Forumo

Temoj(Inter)komunikadoEduko al interkulturaj rilatoj harmoniaj

Mireille
afiŝita je 2012-10-29 18:31:31

Po helpi al harmonia kunvivado inter regionoj aŭ ŝtatoj oni organizas klasointerŝanĝojn. Dum semajno alemana (germanparola) klaso venas al Romandio (franclingva) kaj la du klasoj kune studas en klasoĉambro, praktikas sportojn, vizitas muzeojn, promenadas en la naturo. Ili unuope loĝas en la familioj de la gastiganta klaso. Poste okazas reciproka vizito al Alemanio. Dum tiu kunveno montriĝas problemo : la franclingvanoj, kiuj lernas la germanan, aŭdas la alemanan dialekton kaj nenion komprenas. Ĉu la germanlingvanoj komprenas la francan lingvon de la romandoj ? Ne tute, ĉar junuloj kutimas uzi ian slangon… kiu ne estas la lingvo de Molière. Do la rezulto estas mankohava komunikado. En tiu momento montriĝas tute spontane efika solvo : la romandoj ekuzas la germanan lingvon lernatan, kiun la alemanoj bonege komprenas, kaj reciproke la alemanoj uzas la lernatan francan lingvon. Tiu solvo, kiun la instruisto eĉ ne devas sugesti, venas aŭtomate, havas plurajn avantaĝojn : unue la parolanto havas la elekteblecon pri la vortoj, li aŭ ŝi uzas vortojn konatajn de si mem (en mala kazo povas esti, ke la aŭskultanto ne konas la diritan vorton). Ekzemple : la romandoj lernas « tial » = « deshalb » en la germana ; se la romanda lernanto deziras diri « tial » li aŭ ŝi diros « deshalb ». Se la alemano parolus la germanan, li aŭ ŝi povus diri « daher », « darum », « deswegen » aŭ « deshalb », ĉar estas tiuj 4 vortoj kun la sama signifo « tial » en la germana lingvo. Konsekvence la romando havos unu ŝanĉon el kvar kompreni. Do tiu, kiu parolas, rajtas uzi la vortojn de si konatajn. Dua avantaĝo estas la ritmo : iu lernanto de lingvo parolas malrapide kaj multe pripensas pri vortoj kaj gramatikaĵoj en sia kapo antaŭ ol prononci ion. En kazo de uzo de fremda lingvo la parolanto decidas pri la ritmo de la parolado. Iu denaskulo parolus multe pli rapide kaj tio malfaciligus la komprenadon. Tria avantaĝo estas, ke lernanto deziras provi, elprovi siajn kapablojn ; kiam lernanto subite konstatas, ke lia/ŝia diraĵo efikas, estas giganta ĝojo. Kaj tiu ĝojo nutras la motivigon en la lernado. Tiu fakto estas la kerna celo de tiuj klasointerŝanĝoj, kiuj havas ne nur lingvan aspekton, sed ankaŭ kulturan kaj socian aspektojn.

Kompreneble tiaj klasointerŝanĝoj same okazas kun lernantoj el najbaraj ŝtatoj kaj eĉ kun ekster-eŭropaj gejunuloj.

Tiu artikolo aperis en la kroniko de Mirejo en LA SAGO en oktobro 2011.

tukero
afiŝita je 2013-12-09 23:04:04

Via raporto pri klasinterŝanĝoj konfirmas pedagogiajn konstatojn, kiuj validas ankaŭ por plenkreskuloj kaj metilernantoj. Germanaj lingvistoj serioze proponis similan sistemon por la rilatoj inter landlimaj regionoj de najbaraj ŝtatoj malsamlingvaj. Unu el ili devis tamen konfesi ke ekzistas regionoj, kie internacia lingvo estus bezonata, ĉar mankas tia geografia kontaktregiono. La sistemo funkcius ĉe sudgermanoj kaj ĉeĥoj, sed kio pri italoj kaj danoj, francoj kaj poloj? En ĉiu landlima regiono praktikiĝas tiaj solvoj, se la politikistoj ne malhelpas.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.