Forumo

TemojKorespondadoLerneja korespondado

Monika
afiŝita je 2012-09-02 22:41:41

Mi ŝatus demandi tiujn kolegojn, kiuj praktikas la lernejan korespondadon kun siaj gelernantoj: kiuj estas viaj kriterioj pri tiu korespondado rilate viajn proprajn gelernantojn kaj kion vi atendas de la korespond-partneroj? Viaj respondoj ege interesas min kaj mi antaŭdankas viajn reagojn.

Katalin
afiŝita je 2012-09-03 09:43:22

Bedaŭrinde mi mem ne havas proprajn spertojn pri la temo, sed mi esperas, ke kelkaj kolegojn reagos por vi, Monika.
Kion mi eĉ pli ŝatus, estas, se vi sukcesus atingi, ke vi rajtu publikigi ĉe edukado.net vian mirindan artikolon pri Lerneja Esperanto-korespondaĵoj en Svislando kaj la influo de la pedagogio Freinet. Ĉu ne eblus konvinki sinjorojn Claude Gacond kaj R. Haupenthal. Bonvolu provi. Antaŭdankon, Katalin

terenia_kk
afiŝita je 2013-06-21 15:28:40

Saluton! Cxu estas iu esperantisto el Hungario, kiu povus helpi al mi? Mi volonte en 2014 printempe vojagxus kun la grupo de gelernantoj al bela loko en Hungario. Ni bezonus nur ne tro multekostan tranoktadon. Kondicxoj ne devas esti tro bonaj. Ni povas preni dormosakojn kaj dormi surplanke. Ni poste povas ecx gastigi hungarajn esperantistojn en nia urbo Rybnik en Pollando. Tion ni faris jam kelkfoje!

Mireille
afiŝita je 2013-06-23 08:36:18

Kara Monika,
La ideo estas tre alloga kaj pozitiva; ebligi al infanoj konatiĝi kaj rilati kun samaĝuloj en aliaj landoj estas ja mirinda entrepreno. Tamen temas pri ne facila afero. Ofte la infanoj ne havas la saman aĝon, la samajn interesojn, la samajn kapablojn, la saman bazan instruadon. Tio malfaciligas tiajn kontakojn. Plie mi dirus, ke tiajn kontaktojn oni devas nutri, same kiel oni nutras fajron: oni devas sugesti al la infanoj, pri kio ili povus raporti: pri iu festo, pri iu sporta konkurso, pri iu eksterordinara aktiveco, pri iu vetera evento aŭ socia festivalo.... Tiaj kontaktoj enorme dependas de la kutimaj aktivecoj en la lernejo: se la infanoj estas inventemaj (ĉar al tio oni trejnadas ilin), ili pli bone sukcesos riĉigi abundajn kontaktojn; se la infanoj kutimas kopii la instruadon de la instruisto, ili ne bone povos vigligi tiajn kontaktojn. Resume: temas pri tre valora sperto, kiu multe kontentigas la gelernantojn kaj geinstruistojn kaze de sukceso, do mi deziras al vi grandan ĝojon en tio. Mi arde deziras, ke aliaj instruistoj raportu pri siaj spertoj, tiel ke ni ĉiuj povus profiti de iliaj spertoj. Ĉu kadre de ĝemelaj urboj okazadas tiaj kontaktoj? Ĉu kadre de eŭropaj programoj okazas tiaj kontaktoj? Kiu spertas pri tio?

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-06-06 19:38:59

Estimata Monika, koran saluton!

Mi ŝatus iel kontribui kaj eĉ esplereble kunlabori.
Jam de tri jaroj en nia lernejo ni realigas korespondprojekton, kiun ni koncepte nomas kolektiva, ĉar kadre de ĝi la infanoj komune preparas leteregon. Kaj ne nur la infanoj, sed ankaŭ la tuta lernejanaro (estraro, oficistoj k.a.). Ĝin ni sendas al iu (infana) grupo. Nia unua kontakto okazis kun Marseljo, Francio. La infanoj preparis leteron ĉ. du metrojn alta. Sur ĝi ili desegnis grandan arbon. La foliaro konsistis el ĉ. 200 paperaj unuoj. Ĉiu lernanto desegnis sur unu folio sian portreton, subskribis kaj aldonis aĝon. La reago estis ege pozitiva. Niaj korespondantoj sendis al ni gazetan komunikon pri nia letero. En alia jaro ni preparis longegan (40 metran) pendoŝnuron kun plurdekoj da mane desegnitaj flagetoj de diversaj landoj. Ni elektis la plej malmulte konatajn, faris apartajn studojn pri ties kulturoj. Ĉiu lernanto respondecis pri iu flageto. Tiun leteron ni sendis al Pollando. Alia, lasta ekzemplo, estas nia kontakto kun la orfejo de Goma, Afriko. La gelernantoj grandanime kotizis inter si kaj kolektis grandetan sumon por prepari specialan skatolon kun ludiloj (domenoj kaj puzlo) por sendi al la orfejo. Krome, ĉiu el ili eltondis paperfiŝon, kiu konsistigis reton, simbolantan nian kontakton.

