Forumo

Temoj(Inter)komunikadoĈu vi zumas denove?

Mireille
afiŝita je 2012-12-01 16:43:36

Ĉu vi zumas denove ?

Mi diris : mi devas rezumi tiun tekston. Venis komento de spertulo : Ĉu vi zumas denove ? Tiam mi komprenis ! Pro mia denaska lingvo la franca mi diris rezumi anstataŭ resumi.
Do ni parolu pri zumadoj kaj diversaj blekadoj. Bestoj komunikas per movoj kaj sonoj laŭ plej diversaj manieroj. Movojn, dancojn, faras abeloj, por montri, kie estas floroj kun multe da valoraj substancoj. Balenoj sonas ; ĉu krio, ĉu kanto, ĉu spirado… Birdoj kantas por anonci danĝeron aŭ por voki partneron, partnerinon. Katoj miaŭas, hundoj bojas kaj jelpas, … Feliĉe en esperanto estas la ĵokero « bleki ». Mirinda inventaĵo !
Homoj kaj bestoj estas animaloj. Homoj komunikas, foje efike, foje malĝentile, foje amoplene… Ni pripensu, kie estas - en la kampo de komunikado – la diferenco inter homoj kaj bestoj. Laŭ mi estas tri gravaj diferencoj.
Mi tuj devas diri, ke la sekvaj klarigoj fontas en la nuntempaj scioj ; povas esti, ke oni malkovros aliajn aspektojn pri besta komunikado en la estonteco. Plie – certe - mi ne ĉion scias en tiu kampo.
Oni ne scias nuntempe precize, ĉu bestoj pensas. Fakte oni ne multon esploris en tiu kampo.
Nun ni komparu homojn kun bestoj :
La unua malsameco inter bestoj kaj homoj estas artikulacio. La homo kapablas uzi vangojn, lipojn, langon, palatan velon, uvulon, por produkti diversajn sonojn ; homo havas parolorganojn tre movkapablajn. La animaloj uzas pulmojn (se ili havas tiajn organojn) por elirigi aeron kaj produkti sonon. Sed nur homoj kapablas prononci m, p, s, a, o, ktp.
La dua estas la tempo. Abeloj kapablas montri al samspecianoj, kie estas floroj. Sed ili ne kapablas komuniki per dancado : hieraù mi estis tie oriente, hodiaŭ mi estas ĉi tie, morgaŭ mi iros okcidenten. La akson de la tempo majstras nur homoj.
La tria estas la arto. Arta kreado estas homa eco. La bestoj komunikas por pluvivaj celoj : manĝi, trovi partneron, anonci danĝeron. Arto estas iu lukso, nur homoj aktivas en tiu kampo. Arto estas iel sencela, malutila, ne efika, se oni nur konsideras pluvivadon. Kompreneble arto ĝojigas nin, pensigas nin, feliĉigas nin ; artistoj provokas, skuas la socion, pensigas aliajn homojn, kontentigas ilin eble. Homa socio sen arto ne imageblas.

Tiu artikolo aperis en La Sago en decembro 2011

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.