Forumo

TemojListo de E-lernejoj kaj kursojBonvolu aldoni viajn listojn ĉi tien.

Stano
afiŝita je 2015-11-25 05:30:06

Karaj geamikoj,
mi ne certas ĉu mi bone serĉis, aŭ ĉu Somera Esperanto-Studado en Slovakio ne estas Esperanto-lernejo.
Vidu http://ses.ikso.net/arkivo.html
Ĝi okazis jam 10-foje, la lasta 11-19 jul 2015 en la urbo Martin. Partoprenis 190 homoj el 27 landoj.
La kursejo oazis en la domoj de Medicina Fakultato kaj la apuda Industria Mezlernejo. Diversnivelajn kursojn gvidis 12 instruistoj de 12 landoj. Krom ili okazis ankaŭ literatura kurso. Antaŭtagmeze okazis lingvolernado, posttagmeze ekskursoj al diversaj urboj, kasteloj, bestoĝardeno, montaroj, kursetoj de dversaj lingvoj, diskutrondoj, prelegoj, danckursoj, sporta tago, kuirarta festivalo, koncertoj, diskotekoj, kvizoj, medo- kaj vingustumadoj, aŭkcio...
Al intereseĝantoj mi povas sendi specialan plenkoloran numeron de la gazeto Esperantisto Slovaka (rete aŭ papere), dediĉitan al la jubilea 10-a SES kaj la 100-a UK en Lillo. Bv. skribi al stano.marcek@gmail.com
(Mi provas ĝin alŝuti, 2,7 MB :-)

Amike salutas,

Stano Marček[/b]

 PDF Alkroĉita dosiero: 8844_1448429406.pdf

Katalin
afiŝita je 2015-11-25 15:43:07

STano, dankon.
La kursojn ĉiun fojon necesas segistri. De jaro al jaro eblas uzi la saman formularon, ŝanĝnate la detalojn, sed tamen necesas registri ilin en la KURSEJO. http://edukado.net/kursejo
La pasintaj kursoj iras al la arkivejo. Tiuj reserĉeblas, sed baldaŭ aperos ankaŭ statistikaĵo pri la passinteco.
Do, la novan aferojn necesas daŭre registri kaj eĉ por somero jam eblas nun fari tion..kaj kiam la kurso estos aktuala, necesas altualigi la informojn. Pri tio disiras mesaĝo. Amike, Katalin

flandrio
afiŝita je 2017-02-03 13:02:07

Novan kurson por komencantoj en Oostende, Flandrio, Belgio
ekde la 16an de januaro 2017
Cxiu lundo 13a30 - 14a30 (ne dum Paskaj, Kristnaskaj ferioj nek en Julio au Augusto)
Loko : OC De Boeie, Kerkstraat 35, Oostende
Instruisto : Germain Pirlot

pino38
afiŝita je 2017-02-06 09:57:48

En Pescara (Italio) okazas merkrede, de la 16a ĝis la 18a, kursoj de unua kaj dua nivelo,ĉe CRAL - via U. Foscolo 47. La kursoj dauros ĝis la fino de majo 2017. Ili estas senpagaj. Oni uzas kiel bazan tekston "Manuale di Esperanto" de Bruno Migliorini por la unua nivelo; Paŝoj al plena posedo kaj La Tuta Esperanto k.a. por la dua nivelo. Mi mem, kun helpo de s.noj Maria Gabriella Tarei kaj Franca Cipriani, instruas kaj organizas.

karulo
afiŝita je 2017-03-27 12:16:16

Mi, Karles Berga, okazigos kurson de Esperanto en Terrassa (Katalunio) la venontan monaton. Interesiĝantoj vizitu Ni Tradukas (katalunlingva)

 PNG Alkroĉita dosiero: 12277_1490616976.png

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.