Forumo

TemojEkzamenojInteresiĝantoj pri la 2-a Tutmonda Ekzamensesio

Katalin
afiŝita je 2013-02-04 12:49:27

herzbergcentro skribis:
En Germanio B1, B2, C1 KER-ekzamenoj okazos dum la Kongreso en Nürnberg (17-20.05.2013) kaj B2, C1 ekzamenoj dum la ILEI-konferenco (12-18.07.2013) en Herzberg am Harz, do ni unuavice rekomendas aliĝojn al tiuj. Kompreneble mi, Zsófia Kóródy helpos, se iu en alia loko pretas organizi sesion por la 2-a Tutmonda.
Jen la aliĝebloj al la menciitaj eventoj en Germanio. http://www.edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj

Svetlana
afiŝita je 2013-02-04 15:03:48

Mi pretas, en Moskvo.

rosemarie
afiŝita je 2013-02-04 18:04:19

Eble. Sed mi havas demandon: Ĉu iu, kiu sukcesis la skriban parton de la ekzameno, nivelo B1, rajtos , sen atendi la eblon trapasi la parolan parton, provi la skriban parton de la nivelo B2 ?

Katalin
afiŝita je 2013-02-04 18:09:56

rosemarie skribis:
Eble. Sed mi havas demandon: Ĉu iu, kiu sukcesis la skriban parton de la ekzameno, nivelo B1, rajtos , sen atendi la eblon trapasi la parolan parton, provi la skriban parton de la nivelo B2 ?
Jes, jes, la diversaj niveloj kaj tipoj trapaseblas sendepende unu de la alia.
Unu afero gravas: ene de unus esio ne ebals miski la nivelojn.
Se iu jam havas la skriban B1, kaj nun provos B2, sekvontokaze eble provu nur la B2 parolan.

muminjo
afiŝita je 2013-02-04 19:40:49

Mi pretas organizi en Helsinki, Finnlando.

Arlette
afiŝita je 2013-02-05 11:09:23

Post la intereso de pluraj pasintjaraj ekzamenitoj en nia federacio, ni anoncas, ke la 8an de junio 2013 ni provos denove starigi ekzamensesion. Ni lanĉos alvokon al la nordaj federacianoj. Ĉar multaj trapasis la skribajn partojn ni eble estos devigontaj proponi la parolan parton. Tiukaze ni provas kontakti la universitaton de Arras por eventuala disponigo de taŭga salono kun retkonekto, skype sistemo... Nun estas stadio de priserĉado do neniu certeco estas ankoraŭ.
Arlette Plutniak kun la edzo Edmond

isksanjo
afiŝita je 2013-02-06 03:10:00

Saluton! Ni pretas denove okazigi KER-ekzamenon (skriba parto) en Tokio.
Tieko

rosemarie
afiŝita je 2013-02-07 22:11:29

Avinjono pretas.Eble estos 8 kandidatoj por la niveloj B1 kaj B2.

Andrea
afiŝita je 2013-02-10 19:05:58

Kara Mirejo, Ni, lionaj Esperantistoj pretas aranĝi novan sesion en Liono, kaj jam ĝojas ricevi vian kunlaboradon.

Andrea el Liono (Francio)

Flochon
afiŝita je 2013-02-11 07:24:11

Saluton,
Ĉu la gvidanto de la sesio povas esti la sama persono ol la ĉeforganizanto ?

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.