Forumo

TemojInterkultureInterkulturaj aspektoj en lingvoinstruado

Mireille
afiŝita je 2011-10-17 19:04:18

NASKAJ KAJ LINGVAJ KUTIMOJ TRA LA MONDO

Mi kutimas klarigi la du sufiksojn –ig- kaj –iĝ- uzante la verbon NASKI. Mi pensis, ke la nasko okazas en ĉiuj mondopartoj same, do ke ni samopinios pri tiu homa temo. Estis eraro.

En Burundo mi komencis iun matenon per leciono pri tiuj afiksoj uzante la verbon naski.
Jen mia ekzemplo :
La patrino naskas la bebon.
La bebo naskiĝas.
La kuracisto aŭ helpanto/helpantino naskigas la bebon.
Poste leviĝis la mano de Eric : Kion faras la patro ?
Surprizo por mi… Post iom da pripenso venis mia respondo : La patro gravedigas la patrinon.
Poste leviĝis la mano denove : Sciu ! En nia lingvo, en nia kulturo, ne estas tiel. En Burundo la patro naskas. La patrino helpas al li generi idojn. La patrinon en tiu momento oni nomas « umufasha », tio signifas « helpantino ».
Mi aŭskultis, mi « digestis » la informon. Tiu informo ege interesis min, ĉar la komparo inter diversaj kulturoj interesas min. Plie mi ĝojis, ke Eric kuraĝis mencii tiun apartan trajton de la burunda kulturo. Burundanoj povis senti ĉe mi komprenemon.
Tamen mi ektimis : Ĉu tiu pensmaniero povas kongrui kun PIV ?
PIV-n mi alportis donace nome de Svisa ILEI Sekcio. En tiu momento ĝi kuŝis en mia ĉambro. Do mi devis atendi ĝis la vespero por kontroli. Mi ĉion legis pri « naski » kaj trovis jenon. (Mi nun kopias el PIV 2002, al Burundo mi alportis pli novan eldonon)

« Nask/i (tr) 1 (pp ino) Eligi el si idon : jen vi estas graveda k vi ..os filon (x)… (pp signifas se paroli pri) Vidu akuŝi, generi. 2 (f) Estigi (ion abstraktan) : konfido …as konfidon (z)… 3 = generi 3, estigi. »

« Gener/i (tr) 1 (pp virseksulo) Produkti vivantan samspecan estaĵon : Abrahamo …is Izaakon (x) … Sin : naskigi. 2 (signo por masklo kaj ino) Estigi vivulon … 3 Iel produkti.. »

Do legante tion mi povis konstati, ke la pivaj klarigoj konvenas al la burunda pensmaniero. Feliĉe !
La venontan matenon mi prenis PIV-n en la klasoĉambron kaj laŭtlegis la difinojn al mia gestudentoj.

Monaton poste mi petis de Eric Nsabijumva precizajn klarigojn kun la trafaj vortoj en la kirunda lingvo. Jen lia respondo:
«En la kirunda lingvo la viro aŭ edzo estas nome UMUGABO, kiu signifas laŭokaze jenajn vortojn: Ĉefo, Kontrolanto, Ordonanto...sekve laŭ burunda kulturo la virino aŭ edzino estas konsiderata kiel la helpantino de la edzo ; virino : UMUFASHA kun signifo helpanto. Kelkfoje kiel la komizino UMUZEZWANZU: kiu zorgas pri domaj aŭ hejmaj laboroj. En ties roloj inkluziviĝas la produkto de infanoj:
1.la viro naskas: UMUGABO ARAVYARA,
2.La virino metas sur la teron: UMUGORE ARIBARUKA
Iel en la psiko de burundanoj pri la nasko, la virino estas aparato, kiun viro utiligas por plenumi sian rolon de naskanto.
Vidu mem:
1. vira sekso: INZANYI Y-IBIBONDO, alportilo de infanoj.
2. virina sekso: IGISABO, grenujo
Laste, en la tuta filozofio burunda nur la viro naskas kaj ĉiuj infanoj apartenas al la edza familio, kaj portas ties nomojn! »

Mirinde, kiel nia kara lingvo ebligas intimiĝi kun aliaj kulturoj.
Mirinde, kiel nia kara lingvo adaptiĝas al iuj kulturoj.

Tamen mia okcidenta pensmaniero egalecema ne tiom ŝatas la suban pozicion de la virino en Afriko. Ĉu evoluo en respekto eblas ?

