Forumo

TemojEŭropa Tago de LingvojĈerokia lingvo

Katalin
afiŝita je 2012-09-12 09:43:54

16 filmitaj lecionoj pri po 10 vortoj el la ĉerokia lingvo.
Jen la unua: http://www.youtube.com/watch?v=alHxa89Rmkk
La Ĉerokoj estas indiĝenaj indianaj popoloj de nordameriko, kiu originale loĝis en la orienta kaj sud-orienta usono, sed estis perforte movitaj al la ozarka altebenaĵo. Etnologoj taksas, ke eksistas de 5 al 7 milionoj da ĉerokidoj vivantaj hodiaŭ.
La ĉerokoj parolas irokezan lingvon. Oni skribas la ĉerokan lingvon per liter-sistemo inventita de Sequoyah.
Pliaj informoj el Vikipedio: http://fr.wikipedia.org/wiki/Cherokees

Myntsy
afiŝita je 2012-09-12 09:50:05

Kie oni parolas Ĉerokian lingvon. Ĉu ie en Eŭropo. Sur la lasta bildo estis vorto Oklahoma?

Katalin
afiŝita je 2012-09-12 10:08:56

Kara Synnove,
Mi trovis por vi finnlingvan klarigon pri la popolo kaj lingvo. Eble vi emos resumi por ni la informojn en Esperanto. Antaŭdankon, Katalin
http://fi.wikipedia.org/wiki/Cherokeet

Myntsy
afiŝita je 2012-09-12 15:12:33

Dankon Katalin.
Tre interesa historio pri la plej granda indiana popolo en Norda-Ameriko. Ĝi loĝis 1n 1500-jaroj en orienta ja orient-okcidenta parto de USONO. en 1800-jaroj ili devis translokiĝi al Ozark, Kansas kaj Oklahoma,kie nun troviĝas 200 000 ĉerok-devenaj homoj. En Norda-Karolino troviĝas 10 000 homoj, kiuj rifuĝis al montaro kaj poste ricevis rajton loĝi tie. Ĉerokoj estis unu el la kvin kleraj popoloj de NORD-Ameriko. Rapide ili komencis konstrui muelilojn, vilaĝojn laŭ la kutimoj de eŭropanoj. Ili eĉ starigis propran leĝaron, kiun eŭropanoj tamen detruis havigante al si la kampojn de ĉerokoj. Sequoyah (1767-1843) verkis skriban sistemon base de la eŭropa skribmaniero. Li ne sciis legi la latinan alfabeton. Li skribis per silaboj. La skribmaniero similas al la latina alfabetaro, sed la literoj havas malsaman signifon. Ĉerokoj lernis la skribmanieron kaj parte ankoraŭ nun uzas ĝin. Ĝi troviĝas en Unikodo-sistemo.
Ĉerokoj plej verŝajne devenas de la kultura hederaĵo de la antikvaj montet-konstruantoj de Misisipio. Ĉerokoj estis multnombra kaj forta pololo. Tradicie ili loĝis en Tennessee, Norda-Karolino kaj Gerogio. Ili loĝis en montaraj kavoj. Catawbat indianoj(parolis siouxlingvon) nomis ilin popolo, kiu devenas de la interno de la kampo. Chickasawit nomis ĉerokojn Chilukki, kiu signifas hundhomoj. Creekoj nomumis ilin Chelokeet, kiu signifas fremdlingvanoj. De tiu Chelokeet devenas la eŭropa nomo de la multnombra popolo, ĉerokoj.

Virinoj en ĉeroka kulturo estis fortaj, ili decidis pri la komercado kaj ili povis ankaŭ militi. Ili kuiris sed ankaŭ konsilis la militestron kaj decidis, kiuj militkaptitoj rajtis resti vivaj. Ghigau estis la plej alta posteno de ĉeroka virino. Aliaj virinoj ankaŭ havis potencon. Virina konsilio de la klano decidis pri la socialaj aferoj de la komunumo. Klanoj, kiuj loĝis en vilaĝoj kune organizis unionon. La tutan popolon gvids komuna pacestro, kiu gvidis blankajn vilaĝojn. Ruĝaj vilaĝoj havis militestron. Oni ne povis elekti klanon, oni naskiĝis en iu klano. Infanoj heredis klanon de sia patrino, sed havis ankaŭ kontaktojn kun patra kaj ava klano. Entute klanoj estis sep, ĉiuj havis sian taskon. En la finnlingva artikolo estas rakonto pri la signifo de koloroj pri la vestaĵoj ktp. Estas ankaŭ historio pri la rilatoj kun britoj kaj francoj kaj pri la trista pado de ploroj, kiam ĉerokoj devis dum duonjaro marŝi 2000 kilometrojn ĝis Oklahoma, 17000 ekmarŝis, 4000 mortis survoje pro malsanoj, pro malsato, pro frosto kaj pluvo kaj pro la atakoj de rabistoj.
Ili nuntempe parolas la ĉerokan kaj la anglan kaj estas kristanoj. Ili havas popolan flagon.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.