Forumo

TemojNovaĵoj kaj anoncoj de la membrojTajvana Esperanto-gazeto: kvinkontinenta kunlaboro

reza
afiŝita je 2013-01-26 15:37:39

Riĉa je enhavo kaj fotaro, altkvalita je redakto kaj printo

   la ĉi-jara numero de Formoza Folio aperis kun multaj artikoloj kaj raportoj plus fotoj. Entute 50paĝa kun 35 fotoj, ĝi enhavas diversajn interesajn, seriozajn kaj amuzajn verkaĵojn. Ĝin redaktis iranano, reviziis kaj enpaĝigis germanoj, kaj verkis por ĝi Esperantistoj (inter ili du profesiaj ĵurnalistoj) el Japanio, Usono, Novzelando, Germanio, Aŭstrio, Irano, Burundo kaj Tajvano.

Inter la raportoj estas:

1- Ekskurso al Kilimanĝaro de 71jara Novzelanda Esperantistino
2- Renkonto kun goriloj en Ugando de la sama aventuristo nun loĝanta en Tajvano
3- Specialaj raportoj de alilandaj vojaĝantoj en Tajvano
4- Grimpo al 3000m Odyssey en Arizono tra krutaj klifoj
5- Rakontoj: “La kamparanino kaj la japana soldato” kaj “La homa tigro”
6- Raporto pri Hanoja UK de tajvana veterana Esperantisto Abengo
La antaŭa numero de la gazeto temis pri la japana tertremo kun multaj verkoj de japanoj kaj nejapanoj tiuteme. Jen kelkaj opinioj pri tiu numero:

Renato Corsetti: …Jen mi trovis ion tute alian kaj tre pli intersan ol mi atendis. Mi legis, ne nur legetis, la artikolojn pri la tragedio en Japanujo. Kaj mi konstatis ke tiugradan partoprenon mi ne trovis en aliaj gazetoj.
Usui Hiroyuki: Tre bele presita kaj bone redaktita, mi admiras!
Gotoo Hitosi: Tre bela internacia kunlaboro.
Kurita Kimiaki: Ĝi estas tre enhavoriĉa kaj pompa kaj tre interesa.
Lucas Yasumura: Kun surprizo kaj granda ĝojo mi ricevis la revuon Formoza Folio n-ro 14 … Aliflanke, dum mi legis ĝin, mi ege ĝojis pro ĝia altnivela uzado de Esperanto … Kaj mi miras ke, vi en Tajvano faras pli multe por Esperanto laŭ la deziroj de Zamenhof mem …
Formoza Folio n-ro 15 kaj aliaj numeroj estas mendeblaj kontraŭ 3 € (inkluzive sendokoston) al la konto mrkk-c ĉe UEA.
Vidu la kovrilon de la gazeto ĉi tie:
http://www.ipernity.com/doc/rezamenhof
Reza Kheirkhah /

 JPG Alkroĉita dosiero: 8067_1359214659.jpg

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.