Forumo

TemojEkzamenojNun 4 niveloj ĉe Internaciaj Ekzamenoj de ILEI UEA

Mireille
afiŝita je 2012-01-02 07:54:59

Anonco de Mireille Grosjean, prezidanto de Internacia Ekzamena Komisiono (IEK)
Ekde jardekoj ekzistas du niveloj en tiuj Internaciaj Ekzamenoj de ILEI UEA:
La tielnomata "elementa nivelo", kiu ne estas elementa, sed jam sufiĉe postulema. Proksimume dujara lernado bezonatas por atingi tiun nivelon.
La "meza nivelo", kiu estas la plej alta, ĉar mankas la supera nivelo. Ĝi proksimume kongruas kun bakalaŭro en fremda lingvo.
En la jaro 2009 IEK kreis regularon por ekzamenoj por blinduloj.
En la jaro 2011 IEK kreis du pliajn nivelojn, por ebligi al komencantoj jam ricevi atestilon.
"Unua Kontakto" estas nivelo por tutkomencantoj. La lernenda materialo estas klare difinita, ne vasta, atingebla post deko da instruhoroj.
"Sojla nivelo" venas poste, jam ĝi postulas pli da scioj.

autuno
afiŝita je 2012-01-03 23:01:06

Ĉu Internaciaj Ekzamenoj de ILEI-UEA okazos dum UK-97a en Hanojo? Kiam la 2 novaj niveloj estoj publikitaj? Ĉu vi povas fari tabelforman komparon pri diversaj niveloj inter la du sistemoj: ILEI-UEA kaj KER? Tio helpus la ekzamenontojn multe.

Mireille
afiŝita je 2012-01-04 09:43:58

autuno skribis:
Ĉu Internaciaj Ekzamenoj de ILEI-UEA okazos dum UK-97a en Hanojo? Kiam la 2 novaj niveloj estoj publikitaj? Ĉu vi povas fari tabelforman komparon pri diversaj niveloj inter la du sistemoj: ILEI-UEA kaj KER? Tio helpus la ekzamenontojn multe.
Skribas Mirejo Grosjean, prezidanto de Internacia Ekzamena Komisiono IEK.
Porinforme: IEK estas elektita de ambaŭ komitatoj de ILEI kaj de UEA.

Estas bezono, ke mi klarigu kaj precizigu kelkajn aspektojn de la ekzamena kampo.

Unue: EU, do Eŭropa Unio, ne elpensis ion pri lingvaj ekzamenoj. (laŭ mia scio)

Due: KE, do Konsilio de Eŭropo, do tuta kontinento, elpensis Komunan Eŭropan Referenckadron (KER) pri lingvoekzamenoj kaj lingvotaksado. Esperanto estas agnoskita. Al tiu kadro ligiĝas niaj novtipaj ekzamenoj ITK-KER ekzamenoj de UEA. ITK estas la ŝtata hungara instanco, kiu zorgas pri la ekzamenoj. Nur UEA rajtas disdoni tiajn diplomojn.

Trie: Ekzistas daŭre niaj tradiciaj movadaj Internaciaj Ekzamenoj de ILEI / UEA (IE).

Kvare: IEK zorgas pri Internaciaj Ekzamenoj de ILEI / UEA kaj pri la temo ekzamenoj ĝenerale. En 2009 ĝi ellaboris regularon por ekzamenoj por blinduloj. IEK estas tre precize informita pri ITK-KER ekzamenoj de UEA, kiuj estas en la manoj de alia ekzamena komisiono de UEA. Ambaŭ sistemoj ekzistas paralele.

Kvine: iu landa asocio aŭ instituto, establo, kulturcentro, lernejo, rajtas inventi ekzamensistemon kaj disdoni diplomojn nome de si mem. Iu landa asocio, instituto, establo, kulturcentro, lernejo, rajtas agnoski , rekoni, iujn diplomojn.

