Forumo

TemojPanteonoĉu ni metu afrikanon en la panteonon?

Mireille
afiŝita je 2012-10-29 17:55:02

Mi estas tre trista, ke neniu afrikano staras en la panteono. Kompreneble antaŭ jardekoj la instruistoj en Afriko estis ĉefe blankuloj. Sed nuntempe en 2012 estas en Afriko elstaraj instruistoj. Ĉu oni povas nomi ilin "pedagogoj"? Eble ili ankoraŭ devas maturiĝi...
Tamen mi riskas proponon: Gilbert Niyukuri el Burundo. Li komencis instrui, kiam li estis 14jara. Tiam Tereza Kapista el Serbio iris al Burundo, observis lin kaj skribis en la Revuo "ESPERANTO": la plej juna instruisto en la tuta mondo. Mi vidis lin en aprilo 2011, aŭdis lin paroli, argumenti, priskribi, prezenti, instrui... li estas brila. Tamen ne maljuna... Ĉu oni devas esti olda por aperi en tiu prestiĝa listo??

 JPG Alkroĉita dosiero: 11389_1351533302.jpg

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.