Forumo

TemojMovadoAFRIKO

Mireille
afiŝita je 2012-01-03 14:14:34

Se vi vojaĝis al Afriko,
Se vi vojaĝos al Afriko,
Se vi deziras ion scii pri Afriko,
Se vi havas ion por raporti pri Afriko,
Se vi instruis Esperanton en Afriko,
Se vi intencas instrui Esperanton en Afriko,
Bv verki en ĉi tiu rubriko.
Sekvas ĝin Mirejo Grosjean, konsilanto de Afrika Komisiono.

En la alkroĉita dosiero vi trovos ligon al ĉiuj ĉapitroj el la blogo de Mirejo, kiuj koncernas Afrikon.

 DOC Alkroĉita dosiero: 11389_1325600074.doc

Mireille
afiŝita je 2012-01-03 16:43:08

Radioelsendo Convergences FM

Tiu ligo gvidas vin al ipernity-paĝo de Mirejo Grosjean.
Sur tiu ĉi paĝo estas diversaj fotoj kaj ligo al radioelsendo de Convergences FM.
Tiu elsendo estis farita la 10an de februaro 2011 en Dakaro, Senegalio.
Mirejo parolas pri Afriko kaj pri Esperanto.
Okazis antaŭ la elsendo neniu preparo.
Okazis post la elsendo neniu muntado.
Daŭro: 29 minutoj.
Bonvolu komenti!

Mireille
afiŝita je 2012-11-04 12:19:17

En la jaro 2007 okazis en la urbo Porto Novo seminario gvidata de Zsofia Koroky.
En la jaro 2008 okazis en la sama loko, en Centro Songhai, la ILEI konferenco.
La Centro Songhai estas lertigejo por kamparanoj. Ĝi estas 15 hektarojn granda. En diversaj domoj ĝi entenas en 2012 250 litojn.
Dum la ILEI konferenco en 2008 la partoprenantoj plantis arbon.
En 2012 mi fotis ĝin denove. Bv rigardi la foton!

 JPG Alkroĉita dosiero: 11389_1352031557.jpg

Mireille
afiŝita je 2012-11-05 17:00:25

Se vi volas legi ion pri Afriko, iru al alia fadeno INTERKULTURE kaj elektu tie "Interkulturaj aspektoj en lingvoinstruado"!
Tie vi trovos diversajn artikolojn, kiujn mi verkis pri miaj restadoj en Afriko.
Elkore el varma Benino. Mirejo

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-08-06 17:26:20

Jen mesaĝo de la plej nova membro de Edukado.net s-ino Christine.

"Karaj geamideanoj,
La mondo estas por geesperantistoj! Mi loĝas en Malavio precize en la rifuĝejo kampo! Mi fuĝis la militon el mia lando en 2002, mi lernis Esperanton en la rifuĝejo kaj sukcesis krei la klubon. Mi havas 69 gelernantojn el malsamaj landoj, Burundio, Kongolando, Rvandio, Etiopio, Somalio, mi havas 23 georfojn kiuj perdis iliajn gepatrojn kun Aideso. Ĉiuj lernas Esperanton. Mi ŝatas interŝanĝi la ideojn pri nia Movado. Mi pli skribos al vi se vi estos interesata! La vivkondiĉo en la rifuĝejo estas malfacila! Havu kretoj, paperoj kaj aliaj materialoj de edukado estas tre malfacila. Kontaktu min. Dankon"

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.