Forumo

TemojEkzamenojInteresiĝantoj pri la 2-a Tutmonda Ekzamensesio

palatinatano
afiŝita je 2012-12-17 22:13:09

Saluton,
Sarlanda Esperanto Ligo ŝatus oferti novan ekzamenlokon en Blieskastel (Sarlando, Germanio). Nia klubo trovis novan hejmon en la Becker-Meisberger-Instituto, la nova centro por komunikado, dokumentado kaj esplorado de la internacia lingvo Esperanto.
Pro ĝia situo la loko bonegas por ĉiuj enloĝantoj de sudokcidenta Germanio, esta Francio kaj Luksemburgo.
Amike, Martin

EdRobertson
afiŝita je 2013-01-08 16:51:45

Mi planas okazigi nur skriban sesion, plej verŝajne nur C1, ĉe la 108a Skota Kongreso de Esperanto en Linlithgow (meze inter Glasgovo kaj Edinburgo) kiu estos en la sama semajnfino.

Espereble estos alia(j) sesio(j) aliloke en Britio, sed ĝis nun nenio konkreta estas organizita. Se iu alia en Britio pretas helpi pri tio, lasu mesaĝon ĉi tie aŭ kontaktu rekte al mi: Ed Robertson ed.robertson@esperanto.org.uk

(Eksmembro) landirul
afiŝita je 2013-01-25 19:46:47

Mi pretas okazigi skriban ekzamensesion en Varsovio, Pollando. Amike: Szabolcs Szilva

gravuristo
afiŝita je 2013-01-30 10:39:13

Saluton, kompreneble ni estas pretaj, precipe la frenezaj geavoj kaj Patrice Joly, kiuj ekzameniĝis (pasintan jaron, sukcese).............
Ni jam priparolis, prizorgis, cerbumis dum nia lasta asocia kunveno.......
Kaj ne forgesu parolan sesion........................
Varmegajn brakumadoooooooooooooojn de vendea asocio (La Roche sur Yon) en Francujo (Francio), vi elektu...............

fz
afiŝita je 2013-01-30 12:27:09

Felix Zesch
Berlin, Germanio

gildamunoz
afiŝita je 2013-01-31 02:16:29

Ni estas PRETAJ! en la urbo Tijuana, en Meksiko.
Salutojn!

StenSvenonius
afiŝita je 2013-02-02 21:03:36

La estraro de Klubo Esperantista de Malmö hodiaŭ faris decidon provi okazigi ekzamenon en Malmö en la 8-a de junio.
Sten Svenonius
prezidanto

esperantomaceio
afiŝita je 2013-02-03 21:27:54

Jes.
Aristophio Andrade Alves Filho
Maceió, Alagoas, Brazilo.

Golfestro
afiŝita je 2013-02-04 12:00:09

Ankaŭ mi en Parizo, Francio.
Didier Janot

herzbergcentro
afiŝita je 2013-02-04 12:40:07

En Germanio B1, B2, C1 KER-ekzamenoj okazos dum la Kongreso en Nürnberg (17-20.05.2013) kaj B2, C1 ekzamenoj dum la ILEI-konferenco (12-18.07.2013) en Herzberg am Harz, do ni unuavice rekomendas aliĝojn al tiuj. Kompreneble mi, Zsófia Kóródy helpos, se iu en alia loko pretas organizi sesion por la 2-a Tutmonda.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.