Forumo

TemojMetodikoKiel riĉigi nian vortostokon?

Katalin
afiŝita je 2011-10-24 10:09:00

Mi atentigas vin pri materialo el la sekcio Instruhelpiloj. Ĝi temas pri LEGIDEOJ, sed ĉar legado kondukas al riĉigo de vortprovizo, ankaŭ ĝi tre utilas.
http://www.edukado.net/instrumaterialoj?iid=15195

kolombisto
afiŝita je 2011-10-24 15:01:59

Mi tre dankas kara Katalin por lanĉo "Kiel riĉigi nian vortostokon?" ĉi tiu paĝo. Hodiaŭ mi tralegis la grupigitajn novaĵojn, kaj ĉiujn mesaĝojn kaj opiniojn. Ĉiutage mi aŭskultas la dissendon de Esperanto retradio, poste mi tralegas kaj mi listigas la nekonatajn vortojn. Ekstra danko al retamiko dragonjoe ĉar li aldonis proprajn dulingvajn diraĵojn de saĝuloj.

eiriarte
afiŝita je 2011-10-29 22:50:12

Krom multe legi kaj skribi, mi ankaŭ tralegis la Bazan Radikaron Oficialan, kiu enhavas 2537 vortojn ordigitajn laŭ ofteco en naŭ grupoj. Mi serĉis vortojn, kiujn mi ankoraŭ ne konis, kaj klopodis lerni ilin, ne meĥanike, parkere, sed "prilaborante" ilin, kiel oni jam konsilis ĉi tie, trovante nuancojn, rilatajn vortojn, ktp.

Ankaŭ, se onia nivelo estas jam sufiĉe bona, oni povus verki vikipediajn artikolojn, aŭ simple traduki po kelkajn frazojn ĉiutage en tatoeba.org.

axel584
afiŝita je 2011-11-14 14:57:27

Saluton,
De kelkaj monatoj, mi verkas por nia nacia asocio ĉiumonatan recenzon pri iu libro. Pro tio, mi estas devigata legi almenaŭ po unu libro monate.
Kiam mi malkovras nekonatan vorton, mi skribas ĝin surpapere (kaj ne serĉas ĝin en la vortaro tuj).
Kiam mi havas iom da tempo, mi serĉas ĉiujn nekonatajn vortojn kaj aldonas ilin en la programo "Anki" :
http://ankisrs.net/

Ĝi estas senpaga programo por lerni vortojn. La programo montras al vi vorton kaj vi devas trovi la tradukon. Kaj poste, la programo montras la respondon. Vi mem informas la programon ĉu vi konis la bonan respondon aŭ ne. Se ne, la programo montros denove la saman vorton post kelkaj minutoj. Se vi konis la respondon, vi povas informi la programon montri la vorton post kelkaj tagoj, semajnoj aŭ monatoj.

Tiel, vi malŝparas tempon por lerni nur "malfacilajn vortojn"... des pli malfacila, ju pli ofta, la programo demandos.

amike,

Axel

Katalin
afiŝita je 2011-11-14 15:07:20

Hehe, Axel, vi antaŭeniris. La hejmtasko en la 6a leciono de Metodiko estos produkti kune en ANKI vortolistojn. Ni nun finis la pretigon de la klarigoj de la programo, Hazel tradukis al niaj membroj ĉion el la angla. Bone ke vi jam konas ĝin. Rapidu atingi la 6an lecionon!

axel584
afiŝita je 2011-11-22 09:28:10

Por riĉigi sian vortostokon ankaŭ eblas ludi al la ludo "samopiniuloj" :
http://samopiniuloj.esperanto-jeunes.org
En tiu ludo, vi devas trovi ok vortojn kiuj rilatas al iu proponita vorto. Kaj ĉiuj ludantoj gajnas tiom da poentoj kiom da ludantoj proponis la saman vorton.
Ekzemple, se la vorto de la tago estas "Luno", pri kio vi pensas ? Povas esti "Suno", "Tajdo", "Nokto", ktp. Se 5 ludantoj proponis "Suno"-n, vi kaj la kvin aliaj ludantoj ricevos 6 poentojn. Se vi estas la nura ludanto kiu proponis "Tajdo"-n, vi ne ricevos poenton.
Noktomeze, la ludo kalkulas ĉies poentojn kaj sendas retmesaĝon por averti vin kiom vi gajnis kaj proponi al vi ludi denove.
Provu, estas simpla ludo.
amike,
Axel

Katalin
afiŝita je 2011-11-22 09:40:53

Dankon, Axel ke vi rememorigis min pri tiu ludo. Iam mi ludis ĝin dum monatoj, estis amuze. Mi realiĝos.
La afero bone rilatas al nia temo de la 6a ĉapitro, ĉe RITE-metodiko. Dankon.

