Forumo

Temoj(Inter)komunikadoKiel demandi? Kiel respondi?

Mireille
afiŝita je 2012-12-01 16:48:14

KIEL DEMANDI ? KIEL RESPONDI ?

Ĉu vi ne venas kun ni ? demandas la patrino al la patro.
Ĉu vi ne faris viajn hejmtasktojn ? demandas la instruisto al la lernanto.

Kiel respondi ?

- Cu vi ne faris viajn hejmtaskojn ?
- Ne !

- Cu vi ne faris viajn hejmtaskojn ?
- Jes !

Neniu el la du respondoj estas klaraj.

Bv forgesi la francan lingvon por momento. En la franca nei neadon similas al jesi. Sed tio ne estas universalaĵo.

Do : kiel respondi ?

- Ĉu vi ne faris viajn hejmtaskojn ?
- Ne, mi ne faris ilin.

- Ĉu vi ne faris viajn hejmtaskojn ?
- Jes, vi pravas, mi ne faris ilin.

Oni respondu per kompleta frazo. Tiel oni atingas klarecon.

Se oni konsciiĝas pri tiu tikla punkto, oni jese demandu :

- Ĉu vi faris viajn hejmtaskojn ?
- Jes !

- Ĉu vi faris viajn hejmtaskojn ?
- Ne !

En ambaŭ kazoj vidiĝas la signifo.

Ni parolu klare !

Artikolo aperinta en La Sago en oktobro 2012

tukero
afiŝita je 2013-01-17 23:42:28

Mireille
afiŝita je 2012-12-01 16:48:14
KIEL DEMANDI ? KIEL RESPONDI ?

Ĉu vi ne venas kun ni ? demandas la patrino al la patro.
Ĉu vi ne faris viajn hejmtasktojn ? demandas la instruisto al la lernanto.

Kiel respondi ?

- Cu vi ne faris viajn hejmtaskojn ?
- Ne !

- Cu vi ne faris viajn hejmtaskojn ?
- Jes !

Neniu el la du respondoj estas klaraj.

Bv forgesi la francan lingvon por momento. En la franca nei neadon similas al jesi. Sed tio ne estas universalaĵo.

Universalaĵo ne, sed hindeŭropaĵo.

Do, respondante al la demando „Ĉu vi ne faris viajn hejmtaskojn?“

Hindeŭropano ne farinta ilin respondus: „Ne“. (=“ Vi pravas.“)
Hindeŭropano farinta ilin respondus: „Jes“. (= „Vi supozas malĝuste.“)

La ne-hindeŭropa japano diras „haj“ („jes“) por konfirmi la eldiron de la kunkonversacianto, sekve

Japano ne farinta ilin respondus: „Jes ([haj])“. (=“ Vi pravas.“)
Japano farinta ilin respondus: „Iie“. (= „Vi supozas malĝuste.“)

Kiel instruisto en germana lernejo mi havas okazon demandi turkajn lernantojn:

„Ödevlerini yapmadın mı?“

Ili respondis aŭ:

„Yapmadım.“ (= „Mi ne faris.“) aŭ „Yaptım.“. (= „Mi faris.“ ).

Aliflanke mi tre ŝatas la francan, germanan kaj skandinavian kontraŭdiran vorton:

france: „si“, germane: „doch“ [doĥ], skandinavie: „jo“, kun la signifo „malne“, „kontraŭe“, „tamen (jes)“, „(jes,) tamen“.

Mi tre ĝojus, se la en Esperanto ne okupita silabo „jo“ povus transpreni tiun taskon.

fringilla13
afiŝita je 2013-01-19 15:10:41

Mireille skribis:
En la franca nei neadon similas al jesi. Sed tio ne estas universalaĵo.
tukero skribis:
Universalaĵo ne, sed hindeŭropaĵo.

Do, respondante al la demando "Ĉu vi ne faris viajn hejmtaskojn?"

Hindeŭropano ne farinta ilin respondus: "Ne." (= "Vi pravas." )
Hindeŭropano farinta ilin respondus: "Jes." (= "Vi supozas malĝuste." )
Momenton, Tukero! Ankaŭ slavoj estas hindeŭropanoj. :)

Por mi, polino, ambaŭ viaj respondoj signifas, ke vi NE FARIS la hejmtaskojn, kondiĉe ke ni parolas pole.

- Ĉu vi ne faris viajn hejmtaskojn?
Polo respodos kutime: "Ne."
Kaj tio havas nur ununuran signifon: "Mi ne faris ilin."
(Se li estas pli babilema, li povas respondi: "Ne, mi ne faris." )

Sed eblas ankaŭ la respondo: "Jes."
Kaj tio havas ĝenerale la signifon: "Mi ne faris."
(La signifo estas: "Jes, vi pravas, mi ne faris." )
En tiu ĉi respondo kaŝas sin ia emocio (konfeso?, honto? - aŭ male: provoko?).

La respondo "ne" ne enhavas iun ajn aludon al "vi pravas". Laŭ mi temas nur pri la hejmtasko. Ni, slavoj, ŝatas nei. La neita neado neniam signifas por ni "jes."

