Forumo

TemojPoemetoj en lingvoinstruadoKristnaskaj kantoj k. versaĵoj (Kristnaska arbeto)

fringilla13
afiŝita je 2012-11-17 13:58:40

Mi proponas kelkajn facilajn kantojn por antaŭkristnaska instruado.
Se vi konas aliajn kantojn aŭ versaĵojn pri la sama temo, bonvolu aldoni ĉi tie.

ABIETO

Tre populara rusa kanto "В лесу родилась ёлочка".
Teksto (1903): Raisa Adamovna Kudajeva (Раиса Адамовна Кудашева)
Melodio (1905): Leonid Karloviĉ Bekman (Леонид Карлович Бекман)

E-TEKSTO:
En kantaro.ikso.net troviĝas du tradukoj de la kanto:

1/ Traduko de Oĉjo Dadaev (nur tri strofoj):
http://kantaro.ikso.net/naskigxis_ie_en_arbar

Naskiĝis ie en arbar'
Kaj kreskis abiet'
Kaj verdis dum la tuta jar'
La svelta siluet'.

Al ĝi lulkantis neĝa vent':
"Ekdormu vi, abi'!"
Neĝvestis Gelo por defend':
"Neniam frostu vi!"

Leporo eta pro la tim'
Kaŝiĝis sub abi'.
Malica lupo en proksim'
Kuretis preter ĝi.

2/ Traduko de Tatjana Aŭderskaja (6 strofoj):
http://kantaro.ikso.net/abio

Pro ĉi tiu traduko Tatjana Auderskaja iĝis laŭreato de Liro-2005 en la branĉo Traduka poezio.

Abi' naskiĝis en arbar'
kaj kreskis kun fier',
ĉar verda estis ĝia vest
dum vintro kaj somer'.

Karese kantis neĝa vent':
"Vi dormu en kviet'!"
Pro mola neĝ' de avo-frost
varmiĝis abiet'.

Timema griza leporet'
saltadis sub abi'.
Kaj foje lup', severa lup
kuradis preter ĝi.

Jen knaras sub la sledo neĝ',
rapidas la ĉeval'
kaj kuras vigle tra l'arbar
en neĝkovrita val'.

Alvenis rapidkura sled'
gvidata de "muĵik'". *
Forhakis abieton li,
precize sub radik'.

Kaj poste venis kun ornam'
abi' en bela vest',
kaj portis multan ĝojon ĝi
al nia gaja fest'!

* muĵik (ruse: мужик) ruslanda kampulo.

Ĉi tie troviĝas ankaŭ informoj pri la historio de la kanto, prenitaj de La Ondo de Esperanto. Oni mencias, ke en la kanto aŭdiĝas motivo de komponaĵo de Robert Schumann, sed la "Infana Sonato" de Robert Schumann (en La Ondo) iĝis "Infana Soneto" (en kantaro.ikso).

Laŭ la rusa vikipedio la aŭtoro de la melodio povis esti inspirita de la sveda kristnaska kanto "Nu tändas tusen juleljus", kiu havas similan melodion kaj estis verkita de la poetino kaj komponistino Emmy Köhler kelkajn jarojn antaŭ la rusa versio (en 1898). Laŭ la rusa vikipedio en la komenco de la melodio aŭdiĝas ankaŭ motivo el la baleto "La Nuksrompilo" de Pjotr Ĉajkovskij [kvankam la ritmo malsamas].
Ili ne mencias la sonaton de Schumann.

http://www.esperanto.org/Ondo/Ondo/135-lode.htm#135-42
http://ru.wikipedia.org/wiki/В_лесу_родилась_ёлочка

Do mi iomete esploris la aferon.
Se vi emas, komparu:

Jörg Demus plays Schumann Sonata for the young, Op.118 No.1
http://www.youtube.com/watch?v=yIZtVWBB9ro
[Robert Schumann - Drei Klaviersonaten für die Jugend op. 118 (1853) - Tri pian-sonatoj por junularo]

Nu tändas tusen Juleljus
http://www.youtube.com/watch?v=-6FTHcDjkYw
[Nu tändas tusen juleljus - Nun lumas mil kristnaskaj kandeloj. Emmy Kristina Köhler komponis la kanton en la jaro 1898.]

П.И.Чайковский. Щелкунчик. Вальс цветов.
http://www.youtube.com/watch?v=ju3w462bD5Y
[Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij. Baleto "La Nuksrompilo" (en la rusa: Щелкунчик - Ŝĉelkunĉik), komponita de februaro 1891 ĝis marto 1892. Valso de la floroj.]

