Forumo

TemojMetiejoLingva evoluado

tukero
afiŝita je 2012-05-07 22:26:54

Mi konstatas du pli gravajn aspektojn, kiujn necesas klarigi antaǔ ol pridiskuti ceterajn decidendaĵojn:

1) Laǔ miaj ĝisnunaj prilingvaj spertoj, fiksi vortordon laǔ A → B (A rilatas al B), aǔ B ← A (A rilatas al B), estas afero nur pri simpla konvencio, ĉar ambaǔ tiuj ordigoj funkcias senprobleme en diversaj lingvoj, danke al unusencaj, klaraj konvencioj:

-rumano diras ”Şi → eu ...” (ankaǔ → mi …) [”ankaǔ” rilatas al ”mi”]
-dume hungaro diras ”Én ← is ...” (mi ← ankaǔ …) [”ankaǔ” rilatas al ”mi”].

La rumana “şi” kaj la hungara “is” krome signifas “kaj”.

La hindeŭropaj lingvoj kaj la turka havas por tiuj du funkcioj du (aŭ pli) diversjan vortojn.

..............kaj..........ankaŭ
Angle:
Esperante:....and..........also/,too
France:.......et...........aussi
Germane:......und..........auch
Hispane:......y............también

Ruse:......и [i]........тоже [‘toĵe]
Turke:........ve...........da/de (postpozicio)

laszlo
afiŝita je 2012-05-08 18:56:05

La rumana 'şi' kaj la hungara 'is' krome signifas 'kaj'.
- - - - -

Ne, rumana 'şi' havas du signifojn: 1) 'kaj'; 2) 'ankaǔ'.

1) ”Maria şi Petru cǎlǎtoresc împreunǎ”. == Maria kaj Petro vojaĝas kune.
2) ”Şi Maria vorbeşte esperanto.” == Ankaǔ Maria parolas Esperante.

- hungara 'is' signifas 'ankaǔ', dume 'és' signifas 'kaj'.

tukero
afiŝita je 2012-05-08 21:24:17

Dankon pro tiu tre helpa klarigo.

tukero
afiŝita je 2012-09-16 22:01:07

laszlo
afiŝita je 2012-05-08 18:56:05
”La rumana 'şi' kaj la hungara 'is' krome signifas 'kaj'.”
- - - - -

Ne, rumana 'şi' havas du signifojn: 1) 'kaj'; 2) 'ankaǔ'.

1) ”Maria şi Petru cǎlǎtoresc împreunǎ”. == Maria kaj Petro vojaĝas kune.
2) ”Şi Maria vorbeşte esperanto.” == Ankaǔ Maria parolas Esperante.

- hungara 'is' signifas 'ankaǔ', dume 'és' signifas 'kaj'.
Rerigardante ĉi tiun kontribuon mi memoras ke la uzado de la rusa "i" similas al tiu de 'şi'.

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3 4 5 6

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.