Forumo

TemojTipaj lingvaj erarojPrononcproblemoj de parolantoj de diversaj lingvoj

Katalin
afiŝita je 2011-11-06 15:42:50

Spaco por hejmtaskoj de RITE-anoj pri FONETIKO. Ankaŭ aliaj membroj povas alparoli la temojn.

muminjo
afiŝita je 2011-11-06 16:05:20

Jen mia respondo pri la problemoj de la finnlingvuloj:
Finnlingvuloj kutime havas problemojn kun la ŝuŝaj sonoj, ĉar en la finna lingvo ili ne aperas - do ekz. ĝ aŭ ĵ estas tute fremdaj. En la finna lingvo aperas nur s, kiu similas al esperanta s, kaj z, kiu estas prononcata kiel esperanta c - do tiu esperanta z estas lernenda. Ĉar tiuj ŝuŝaj sonoj ne aperas en la finna lingvo, finnlingvuloj bezonas tempon por rekoni la sonon, kiun reprezentas la litero, kaj kompreneble aldone lerni kiel prononci la sonon.
Dua problemo kun la prononcado okazas ĉe la akcento. En la finna lingvo la akcento ĉiam estas en la unua silabo de la vorto. Necesas kutimiĝi, ke en Esperanto la akcento estas ne en la sama silabo kiel en la finna lingvo.
Tria problemo rilatas al tio, ke en la finna lingvo la frazmelodio estas tre monotona eĉ se temas pri demanda frazo. Al finnlingvulo sentiĝas iel nenatura troigo altigi la frazmelodion simile kiel alilingvuloj altigas. Tio okazigas etan problemon en esperantaj demandofrazoj.

laszlo
afiŝita je 2011-11-06 17:36:17

Mi tiel opinias, ke prononco estas lasta afero pri kiu lingvolernantoj devas zorgi.
Prononco estas klare regulita en Esperanto: akcenton ricevas antaǔlasta silabo.
Bedaǔrinde multe pli gravaj aferoj ne estas tiel klare regulitaj, kiel prononco, aǔ eĉ tute ne estas regulitaj en Esperanto.
Do lasu prononcon tute laste, kaj anstataŭ tio, klopodu gajni rutinon ekz. pri racia uzado de vortordo ĉe vortoj, kiuj donas diferencajn mesaĝojn funkcie de sinsekvo de vortoj.

Tamen svedoj kaj finnoj scipovas enviinde bone anglan lingvon. En angla lingvo ja ekzistas vorto ”enjoy” kiu enhavas Esperantan ”ĝ”: [inĝoj].
Prononci ”ĵ” kiel ”ĝ” ne kaǔzas problemon, ĉar ne ekzistas du tiaj Esperantaj vortoj, kiuj diferenciiĝu nur per ”ĵ” aǔ ”ĝ”.
Do, se svedoj kaj finnoj povas prononci bone anglajn vortojn, ili ja povas prononci bone ankaǔ Esperantajn vortojn. Ĉu mi eraras? :-)

ertl
afiŝita je 2011-11-10 16:16:57

aĵo, aĝo.

amike
István Ertl

laszlo
afiŝita je 2011-11-10 16:21:48

"aĵo, aĝo"
- - - -
Jes, vi pravas, kvankam temas pri formativa vorto kaj radika vorto.

(Eksmembro) bojana
afiŝita je 2011-11-10 17:58:11

En diversaj lernolibroj estas skribita ke estad nur unu akcento, je antaŭlasta silabo. Tamen, ie, ĉimomente mi ne rememoras kie, mi legis ke ekzistas du akcentoj en Esperanto: pli longa kaj mallonga. Krome mi prononcas vorton "ONI" kun longa akcento (vere mi ne scias kial, sed tio aspektas al mi logike), kaj mia instruisto admonis min ke mi eraris. Pri kio temas rilate al du akcentoj? Helpu fakuloj, mi petas.

laszlo
afiŝita je 2011-11-10 19:40:33

Laǔ Fundamento (Fundamenta Gramatiko, 10-a alineo) ekzistas nur unu akcento (nek longa, nek mallonga): je antaǔlasta silabo.

(Eksmembro) bojana
afiŝita je 2011-11-10 20:26:58

En KOMPENDIO de la esperanta gramatiko (por superaj ekzamenoj), 2-a ŝanĝita eldono en Zagreb -2000, aŭtoro Mirko Manner-Mamuĵiĉ, sur la 11-a paĝo, estas skribita: "En kunmetitaj vortoj la maldekstra radiko (flankelemento) konservas sian, iom malfortigitan akcenton, krom se la koncerna silabo staras apud la akcentita silabo de la ĉefvorto. Nome, ekzistas fonetika regulo, laŭ kiu du akcentitaj silaboj ne povas stari kune." (Mia noto: aŭtoro estis fama kroata kaj svisa esperantisto verkisto, instruisto, prelegisto ktp, kiu parolis kelkajh lingvoj.)
En LA tuta Esperanto de Henrik Seppik,eldonita en Sofia -1971, sur la paĝo 8 estas skribita: "Ankaŭ en la kunmetitaj vortoj akcenton havas la antaŭlasta silabo de la tuta vorto ... Sed kiam estas necese aparte substreki la unuan vorton de la kunmetaĵo, oni escepte transportas la akcenton al ĝi, same kiel en la frazo oni akcentas tiun vorton, pri kiu oni volas speciale atentigi: MatEnmanĝon mi deziras ...".
Do, ambaŭ aŭtoroj estis famaj esperantistoj, ĉu ne.
Kiel klarigi ĉi tiujn citaĵojn?

laszlo
afiŝita je 2011-11-10 20:40:50

oni escepte transportas la akcenton al ĝi,
- - - - - -

Zamenhof difinis nur unu regulon pri akcento.

”oni faras ion, oni faras alion” - ne estas regulo.

Ankaǔ mi povus diri tion, ke iuj hungaroj (do ”oni”) metas akcenton je unua silabo. :-)

(Eksmembro) bojana
afiŝita je 2011-11-10 20:46:47

Se vi, eble, ne scias, je la serban estas kvar akcentoj, sed tiu fakto ne helpas min rilate al citita dilemo. Tamen dankegon Laŝlo.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.