Pli pole: La neita neado neniam ne signifas por ni "jes".
Mi neniam ne faras la hejmtaskojn, ĉar mi nenion ne komprenas.
Tiel parolas poloj. Ankaŭ rusoj - vi ja lernis la rusan.

Se mi esprimas la saman penson en Esperanto aŭ en la germana lingvo, mi nepre devas rezigni pri mia slava maniero. Mi devas diri:
Mi neniam faras la hejmtaskojn, ĉar mi nenion komprenas.
Tion mi devis lerni en la lernejo, fari specialajn ekzercojn en la germana lingvo.

Mi tiel forte kredis, ke la duobla neado estas tipe slava, ke, lernante aŭtodidakte la hungaran lingvon, mi konscie, ekde la komenco, tre zorgeme evitis duoblan neadon. Neniu diris al mi, ke mi esence eraras. La konitaj de mi hungaroj ĉiam volis esti afablaj kaj ne korektis dum mia (mizera) parolado miajn evidentajn erarojn, eĉ se mi petis pri tio. Se mi havis demandon, tiam ili respondis, sed pri la neado mi neniam havis demandon, ĉar mi estis certa, ke duobla neado estas tipe slava.
Nur antaŭ nelonge simpatia hungara studento, kiu de tempo al tempo parolas kun mi hungare, klarigis al mi, ke mi tre malbone neas. Post jaroj mi eksciis, ke la pola kaj hungara manieroj nei estas identaj!

Kion do respondas pola lernanto, kiu FARIS la hejmtaskojn?
Li ne uzas la vortojn "jes" / "ne", ĉar ili ambaŭ sigifas, ke li kulpas.
Li respondas per frazo (simile, kiel faras la turkaj lernantoj de Tukero).

- Ĉu vi ne faris viajn hejmtaskojn?
- Mi faris.

fringilla13
afiŝita je 2013-01-19 17:51:14

Kara Mireille, mi konsentas, ke la afero estas grava. Se oni neniam spertis problemojn kun samlingvanoj, demandante kun neado, kaj oni ne konscias, ke la respondo "jes" aŭ "ne" povas esti komprenata malsame en diversaj lingvoj, iu povas esti malagrable surprizita, ke alilingvano tute male komprenis la respondon kaj io grava misrezultis.

tukero skribis:
Do, respondante al la demando "Ĉu vi ne faris viajn hejmtaskojn?"
Hindeŭropano
[sed mi legas: germano] farinta ilin respondus: "Jes." (= "Vi supozas malĝuste." )

[...]
Aliflanke mi tre ŝatas la [...] germanan [...] kontraŭdiran vorton
[...] "doch" [doĥ], [...], kun la signifo "male", "kontraŭe", "tamen (jes)", "(jes,) tamen".
Mirigis min la certeco, kun kiu Tukero interpretas la respondon "jes".
Ekzemple en la vikipedia artikolo http://de.wikipedia.org/wiki/Ja
la interpreto de alia germana aŭtoro estas jena:
Negative Fragen werden im Deutschen fast nie mit "ja" beantwortet [...]
Die bloße Antwort "ja" auf eine negative Frage [...] ist unklar und führt häufig zu Missverständnissen. - Demandoj kun neado estas en la germana lingvo preskaŭ neniam respondataj per "jes" [...]. La sola respondo "jes" al demando kun neado estas malklara kaj ofte kaŭzas miskomprenojn.


La uzon de la rekomendata (ne nur "aliflanke tre ŝatata" ) vorto "doch" polo devas speciale lerni, ĉar la kutimo de la pola lingvo estas alia. Por esprimi la samon germano respondas per "doch", sed polo per frazo, kiel mi skribis fine de la antaŭa mesaĝo.

En la sama vikipedia artikolo (sekcio Andere Sprachen - Aliaj lingvoj) estas informo pri la japana maniero, kiu iom varias de tio, kion skribis Tukero. Kiu interesiĝas, bonvolu kompari, mi ne konas la temon, do mi ne daŭrigos pri la japana.

tukero
afiŝita je 2013-01-19 23:58:58

Mi dankas kaj al Fringilla kaj al Mirejo, kiuj precizigis miajn sciojn. Pri la normaleco de la duobla negativo, ne nur en la slavaj, sed ankaŭ en la latinidaj lingvoj mi konsciis, sed miaj spertoj ne sufiĉis koncerne la uzadon de "jes" kaj "ne" responde al negativaj demandoj en la pola. Eble aliaj povas kontribui al la plia precizigo. Mi mem certe laŭ miaj tempaj rezervoj plu studos la temon. Mi ĝojas pri la serioza formo de la diskuto.
Precizige mi aldonas ke la germana, la franca kaj la norvega lingvo havas praktikan solvon. Mirejo, vi certe konas la francan "si" kaj Fringilla la germanan "doch" [doĥ]. La norvega lingvo havas tiusence "jo", kiu (escepte kiel liternomo) en Esperanto ne estas okupita, do estus facile enkondukebla. La (ankaŭ skandinavia) islanda lingvo havas "jú", simile difinitan kiel malkonfirmon de negativa demando.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.