Forumo

TemojListo de E-lernejoj kaj kursojBonvolu aldoni viajn listojn ĉi tien.

herzbergcentro
afiŝita je 2013-02-23 19:55:53

Koran dankon pro la aperigo de tiuj listoj! Julinjo kaj Ludoviko, vi faras tre grandan kaj utilan laboron kaj servas per tio ĉiujn esperantistojn. Mi esperas, ke multaj gekolegoj utiligos tiujn listojn por kontakti aliajn aktivajn Esperanto-grupojn, por interŝanĝi spertojn kun samfakuloj, instruistoj, kursgvidantoj kaj instigos aliajn gekolegojn raporti pri siaj lernejaj grupoj, kursoj por ampleksigi, aktualigi tiun ĉi liston.
Kun koraj salutoj, bondeziroj,
Zsófia Kóródy, vicprezidanto de ILEI

Ludoviko
afiŝita je 2013-02-24 10:14:10

Kara Zsófia!
Dankegon pro Via mesaĝo! Ĵus ni informiĝis de S-ro Zlatko Tiŝljar, ke unu el la bazgradaj lernejoj de Slovenio jam ne instruas Esperanton. Jene ni sendas la aktualigitan adresaron.
Plej amike
Ludoviko kaj Julinjo

 DOC Alkroĉita dosiero: 6645_1361700850.doc

Vojacek
afiŝita je 2013-03-01 16:41:30

Altlerneja kurso: Universitato Masaryk en Brno, Ĉeĥio, Filozofia fakultato, Instituto de lingvistiko kaj baltistiko. Instruisto: Josef Vojáček. Aliĝintaj 29 studentoj, instruado en du grupoj.

Vojacek
afiŝita je 2013-03-01 16:49:51

Ankoraŭ mi forgesis: Fine de semestro por studobjekto Esperanto I estas kolokvo kaj studentoj ricevos po kvar pointoj.

nancy
afiŝita je 2013-12-08 20:38:08

​Estimataj
Jen la ligo al niaj studsabatoj en La Chaux-de-Fonds, Svislando, ni ĵus aktualigis ĝin ! Sur tiu pagho estas la informoj pri la studsabatoj en la esperanta, franca kaj germana lingvoj, en pdf formato.
http://www.cdeli.org/Sabatoj-de-CDELI.html
Amike
Nancy Fontannaz Svislando

(Eksmembro) retnula
afiŝita je 2014-09-19 07:34:47

Mi trovis grandan ĥaoson en la enskribiĝo por anonci kursojn.
La listo proponas diversajn specojn de kursoj: movada, lerneja, kurgvidanto. Kial ne proponi unu solan?
Des pli ke poste menuo proponas en la rubriko "tipo de kurso" privata, movada, kulturcentra, dumaranĝa, alia.
Jam de la komenco, la persono, kiu volas enskribi sin aŭ serĉi kurson, ne trovas tuj la deziratan difinon.
Mi hodiaŭ volis enskribi mian kurson en Gérardmer, mi alklakis "enmeti novan", mi plenigis enketon sub la rubriko movada kurso (kvankam tio ne estis la dezirata vorto, la ĝusta estas kultur-centra) sed, post plenigado, mi ne trovis la eblon elŝuti kaj mi vane plenigis la enketon.
Mi komprenas nenion. Mi ŝatus trovi pli klaran formon por enketi pri kursoj.
Sincerajn salutojn
Ginette

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-09-19 18:49:30

retnula skribis:
Mi trovis grandan ĥaoson en la enskribiĝo por anonci kursojn [...]. Mi komprenas nenion. Mi ŝatus trovi pli klaran formon por enketi pri kursoj. Sincerajn salutojn, Ginette
Koran saluton, s-ino Ginette
"Movada Kurso" ene de edukado.net estas ĝenerala esprimo por nelernejaj kursoj, laŭ mia kompreno. Se via kurso estas ne lerneja, sed alispeca, vi povas tion skribi en la kadro "Rimarkoj" aŭ en la dua kadro "Mallonga priskribo de la kurso", t.e. ke temas pri Kulturcentra E-kurso, aŭ universitata, dumkongresa k.s. Mi esperas, ke mi povis helpi :) Bonan kurson mi deziras.

Katalin
afiŝita je 2014-09-19 18:56:54

Kara Ginette, antaŭe vi sukcese uzis tiun parton de la retejo kaj ne havis problemon.
La sistemo ne ŝanĝiĝis kaj bonŝnace ne kaosiĝis.
Leandro bone skribes, lernajaj kursoj devas esti aparte por montri ilin al instancoj, kaj ĉiuj aliaj povas esti movadaj.
Se vi jam registris antaŭe kurson, bv uzi ties formularon, kaj tio ŝparos al vi tempon, ja vi nur la ŝanĝojn devos modifi. Sed ĉiam eblas lanĉi ankaŭ novan formularon.
Por registri ĉion faritan, ankaŭ nur ĉe ŝanĝoj, plej sube, maldekstre vi trovas butonon, KONSERVI, kaj tio ne lasos, ke via laboro perdiĝu. Vidu mian ekranfoton, faritan por vi.
Antaŭdankon pro la provo denove registri la kurson kaj kompreni la sistemon.

 PNG Alkroĉita dosiero: 4_1411153014.png

(Eksmembro) retnula
afiŝita je 2014-09-22 07:24:48

Mi ne trovas manieron por enskribi mian kurson en Gérardmer.
Ginette

(Eksmembro) retnula
afiŝita je 2014-09-22 07:30:21

Fakte mi ne trovis la butonon "konservi". Mi trovis nur la butonon "serĉi". Nur en la forumo la butono "konservi" ekzistas por mi.
Mi rekomencos morgaŭ, kiam mia cerbo estos pli freŝa.
Ginette

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.