Mireille
afiŝita je 2012-01-04 09:48:10

Sesioj dum 2012
Decidita estas sesio dum ILEI konferenco en Kunming, Ĉinio kun niveloj "elementa" kaj "meza".
Decidita estas sesio okazigota de NRO "Scio Sen Bariloj" en Benino en novembro kun niveloj "Unua Kontakto" kaj "elementa".
En prilaboro - esplorado - diskuto estas sesioj en Nepalo en aŭgusto, en Senegalio en decembro.

(Eksmembro) SinjoroEng
afiŝita je 2012-04-11 00:24:35

Mireille skribis:
Sesioj dum 2012
Decidita estas sesio dum ILEI konferenco en Kunming, Ĉinio kun niveloj "elementa" kaj "meza".
Decidita estas sesio okazigota de NRO "Scio Sen Bariloj" en Benino en novembro kun niveloj "Unua Kontakto" kaj "elementa".
En prilaboro - esplorado - diskuto estas sesioj en Nepalo en aŭgusto, en Senegalio en decembro.
Chu la KER ekzemeno estas malsama de la ILEI ?

Mireille
afiŝita je 2012-05-18 09:26:23

Estas de longa tempo la movadaj ekzamenoj de ILEI UEA. Naskiĝis apude la KER ekzamenoj agnoskitaj de Hungario kaj aliaj eŭropaj ŝtatoj.
Estas diferencoj inter la du sistemoj.
La movadaj ekzamenoj enhavas kulturajn konojn pri Zamenhof, pri nia literaturo, kongresoj, ktp.
La KER ekzamenoj ne havas demandojn pri nia kulturo.

Mi estas je dispono por pli detale klarigi pri tiu temo.
Mireille Grosjean (Mirejo), prezidanto de Internacia Ekzamena Komisiono
Svislando

Mireille
afiŝita je 2013-01-24 17:07:09

2013-01-01
La temo EKZAMENOJ estas en evoluo.
Estas la Internaciaj Ekzamenoj de ILEI, la movadaj.
Pri tio mi nun skribas.
Mi lanĉis la ideon havi 4 nivelojn, kaj finfine la sistemo de ILEI evoluis al 3.
Jen ili:
UNUA NIVELO
Tio estas nova. Tiu nivelo ebligas jam atingi atestilon, kiam oni studas ekde kelkaj monatoj. La regularo troviĝas alkroĉite, ĉi tie sube.
DUA NIVELO
Ĝi havis antaŭe la nomon "elementa", tamen ĝi tute ne estas elementa. Pro tio ni lanĉis la unuan nivelon, por helpi al la atingo de tiu dua nivelo. La postulojn de tiu nove nomita Dua Nivelo vi trovas en la broŝuro "Internaciaj Ekzamenoj de ILEI UEA".
TRIA NIVELO
Ĝi havis antaŭe la nomon "meza" kaj nun ĝi fariĝas supera, plej alta. La postulojn de tiu nove nomita Tria Nivelo vi trovas en la broŝuro "Internaciaj Ekzamenoj de ILEI UEA".
Okazos reviziado de la dua nivelo kaj de la tria. Ĝis tiam validas la postuloj laŭ la broŝuro "Internaciaj Ekzamenoj de ILEI UEA".

Kaj kio okazis pri la tutkomenca "Unua Kontakto"?
Ĝi ekzistas kaj funkcias tre bone, sed ne prizorgita de ILEI.
Ĝis nun ĝi estis uzita en novembro 2011 en Kotonuo, Benino. Dua kurso okazis samloke en novembro 2012. Planoj ekzistas por okazigi kurson en Lomeo, Togolando, kaj tiel plu...
Ĝi sekvas dekhoran kurson enkondukan, do la postuloj estas modestaj, sed la ĝojo de la sukcesintoj estas granda!
La prizorganto estas "Scio Sen Bariloj" (SSB), svis-benina asocio. Pri SSB vidu en eo.wikipedia.org. Tiu nivelo estis aprobita de Internacia Ekzamena Komisiono.

Por demandoj pri iuj ekzamenoj bonvolu kontakti min per
mirejo.mireille@gmail.com

 DOC Alkroĉita dosiero: 11389_1359047229.doc

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.