Ni havas nur unu plendeton, nome la iafojan nericevon de respondo. Estus tre bone akuratigi, oftigi tiujn porokazajn kontaktojn. Eĉ valorus skizi projekton, kiu daŭrus tutan jaron. Ni tre ŝatus interŝanĝi niajn leteregojn kun vi!
Nun ni preparas novan leteregon sendotan al Senegalo :)
Ĉu mi iel kontribuis?
Plej estime,
Leandro, Brazilo

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-06-06 19:52:58

Mi forgesis aldoni:

Ni anoncis per la Koresponda Servo de edukado.net la neformalan fondon de Lerneja Esperanto-Klubo kaj niajn deziron kaj pretecon intervidiĝi per skajpo aŭ simile, sed ĝis nun neniu reagis. Foje ni kontaktis japanan infangrupon, kiu anoncis sin per la KS de edukado.net, sed ili ne reagis. Ni tre ŝatus korespondi kun ili...

En Brazilo estas aliaj lernejoj, kiuj ŝatus interŝanĝi leterojn.

Monika
afiŝita je 2014-06-07 07:30:25

Saluton Leandro,
Dankon pro via letero kaj reago. Mi ĵus revenis el kampadumo kun la infanoj, do mi povis legi nur nun vian mesaĝon. Mi skribos al vi tre baldaŭ aparte. Ĝis tiam: dankon!
Amike,
Monika

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-06-12 00:47:19

Koran saluton! :)
Mi ŝatus raporteti pri nia nun ellaborata leterego sendota al Senegalo.
(Bv. rigardi la almetitan foton, ke vi bone komprenu).

La lando troviĝas parte en dezerto. Ni do decidis tion bildigi en la letero. Ĉio estas farita mozaike. La leterego ankoraŭ ne pretas, sed mi iom klarigos, kio estas jam farita. La dezerto karakterizas kaj la landon kaj figure la iafojan sekecon de la homaj kontaktoj. La bluaj steletoj reprezentas unuope la gelernantojn, kiuj kunlaboris en la farado de la letero. Inter tiuj steloj estas la Verda, kiu simbole ebligis la kontakton inter ambaŭ landoj (Brazilo kaj Senegalo). Sub la stelo, sur la sablomonto, ni mozaikos du pupojn, kiuj reprezentos respektive ambaŭ landojn. La luno ne havas specialan signifon, ni diras, antaŭ ol vi demandos. Ĝi simple ne povis manki pro la nokte nigra fono.

La leteregon ni sendos en skatolo kune kun ludiloj (domenoj kaj puzlo), kiujn la gelernantoj mem aĉetis. La tuton ni sendos al s-ro Antoine, membro de edukado.net. Vi eble rimarkis, ke la gelernantoj jam pretas por la komenciĝonta morgaŭ mondpokalo en Brazilo. Por kiu lando vi sortumas?! Ĝis! :)

 JPG Alkroĉita dosiero: 9024_1402534039.jpg

Monika
afiŝita je 2014-06-12 01:35:47

Belege! Gratulojn! Mi esperas, ke venontjare ni povos kunlaborigi niajn gelernantojn. Nun ĉi tie estas la jarfinaj laboregoj, do nenio alia eblas, sed ekde septembro tre volonte. Tamen mi ŝatus precizigi, ke ni preferas pli longajn kontaktojn ol unufoja leterŝanĝo.
Esperante pri onta kunlaboro, mi amike salutas vin!
Monika

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-06-12 03:09:50

Monika skribis:
Belege! Gratulojn! Mi esperas, ke venontjare ni povos kunlaborigi niajn gelernantojn. Nun ĉi tie estas la jarfinaj laboregoj, do nenio alia eblas, sed ekde septembro tre volonte. Tamen mi ŝatus precizigi, ke ni preferas pli longajn kontaktojn ol unufoja leterŝanĝo. Esperante pri onta kunlaboro, mi amike salutas vin! Monika
Kara Monika, koran dankon! Certe ni ege ĝojos kunlabori, kaj ne nur unufoje. Ĝis baldaŭ!

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3 4 5

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.