Forumo

TemojPoemetoj en lingvoinstruadoJarsezonoj - ĝenerale

fringilla13
afiŝita je 2013-01-23 16:22:09

Ĉiu sezono kun sia bono.
[El la "Proverbaro Esperanta" de L. L. Zamenhof]

En la lerneja vivo jarsezonoj estas grava temo. Instruante Esperanton, mi fervore serĉis konvenajn kantojn aŭ facilajn poemetojn pri jarsezonoj. Nur parte mi estas kontenta pri la trovitaĵo.
Se vi konas aliajn kantojn aŭ versaĵojn pri la sama temo, bonvolu aldoni ĉi tie.

Grava rimarko: La materialon mi enskribos dum kelka tempo, do certe mi kelkfoje ŝanĝos la enhavon de la artikoloj. Se vi interesiĝas pri la temo, revenu post kelka tempo. :)

fringilla13
afiŝita je 2013-01-23 16:39:09

JARSEZONOJ

Laŭ la melodio de la pola kanto: "Za górami, za lasami..."
["Malantaŭ la montoj, malantaŭ la arbaroj..."]

1. Vintro estas, vintro estas tre malvarma.
Kaj printempo, kaj printempo estas ĉarma.
En somero brilas suno.
Ofte pluvas, vento blovas dum aŭtuno.

2. Vintre lernu, vigle lernu Esperanton!
Kaj printempe ĝoje kantu ĉarman kanton!
En somero vi kongresu,
sed aŭtune uzi lingvon ne forgesu!

3. Vintre vin tre distru en amika rondo,
dum printempo vi vagadu tra la mondo!
Forvojaĝu en somero,
vintre agu kaj ripozu dum vespero!

La kanton mi citas laŭ
http://www.ipernity.com/blog/stanislao-stansmi/archive/2011/12

En la lernejo mi instruis nur la unuan strofon, kiu bone konvenas al la lerneja programo.

LA ORIGINALA KANTO:

La originala kanto estas pola popola montarana kanto el la montaro Tatroj (pole kaj slovake Tatry). Vi povas aŭskulti ĝin en la pola lingvo kaj rigardi la belajn popolajn kostumojn:
http://www.youtube.com/watch?v=gc-tsfEHLrU
Za gorami, za lasami

La kanto temas pri du montaranoj, kiuj kverelis pri virino. Tamen, kiel ĉiam, kie du batalas, profitas la tria.

Sed ne vere tiu originala kanto estas modelo por la jarsezona kanto.
Laŭ la popola kanto ekestis ŝerca porinfana kanto pri tri "nanoj ne-montaranoj" (nanoj aŭ koboldoj?), el kiuj unu havis malbonegan edzinon. La kanto estis tre populara, kiam mi estis infano. La popola melodio estis iom modifita, kaj ĝuste tiu ŝanĝita melodio konvenas al la jarsezona kanto.

NOTOJ KAJ AKORDOJ:

La notojn mi trovis cxi tie:
http://www.skrzeszew.pl/m/zagorami_j178/j178.html
(La unua linio estas kantata dufoje - mankas la ripeto-signo.)

La akordoj - pli facila versio:
D G A D
D G A D
D G G D
D G A D

Alia versio:
D Em A D
D Em A D
Fism G A7 D
Hm Em A D

 PNG Alkroĉita dosiero: 9871_1358961872.png

fringilla13
afiŝita je 2013-01-23 20:10:40

JEN ESTAS PATRINO

Por mi, instruistino de la germana lingvo, plej oportune estas, kiam mi trovas germanan porinfanan kanton kun E-traduko. Tiun kanton mi povas "kun pura konscienco" instrui dulingve dum la instruhoroj de la germana lingvo.

Pro tio mi longe serĉis E-tekston de la kanto "Es war eine Mutter...", kiun mi kutime instruas en la lernejo. Vane. Nenie mi trovis ĝian tekston en Esperanto. La ununura solvo estis esperantigi ĝin mem. La rezulto ne estas por mi sufiĉe kontentiga, sed pli bonajn ideojn mi ne havis. Proponoj bonvenas. :)

LA ORIGINALA KANTO:

Ĝi estas germana popola kanto el badenia Palatinato (badische Pfalz).

Es war eine Mutter,
die hatte vier Kinder,
den Frühling, den Sommer,
den Herbst und den Winter.

Der Frühling bringt Blumen,
der Sommer den Klee,
der Herbst, der bringt Trauben,
der Winter den Schnee.

Estas ankaŭ tria strofo (kaj alia tria strofo), sed por mi sufiĉis la du.

"KRUDA" TRADUKO:

Estis patrino,
kiu havis kvar infanojn:
la printempon, la someron,
la aŭtunon kaj la vintron.

La printempo portas florojn,
la somero la trifolion,
la aŭtuno, ĝi portas vinberojn (alia versio: portas al ni pomojn),
la vintro la neĝon.

E-TEKSTO:

Jen estas patrino
kun la infanaro:
aŭtuno kaj vintro,
printempo, somero.

