Forumo

TemojMetiejoPlibonigu vian prononcon!

Mireille
afiŝita je 2012-06-01 13:02:01

PLIBONIGU VIAN PRONONCON KUN MIREJO

Jen vortoj kaj frazoj eltrovitaj dum Nur Esperanta Kunvivado en Yatsugatake, Japanio. Maje 2012

[ v ]

VUALO
MI VOLAS
MI VIDAS
MI VIVAS

Vera vivo vigligas vidvojn kaj vidvinojn.

[ f ]

FONTO
FAMA
FILO
FILMO

La akvo de tiu fonto fluas al fama urbo fora.

[ v ] kaj [ f ]

FAVORO
FI-VIRO
VANA FARO
VERA FRANDAĴO

[ h ]

HUNDO
HELIKO
HALTU!
HAVU PACIENCON!

[ f ] KAJ [ h ]

La hundo estas funde fidela.
Hundo! Vi fekis sur hela ŝtofo! Hontu!

Kun [ h ] kaj sen [ h ]

ALTA
HALTU!
ONDO
HONTO
HELA
ELIRI

[ l ]

LUMO
LUNO
LERTA
MI LEGAS

La lulilo estas blua.
La libelo flugas al viola lilio.

[ r ]

RIDI
ROBO
RUĜA
RUBUJO

La rabeno aŭdas nur rarajn ridojn.

[ l ] kaj [ r ]

RONDADO - LONDONO
PLUVO – PRUVO

La koloro de la kulero kolerigas la kelneron.

[ b ]

BELA
BALO
BEBO
BABILI

La bufo malbele blekas.

[ b ] kaj [ v ]

BOVO
BOVLO
VIBRI
BRAVA

La bovo ne vidas verdajn vinberojn.
Oni ne vestu la bestojn!
Venu al balo! Sen via bebo!
Bonvolu veni bele vestita!

[ r ] kaj [ l ] kaj [ f ]

FLUSTRO
FRUSTRO

Mi ne komprenas tiun flustron, do mi sentas frustron.

[ r ] kaj [ l ] kaj [ v ]

La ribelulo kuras libere tra la rivero.

Oni liveris la rivelitan foton de ribelema libelo libere fluganta sur la rivero.

[ u ]

MUZIKO
KUTIMO
KUSENO
MUZEO
KURAĜO
PURIGADO
SUGESTI
Bone prononcu ĉiun silabon!

ŜTELI
ŜTOPI
STARI
SPIONI
Ne aldonu [ u ] inter du konsonantoj!

Rimarkoj

• Se la prononco de tiuj sonoj estas malfacila, tio estas, ĉar oni ne aŭdis ilin en junaĝo, ĉar ili ne apartenas al denaska lingvo, ekzemple la japana. Konsekvence oni devas multe aŭskulti Esperanton por ekzerci la percepton de tiuj sonoj. Poste la prononcado nature pliboniĝos.

• Oni elektu lokon por ekzerci, kie oni estas sola. Ekzemple: en bankuvo, sub duŝakvo, en arbaro dum promenado.

2012-05-26

tukero
afiŝita je 2012-06-05 21:59:32

Admirinda kolekto, certe ankaŭ bona por ĉinoj. Eĉ angloj, francoj, germanoj kaj aliaj povas profiti de la minimumparaj frazoj. Ni devas vivi kun alofonoj, sed devas helpi, kiam ili ĝenas la komprenon. Dankon!

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.