun kurson aŭ partoprenas Ekparolu aŭ donacas monon. Vi donacis monon, do, vi havas rajton.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.