Printemp' portas florojn,
mirtelojn somer'.
Aŭtun' donas pomojn,
kaj vintro - neĝer'.

MELODIO:

Aŭskultu la kanton en la germana lingvo:

http://www.youtube.com/watch?v=zAvqiwW4Qhc
Es war eine Mutter

aŭ:

http://www.youtube.com/watch?v=kIdomBWZIbo
Es war eine Mutter

Mi lernis iom alian melodion de la dua strofo (la skemo de la kanto estis AABA), en la reto mi trovis ankoraŭ alian melodion, sed tiu ĉi ripetiĝas plej ofte.

NOTOJ KAJ AKORDOJ:

La notojn mi trovis ĉi tie:
http://www.notendownload.com/8/dpshop/__Es%20war%20eine%20Mutter%20%20Akkordeon%20%20Kinderlied,%20Akkordeon__4010071.sco_2_8_04.01.html

La akordoj:
G G D G
G G D7 G

 PNG Alkroĉita dosiero: 9871_1358981922.png

Katalin
afiŝita je 2013-01-24 07:30:12

Dankon, Goŝia pro la belegaj kaj utilaj aldonaĵoj. Estas bone, ke vi nuntempe tiom aktive kontribuas. Salute, Katalin

fringilla13
afiŝita je 2013-02-02 08:37:20

RADIK-ŜPARA KANTO PRI JARSEZONOJ

versaĵo de WACHA Balázs (Blazio VAHA),
aperigita de la aŭtoro la 28-an de oktobro 2009:
http://www.ipernity.com/blog/34592/192669

La tuta versaĵo estas jena:

Radik-ŝpara kanto pri jarsezonoj

Estis iam flor-sezono,
estos iam flor-sezon',
frua tempo de la jaro,
revenonta laŭ propon'...

Ĝuas mi varmo-sezonon,
sed vi tre malĝuas ĝin,
Venu do velko-sezono!
Velk-sezon' ĝojigu nin!

Jam finiĝis varm-sezono,
varm-sezono estas for!
Velk-sezono malfiniĝas,
sekvas velk-sezona plor'.

Varm-sezon', la ĵusa, estis
bak-varmege aĉa temp'!
Venu ora velk-sezono,
lertu, radik-ŝpara tent'!

Verki pri la velk-sezono
sub sek-foliara kverk'
estas ege malfacile:
eble ne tutiĝos verk'.

Sed ja post la velk-sezono
malhel-sezono venos tuj:
ja malvarma ne plu estos
vintro, en vi, Hungaruj'.

Bela land', Budapeŝtio,
kun Danuba sezonar',
malgraŭ Buda-budoj restu
agrableta tra la jar'!

Peŝton plu evitu pesto,
en ĝi kreskadu ĝoj', esper'!
ekde frua malvesper' ni
gaju ĝis kaj dum vesper'.

Sub la versaĵo troviĝas klarigoj de kelkaj esprimoj:

Glosoj:
varmo-sezono, varm-sezono - somero
velko-sezono, velksezono - aŭtuno
malfiniĝi - komenciĝi
malhelo-sezono - vintro
flor-sezono - printempo, primavero
Hungarujo - Hungario, Hungarlando
Budapeŝtio - Hungarujo, Hungario, Hungarlando;
- nomo de Hungarujo pli-malpli laŭ homanarisma principo
[iu] gaju - [iu] estu/statu gaja

Mi ŝatis la ŝercajn vortludojn de la aŭtoro kaj la tutan versaĵon.
Samtempe mi rigardis la poeziaĵon kiel bonan materialon por la lerneja temo "jarsezonoj". Por komencantoj ĝi estas tro malfacila, sed por komencintoj - tute bona. Tamen tro longa por miaj bezonoj. Mi faris el la 8-strofa poemaĵo - la aŭtoro pardonu min! - 5-strofan versaĵon pri jarsezonoj. Du el la kvin strofoj mi iomete modifis (ekzemple mi enplektis aliloke plaĉan esprimon el forlasita strofo), sed mi faris tion nur "por propra uzo", la rezulton mi ne prezentos, ĉar mi ne volas ofendi la aŭtoron. :)

haowu123
afiŝita je 2019-09-11 08:15:05

1. Vintro estas, vintro estas tre malvarma.
Kaj printempo, kaj printempo estas ĉarma.
En somero brilas suno.
Ofte pluvas, vento blovas dum aŭtuno.
Get certificate from City University of London,
Buy A fake City University of London Degree

2. Vintre lernu, vigle lernu Esperanton!
Kaj printempe ĝoje kantu ĉarman kanton!
En somero vi kongresu,
sed aŭtune uzi lingvon ne forgesu!

3. Vintre vin tre distru en amika rondo,
dum printempo vi vagadu tra la mondo!
Forvojaĝu en somero,
vintre agu kaj ripozu dum vespero!

La kanton mi citas laŭ
https://www.topdiploma123.com/Degree_Samples/Get-certificate-from-City-University-of-London--Buy-A-fake-City-University-of-London-Degree.html

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.