Forumo

TemojKorespondadoLerneja korespondado

Monika
afiŝita je 2015-01-20 16:30:39

Jen la malpako en la klascxambro.

 JPG Alkroĉita dosiero: 6433_1421771439.jpg

Monika
afiŝita je 2015-01-20 16:32:31

Jen la pli grandaj gelernantoj kun la surmuren fiksita artajxo.

 JPG Alkroĉita dosiero: 6433_1421771550.jpg

Monika
afiŝita je 2015-01-20 16:34:22

Jen la pli junaj gelernantoj kun la surmuren fiksita artajxo. Dankon!
Ni jam eklaboris pri la respondo! ;)

 JPG Alkroĉita dosiero: 6433_1421771661.jpg

Katalin
afiŝita je 2015-01-20 16:46:52

Mi kore gratulas vin ambaŭ, Monika kaj Leandro.
Mi invitas vin verki mallongan raporton pri via agado, kune, kaj ni aperigu artikoleton pri tio inter la novaĵoj. Komprenble kun la fotoj. Ĉu en ordo?

leandro_abrahao
afiŝita je 2015-01-20 17:02:57

Kia kortuŝo vidi la leteregon en la manoj de la gelernantoj! Tio estas la unua fotodokumento, kiun ni havas pri la ricevo de leteregoj senditaj de ni (pri la aliaj ni havas nur skriban ateston) :D Certe montri ilin estos nia unua faro kiam la lernojaro komenciĝos. La okazaĵo meritas publikan panelon, por ke ĉiuj lernejanoj vidu - ĝardenistoj, kuiristoj, purigistoj, estraranoj ktp. Pri la raporto: jes, estus bone verketi pri la afero, ĉu? :)

leandro_abrahao
afiŝita je 2015-01-20 17:39:09

Intertempe, jen inviteto respondi aŭ skribe reagi al la enketo valoro de poŝta korespondado :)
http://edukado.net/komunumo/forumo?f=487

leandro_abrahao
afiŝita je 2015-02-02 09:39:29

Jen ligo al la dokumentujo kie aperis raporteto pri nia poŝta korespondado per komune prilaborataj leteregoj :)

leandro_abrahao
afiŝita je 2015-03-09 16:39:13

Nian sekvan leterEGon ni ŝatus sendi al la ĉina lernejo, pri kiu raportis edukado.net.
Mi provis kontakti ilin per la retadresoj, kiujn mi trovis en la novaĵteksto, sed ĝis nun nek s-ro Jado nek s-ino Arko respondis. Ĉu iu scias alian kontakteblon kun ili? Koran dankon!

Katalin
afiŝita je 2015-03-09 19:28:54

La kontakteblo, kiun ni komunikis devas funkcii. Eble estas tie ferioj.. bv ripete sendi novan mesaĝon al Jado.

leandro_abrahao
afiŝita je 2015-04-01 18:26:10

Koran saluton!
Bedaŭrinde niaj ĉinaj geamikoj ne reagis al niaj mesaĝoj. Nu, ĉiuokaze ni jam laboras super leterEGo, kiun ni sendos al ili eĉ sen antaŭa kontakto. Tute certe la leterego utilos, estos rigardata de la gelernantoj, vekos ioman miron kaj eble admiron. Kiam ĝi estos preta, ni aperigos fotojn ĉi tie. Ĉi-jare la leterego estas prilaborata kadre de projekto kies celo estas premii la gelernantojn laŭ iuj kriterioj. Ĝi nomiĝas "Stelo" (alude al la iam ekzistanta Esperanta valuto). Se la afero prosperos al ni kaj estos sukcesa, ni volonte verkus raporteton por edukado.net, se Katalin opinios, ke tio estas utila.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.