Forumo

TemojPoemetoj en lingvoinstruadoKristnaskaj kantoj k. versaĵoj (Naskiĝis Jesuo)

fringilla13
afiŝita je 2012-11-17 18:10:44

Mi proponas kelkajn kantojn por antaŭkristnaska instruado.
Se vi konas aliajn kantojn aŭ versaĵojn pri la sama temo, bonvolu aldoni ĉi tie.

KRISTNASKA LULKANTO

"Lulajże, Jezuniu" ("Dormu, Jesueto" ) estas unu el la plej belaj polaj kristnaskaj kantoj.
La kristnaska (lul)kanto ekestis plej verŝajne en la dua duono de la 17-a jarcento. La plej malnova versio, kiu ĝis nun konserviĝis, devenas de kantaro el la jaro 1705.
La kanton esperantigis polo Jan Kos.

E-TEKSTO:
http://www.ipernity.com/doc/79333/9695935

Kristnaska lulkanto

Lu.. lu filet' mia, eta Jesuo,
Lu.. lu sunet' brila, amata ĝuo.

Lu.. lu ho Jesuo – dormi bonvolu,
Mi panjo vin lulas, do ĉesu plori.

Fermu jam tre lacajn de plor' okulojn –
Larmojn ne glutu plu buŝet' etulo.

Lu.. lu ho Jesuo – dormi bonvolu,
Mi panjo vin lulas, do ĉesu plori.

Lu.. lu.. stelet' mia, perlo, trezoro –
Vivu per am' via en ĉiuj koroj.

Lu.. lu ho Jesuo – dormi bonvolu,
Mi panjo vin lulas, do ĉesu plori.

Aŭskultu la kanton en Esperanto. Kantas Mariusz Domaszewicz.
http://www.ipernity.com/doc/79333/9695935

LA ORIGINALA TEKSTO:
Aŭskultu la kanton en la pola lingvo:

Eleni - Lulajze Jezuniu [Kolędy Polskie]
http://www.youtube.com/watch?v=d9pw0t10MHc

Lulajże, Jezuniu, moja Perełko,
Lulaj, ulubione me Pieścidełko.
Lulajże, Jezuniu, lulajże lulaj!
A Ty Go, Matulu, w płaczu utulaj.

Zamknijże znużone płaczem powieczki,
Utulże zemdlone łkaniem usteczki.
Lulajże...

Lulajże, piękniuchny nasz Aniołeczku,
Lulajże, wdzięczniuchny świata Kwiateczku.
Lulajże...

AKORDOJ:
C d G C
C d G C
C F G7 C
a d G C

Rimarko:

Tiu ĉi kristnaska kanto inspiris multajn polajn artistojn.
Ekzemple Fryderyk Chopin enplektis la motivon en la mezan parton de sia Scherzo h-moll op. 20.

La manuskripto de Scherzo h–moll ne konserviĝis. En la leteroj de Chopin mankas indikoj pri la dato kaj cirkonstancoj. Oni scias nur, ke la komponaĵo ekzistis jam en la jaro 1833.

Oni supozas, kvankam tio ne estas certa, ke Chopin povis komponi la skercon en Vieno dum Kristnasko 1830/1831, dum la unua kristnaska festo, kiun li travivis for de la familio, maltrankvilega pri la proksimuloj kaj la patrujo (Novembra ribelo kontraŭ Rusio). La komponaĵo, en kiu aŭdeblas tiu ekstrema maltrankvilego, subite ŝanĝiĝas kaj aŭdiĝas tie mallaŭta eĥo de hejma kristnaska kanto.

laŭ http://pl.chopin.nifc.pl/chopin/composition/detail/id/65

Aŭskultu:
Fryderyk Chopin - Scherzo h-moll Op. 20 Nr 1 (Idil Biret)
http://www.youtube.com/watch?v=dUhm--L8Y9o

fringilla13
afiŝita je 2012-11-17 19:26:11

Multegajn kristnaskajn kantojn (kun midioj) vi trovos ĉi tie:

http://reocities.com/cigneto/thcind/kristnasko.html

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.