(Eksmembro) KaraGu
afiŝita je 2011-11-24 12:11:14

Kiel oni pligrandigu sian vortprovizon?

Jen kelkaj cerbumoj de iu (diletanto), kiu ne estas edukita en la instruista profesio, sed kiu spite al tiu malavantagxo kuragxas esprimi kelkajn ideojn..

Nu unu afero estas klara. Per Esperanto estas eble, esprimi siajn penson, same klare kaj varie kiel per sia nacia lingvo. (Nu okazas, ke iuj esprimas sin malklare ankaŭ per sia nacia lingvo, kaj tiam okazas, ke la teksto en Esperanto estas pli klara ol la originalo pro la gramatikaj reguloj en Esperanto. :-})

Do, skribu ion en via nacia lingvo. Kiom da teksto ne gravas. Traduku tion, kion vi skribis en via nacia lingvo. Kontrolu la literumadon kaj gramatikon per ekz. Esperantilo. Esperantilo estas senpaga programo, per kiu estas eble fari plurajn analizojn de via traduko. ( http://www.esperantilo.org/ )

Post kiam vi estas kontenta pri via traduko al Esperanto, vi busxe registru la tekston je iu oportuna formato. Poste vi auskultu la sonregistradon atente, kaj rekreu la tekston sur paperon lau via propra "diktado". Je tia kontrolo vi tuj povas jugxi, cxu via elparolo estas tiom preciza, ke eblas literumi la vortojn gxuste je via propra diktado. (Estu ege kritikema je la aŭskultado de via propra prononcado.)

Nur, kiam vi povas esprimi viajn proprajn pensojn per Esperanto, kaj literumi la vortojn lau viaj diktado estas tempo provi traduki tekstojn de aliaj personoj. Tio probable povas okazi proksimume post jaro de diligenta studado ;-)

Paralele oni kompreneble legu tekstojn de aliaj esperantistoj kaj aŭskultu buŝe legatajn tekstojn de aliaj, kiuj legas esperanto-tekstojn. Do esence mi ne proponas ion novan metodon.

bajanisto
afiŝita je 2013-08-01 08:41:14

KaraGu skribis:
Kiel oni pligrandigu sian vortprovizon?

Jen kelkaj cerbumoj de iu (diletanto), kiu ne estas edukita en la instruista profesio, sed kiu spite al tiu malavantaĝo kuraĝas esprimi kelkajn ideojn..

Nu unu afero estas klara. Per Esperanto estas eble, esprimi siajn penson, same klare kaj varie kiel per sia nacia lingvo. (Nu okazas, ke iuj esprimas sin malklare ankaŭ per sia nacia lingvo, kaj tiam okazas, ke la teksto en Esperanto estas pli klara ol la originalo pro la gramatikaj reguloj en Esperanto. :-})

Do, skribu ion en via nacia lingvo. Kiom da teksto ne gravas. Traduku tion, kion vi skribis en via nacia lingvo. Kontrolu la literumadon kaj gramatikon per ekz. Esperantilo. Esperantilo estas senpaga programo, per kiu estas eble fari plurajn analizojn de via traduko. (www.esperantilo.org/)

Post kiam vi estas kontenta pri via traduko al Esperanto, vi buŝe registru la tekston je iu oportuna formato. Poste vi aŭskultu la sonregistradon atente, kaj rekreu la tekston sur paperon laŭ via propra "diktado". Je tia kontrolo vi tuj povas juĝi, ĉu via elparolo estas tiom preciza, ke eblas literumi la vortojn ĝuste je via propra diktado. (Estu ege kritikema je la aŭskultado de via propra prononcado.)

Nur, kiam vi povas esprimi viajn proprajn pensojn per Esperanto, kaj literumi la vortojn laŭ viaj diktado estas tempo provi traduki tekstojn de aliaj personoj. Tio probable povas okazi proksimume post jaro de diligenta studado ;-)

Paralele oni kompreneble legu tekstojn de aliaj esperantistoj kaj aŭskultu buŝe legatajn tekstojn de aliaj, kiuj legas esperanto-tekstojn. Do esence mi ne proponas ion novan metodon.
Dankon pro viaj konsiloj!

Remuŝ
afiŝita je 2013-08-10 12:26:52

Vidu Temoj kaj Tezaŭro

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.