LA ORIGINALA TEKSTO:
http://ru.wikipedia.org/wiki/В_лесу_родилась_ёлочка

В лесу родилась ёлочка,
В лесу она росла.
Зимой и летом стройная,
Зелёная была.

Метель ей пела песенку:
«Спи, ёлочка, бай-бай!»
Мороз снежком укутывал:
«Смотри, не замерзай!»

Трусишка зайка серенький
Под ёлочкой скакал.
Порою волк, сердитый волк,
Рысцою пробегал.

Чу! Снег по лесу частому
Под полозом скрипит.
Лошадка мохноногая
Торопится, бежит.

Везёт лошадка дровенки,
На дровнях мужичок.
Срубил он нашу ёлочку
Под самый корешок.

И вот она, нарядная,
На праздник к нам пришла
И много, много радости
Детишкам принесла.

Aŭskultu la kanton en la rusa lingvo:
В лесу родилась ёлочка
http://www.youtube.com/watch?v=TafEU7-BsgE

NOTOJ:
La notojn mi trovis ĉi tie:
http://www.solnet.ee/sol/003/p_021.html

AKORDOJ:
F C7 F
F C7 F
B B A7 Dm
F C7 F

RIMARKO:
La 1-an kaj la 3-an strofon de la kanto mi sukcese uzis iam por la teatraĵeto "Ruĝa Ĉapeto" :)

 GIF Alkroĉita dosiero: 9871_1353160991.gif

fringilla13
afiŝita je 2012-11-17 16:09:15

HO ABIO

Unu el la plej popularaj germanaj kristnaskaj kantoj.
La melodio estas germana popola melodio konata ekde la 16-a jarcento aŭ eĉ pli frue.
Surbaze de tiu kanto "Ach Tannenbaum" la germana instruisto kaj kolektanto de popolkantoj Joachim August Zarnack (1777–1827) skribis en la jaro 1819 la kanton "O Tannenbaum" kiel amkanton, en kiu la neŝanĝiĝema abio kreas kontraston al nefidela amatino.

La kanto iĝis kristnaska kanto nur en la jaro 1824, kiam la germana instruisto, poeto kaj komponisto Ernst Anschütz (1780–1861) verkis la duan kaj trian strofojn, konservante la unuan de Joachim August Zarnack. Nun temas nur pri la arbo, kies ornamado iĝis festa tradicio. En la 19-a jarcento la tradicio disvastiĝis de Germanio al aliaj landoj.

E-TEKSTO:
http://kantaro.ikso.net/abio_vi

Tie vi trovos la nomon de la tradukisto. La kanton esperantigis germana vortaristo, gramatikisto kaj tradukisto, Akademiano, Paul Gottfried Christaller (1860-1950).
Vi trovos tie ankaŭ la notojn de la kanto.

Abio vi, abio vi,
kun foliar' fidela!
Vi verdas ne nur en somer’,
sed eĉ dum vintra neĝveter’. *
Abio vi, abio vi,
kun foliar' fidela!

Abio vi, abio, vi
Al mi tre multe plaĉas.
Ho, kiom ofte ĝojis mi
en la kristnaska bril’ de vi!
Abio vi, abio, vi
Al mi tre multe plaĉas.

Abio vi, abio, vi
instruon donas bonan:
Espero kaj la konstantec’
konservas forton de junec’.
Abio vi, abio, vi
instruon donas bonan.

* [En kantaro.ikso estas "dum vintra neĝa ter’", kio laŭ mi ne sonas logike, pli bonan esprimon ("dum vintra neĝveter'" ) mi trovis en Himnaro Cigneta:
http://reocities.com/cigneto/thctxt/a/abioviabi1.html
Eble tiel tradukis la germana esperantisto (en la germana "wenn es schneit" = "kiam neĝas" ).
Tamen la informo (laŭ Himnaro Cigneta), ke "O Tannenbaum" estas germana tradicia kanto kun teksto anonima, ne estas ĝusta.]

LA ORIGINALA TEKSTO:

O Tannenbaum, o Tannenbaum,
Wie treu sind deine Blätter! *
Du grünst nicht nur zur Sommerzeit,
Nein auch im Winter, wenn es schneit.
O Tannenbaum, o Tannenbaum,
Wie grün sind deine Blätter! *

O Tannenbaum, o Tannenbaum,
Du kannst mir sehr gefallen!
Wie oft hat schon zur Winterszeit
Ein Baum von dir mich hoch erfreut!
O Tannenbaum, o Tannenbaum,
Du kannst mir sehr gefallen!

