Forumo

Temoj(Inter)komunikadoLa mano; pri denaskaj lingvoj

isksanjo
afiŝita je 2013-02-28 15:56:15

Jes, en la japana, lingvo=言語(gen-go) konsistas el du ideogramoj; ambaŭ ideogramoj signifas kaj lingvon kaj parolon. "Mother tongue" estas laŭlitere 母舌, tamen tia vorto ne ekzistas, ĝusta vorto estas 母語(bo-go). Tieko (Ĉieko)

tukero
afiŝita je 2013-03-03 22:54:34

Pardonu se mi persistas, sed kion signifas la vort-parto "bo-"?

isksanjo
afiŝita je 2013-03-04 08:38:35

bo母 signifas patrinon, la ideogramo 母 estas prononcata kiel "bo" en kelkaj kunmetitaj vortoj kiel "bo-go"=patrina lingvo, "sei-bo"=Sankta Patrino, ktp. Unuopa prononco por 母 estas "haha", tamen ankaŭ estas kunmetita vorto 母親"haha-oya"=patrino. Komplika, ĉu ne? Tieko

tukero
afiŝita je 2013-03-08 23:48:04

Jes, sed eduka! Koran dankon!

jurganov
afiŝita je 2013-08-25 05:57:03

tukero skribis:
Mireille

[i]Rusa: родной язык [rad’noj ja’zık] (denaska lingvo)

mi ne tradukus tion kiel "denaska"
"hejma", "gepatra", "familia" lingvo esatas pku ĝusta traduko
vorto "родной" signifas 'parenco'

jurganov
afiŝita je 2013-08-25 06:04:40

Mireille skribis:
Ĝi reprezentas miajn ideojn, kiuj promenadas nudaj en mia kapo. Mi devas vesti ilin per iu lingvo (promeni nuda ne decas…), se mi volas alparoli iun, komuniki ion al iu.
Laŭ mi, pensoj ne ekzistas EKSTER lingvo.
Lingvo formas konscion de infano, kaj lian pensmanieron, kaj mondpercepton.
Do ni pensas ne per abstraktaj ideoj, sed per figuroj vortaj

tukero
afiŝita je 2013-08-27 22:33:33

jurganov
afiŝita je 2013-08-25 05:57:03
tukero skribis:
Mireille

Rusa: родной язык [rad’noj ja’zık] (denaska lingvo)
mi ne tradukus tion kiel "denaska"
"hejma", "gepatra", "familia" lingvo esatas pku ĝusta traduko
vorto "родной" signifas 'parenco'

[i]La vorto "родной" estas adjektivo, signifas do „parenca“, sed ankaŭ „denaska“ (la substantivo „parenco“ ja estas „родственник“). La radiko estas „род“, kiu ankaŭ troviĝas en

„родиться“ = „naskiĝi“
„родители“ = „naskintoj (gepatroj)“
„родина“ = „naskiĝlando“
„день рождения“ = „naskiĝtago“

Laŭ la etimologio la radiko „род“ respondas al la latinogreka radiko „gen“. Naskante oni transdonas (kiel gepatroj=„родители“) genojn. Naskiĝinte ni ricevas niajn genojn kaj formiĝas pere de ili.
Oni „parenciĝas“ pro tio ke la geparencoj, inkluzive gepatrojn, jam ekzistas kaj posedas multe da komunaj genoj kun la naskiĝinto.
Oni naskiĝas en geografie determinita regiono, kiu mem ne havas genojn, sed en kiu ofte loĝas samgenaj geparencoj. Do „родина“ estas naskiĝa, sed ne parenca lando.
Je la naskiĝtago ni ricevas la genojn de la gepatroj kaj samtempe ricevas la geparencojn kun parte samaj genoj. En tiu senco kompreniĝu la „день рождения“.

Via nomo evidente estas rusa, do mi pardonpetas, se mi arogis korekti vin. Tamen, tiel mi studis kaj lernis. Mi antaŭdankas pro via komprenemo.

jurganov
afiŝita je 2013-08-30 15:26:19

Родина signigas NUR patrolando!! Lando de mia popolo kaj familio.
Род signias parencaro, familio kune kun la prauloj, devenintaj de iu sama praulo (eble tribo). Same народ signifas popolo.
Do jen estas ĉeno de vortoj pri parenseco ĉiupase pli vasta - cемья (familio) - род (tribo aŭ gento) - народ (popolo)

Kaj verbo родиться devenas de vorto род,sed ne male.

Kaj la vorto родной havas nenuin rilaton al nasko, nur al parencoj. Almenaŭ kiam ruso diras родной, li neniam pensas pri nasko, sed pi parenseco )))

El ĉiuj faktoj tute ne rezultas, ke родной язык sibnifas denaska lingvo. Lingvo de la familio, de la gepatroj. Kaj de la patrino tamen ))

tukero
afiŝita je 2013-10-23 22:46:29

Patro ne ekzistas sen nask(ig)o
Patrino ne ekzistas sen nasko.
Gepatroj ne ekzistas sen nasko.
Parencaro ne ekzistas sen naskoj.
Familio ne ekzistas sen nask(ad)o.
Gento ne ekzistas sen naskado.
Tribo ne ekzistas sen naskado.
Popolo ne ekzistas sen naskado.

En ĉiuj vortoj pri nask(ad)o troviĝas en la rusa la radiko "род".

La lingvoevolua fakto estas ke nasko kaj parenceco ne estas divideblaj. Se родной язык signifu nur gepatra aŭ familia lingvo, kiel oni esprimas en la rusa "denaska lingvo"?

tukero
afiŝita je 2013-11-25 22:52:39

La vorto род krome havas la sencojn „specio“, „ genro“ kaj „sekso“ (biologiajn). La vorto родословная signifas „genealogio“, do la sciencon „pri la esplorado de la deveno kaj parenceco de familioj aŭ gentoj, homaj aŭ bestaj“ kaj tabelon „de la personoj aŭ bestoj devenintaj de praavo“.

La plej multaj homoj ne scias pri la devenoj de la vortoj, kiujn ili komprenas kaj uzas, kaj pri tio ne okupiĝas. La rezulto estas „popola etimologio“kiu ĝenerale estas maltrafa, sed ofte tradicia.

Kompreneble la tradicia signifo de родина estas „patrujo“, kaj tiu signifo estas nekontesteble por la plej multaj ruslingvanoj la ĉefa kaj plej grava. Tio ne ŝanĝas ĝian radikan sencon etimologie konstatitan.

Por la momento tio estas mia lasta kontribuo en ĉi tiu demando.

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.