Forumo

TemojMetiejoQUIZLET

Katalin
afiŝita je 2012-03-06 11:37:34

Mi malkovris retejon kie oni povas produkti lerncelajn vortokartojn uzante difinojn, aŭ ankaŭ fotojn, sonojn kaj poste en la reto fari diversajn ekzercojn pri ili, testi sin, ekzerci sin pri la vortoj kaj esprimoj.
La kartojn eblas printi kiel liston aŭ eĉ kiel faldeblajn kaj enplastikigeblajn vortokartojn.

Sur la sekvaj paĝoj vi povas vidi unu el tiaj miaj provoj.

Jam multaj uzis tiun programon, sed ne ĉiuj materialoj estas seneraraj aŭ utilaj.
Zorgeme faru vian elekton.

Esperanto-temaj kartoj : http://quizlet.com/subject/esperanto/

Gerda malaperis : kartoj laŭ ĉapitroj aŭ tuta kolekto kun ĉina traduko.
http://quizlet.com/subject/gerda/

Interesan kolekton kreis (ankaŭ en Esperanto) la uzanto frimmin
http://quizlet.com/user/frimmin/

Miaj subaj kartoj kun ekzercebloj:
http://quizlet.com/10523051/mangajoj-por-digesto-meznivela-flash-cards/

 PDF Alkroĉita dosiero: 4_1331034628.pdf

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.