O Tannenbaum, o Tannenbaum,
Dein Kleid will mich was lehren:
Die Hoffnung und Beständigkeit
Gibt Mut und Kraft zu jeder Zeit!
O Tannenbaum, o Tannenbaum,
Dein Kleid will mich was lehren.

* [aŭ: Wie grün sind deine Blätter!]

La dua linio de la kanto estis komence "Wie treu sind deine Blätter!" ("Kiel fidelaj estas viaj [pinglo]folioj!"; treu = fidela), ĉar en la amkanto estis grava la kontrasto inter la fidela arbo kaj malfidela amatino. En la 20-a jarcento pli konata iĝis la versio "Wie grün sind deine Blätter!" ("Kiel verdaj estas viaj [pinglo]folioj!"; grün = verda)

AKORDOJ:
G G
D7 D7-G
G C D7
D7 G
G G
D7 D7-G

fringilla13
afiŝita je 2012-11-17 17:39:33

KRISTNASKFESTO

Hungara popolkanto, esperantigita de Tivadar Kereszthegyi (1932-2006).

E-TEKSTO:
http://kantaro.ikso.net/kristnaskfesto

Kristnaskfesto, granda festo;
Ĉu bakiĝis mia krespo?
Se bakiĝis krespo mia,
Manĝu ĝin dum varmo ĝia! *

Kristnaskarbo, kia belo.
Brilas ĉiu jam kandelo.
Ĉe la arbo, jen ludiloj.
Dancu vigle kandelbriloj!

* En kantaro.ikso estas tie "varmo sia", kio estas eraro.

LA ORIGINALA TEKSTO:
Aŭskultu la kanton en la hungara lingvo:

Kiskarácsony, nagykarácsony
http://www.youtube.com/watch?v=-ZhRWNaKVcw

Kiskarácsony, nagykarácsony,
Kisült-e már a kalácsom?
Ha kisült már, ide véle,
Hadd egyem meg melegében.

Jaj, de szép a karácsonyfa
Ragyog rajta a sok gyertya.
Itt egy szép gömb, ott egy labda. *
Jaj de szép a karácsonyfa!

Béke szálljon minden házra,
Kis családra, nagy családra!
Karácsonyfa fenyőága,
Hintsél békét a világra!

* [En alia paĝaro anstataŭ "egy szép gömb" aperis "egy szép könyv".]

Rimarko 1:

Laŭ la hungara vikipedio la tradicia hungara vorto "nagykarácsony" ("granda kristnasko" ) signifas la unuan tagon de la kristnaska festo (la 25-an de decembro). La vorto "kiskarácsony" ("malgranda kristnasko" ) signifas la unuan tagon de la nova jaro (la 1-an de januaro).

http://hu.wikipedia.org/wiki/Karácsony

Rimarko 2:

La hungaran vorton "kalács" Tivadar Kereszthegyi tradukis kiel "krespo", sed krespoj ne vere estas hungara kristnaska bakaĵo. Hungaroj manĝas dum Kristnasko tradiciajn kukojn, kiuj tre similas al niaj polaj festaj kukoj, ekz. "mákos kalács" aŭ "mákos bejgli" (papava kuko; pole: makowiec), "mézeskalács" (miela kuko; pole: piernik).

 PNG Alkroĉita dosiero: 9871_1353179324.png

fringilla13
afiŝita je 2012-11-17 19:29:12

http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr21/kalendaro2u.html

Kalendaro, parto 2
de K. KALOCSAY

76. -- Kristnasko

Nun ĉiun domon faras fe-palaco
Plezur' de dono-preno de donaco.
De du jarmiloj unu nokto jare
Estas la via, Paco, Paco, Paco!

77. -- Silvestro

La jar' maljuna, morna muzikestro,
Neĝŝtormojn blekis per la blovorkestro,
Sed gaje, kun tintila ĉap' surkape,
Li mortas nun, en nokto de Silvestro.

Feliĉan Novan Jaron! Jar' feliĉa,
Demandas mi kun timo superstiĉa,
Ĝis kiam, diru do, simile al vi,
Mi povos morti, ĉiam reviviĝa?

(Eksmembro) anjo
afiŝita je 2013-01-08 19:40:07

Kara Gosia,
Mi sendis al via retadreso mesaĝon, rilate al tiu ĉi via raporto kaj rilate la kantotekstojn.
Ĝoj- kaj sukcesoplenan Novan Jaron 2013 al vi kaj al viaj lernantoj!
Elkore,
Anjo

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.