Mirejo Grosjean

Mireille
afiŝita je 2011-10-17 19:12:22

Dum kurso pri la franca lingvo enmigrinto alportas sian vivkoncepton

Ni havis vortliston lernendan. La listo estis en la alfabeta ordo. Ne tre agrabla afero por studi! Do mi decidis, ke ni faru kategoriojn. La lernantoj mem proponis ilin: konstruaĵoj, profesioj, veturiloj, sentoj kaj emocioj, naturo, artoj, familio, ktp. Ĉiun semajnon la lernantoj devis tralegi la tutan liston kaj meti vortojn en unu kategorion. Dum la leciono ni kune decidis, kiuj vortoj apartenas al tiu kategorio. Kiam ni traktis la kampon “naturo”, venis tiu Kaboverdano por proponi “praulojn”. Strange! Mia unua reago estis: “Li eraras! Li ne bone komprenas la vorton!” Tamen mi nenion diris kaj iom pli pripensis. Finfine, kial ne, por li la prauloj estas iu natureca estaĵo... Tio povas esti. Tio ne nepre estas eraro... Do mi agnoskis lian proponon kun afabla rimarko, ke tiu vorto estu eble en pli bona loko en kategorio “familio kaj familianoj”. Lia eldiro estis pritraktita, akceptita, respektita, ne primokita. Li ne devis honti publike, li ne perdis la vizaĝon (laŭ franclingva esprimo).

El "Afrikanoj kaj mi" de Mirejo Grosjean

Fakte prauloj estas en la tero ĉu kiel kadavro ĉu kiel cindroj, do ili kompoŝtiĝas... kaj apartenas al la naturo...

Katalin
afiŝita je 2011-10-17 19:18:50

kara Mireille, koran dankon pro viaj interesaj kontribuaĵoj. Mi esperas, ke multaj kun intereso legos ilin.

Mireille
afiŝita je 2011-10-17 20:03:16

Sugesto
SPEKTI FILMON "DANCAS KUN LUPOJ"
Elekti la duan horon de la longa versio.
Tiam oni vidas la konatiĝon inter la usona soldato kaj la indiĝenoj.
Vidiĝas du el la kvar bezonataj kapabloj por sukceso en tia entrepreno: scivolemo kaj pacienco.
Poste oni povas peti la lernantojn ludi la rakonton en EO.

Mireille
afiŝita je 2011-12-18 16:23:53

ĈU SKOLO ĈU LERNEJO ?

La kandidato tre aplombe diris : la studento iras al la skolo. La ekzamenantoj protestis, korektis. La studento klopodis pravigi sin dirante : « En mia vortaro mi povas legi : skolo = école » Ecole estas franca vorto kun du signifoj : lern-ejo kaj skolo. (Skolo laŭ PIV estas : « Tuto de la disĉiploj de filozofo, verkisto, artisto, sciencisto ktp, kiun ili rigardas kiel sian majstron ; aro aŭ sinsekvo de adeptoj de la sama doktrino, principo aŭ afero… »
En afrikaj landoj jam vortaro estas lukso, kompreneble ofte nur poŝvortaro disponeblas. En multaj landoj ne estas PIV. Do en tiuj poŝvortaroj ne estas klarigoj, ne estas ekzemploj, nur estas : vorto en lingvo A = vorto en lingvo B. Konsekvence tiu kandidato fidele kaj diligente lernis por lern-ejo la vorton skolo. Kiam ni laŭtlegis la difinon de la vorto skolo en PIV, li ekmiris. Neniam li aŭdis pri tiu vorto. Li bonege komprenis la signifon kaj certe li memoros tiujn du vortojn por la franca vorto école por ĉiam !

Tiaj problemoj naskiĝas, kiam lernantoj, studentoj havas je dispono nur limigitan nombron da lerniloj.

Do se ni el Eŭropo sendas lernolibrojn, vortarojn al Afriko, tio ne estas lukso. Tio nepras !!!

Mirejo Grosjean

Mireille
afiŝita je 2011-12-18 16:26:49

SITUACIO KREAS BEZONON

En aprilo 2011 mi estis en Burundo. Mi instruis tie al pli ol 40 junuloj (preskaŭ ĉiuj burundanoj estas junuloj...) kaj okazigis ekzamensesion (tradiciaj ekzamenoj de ILEI UEA)

Kiel devas esti en Afriko, la organizado de la kurso inkluzivis manĝojn.
Kiel mi kutimas fari, mi manĝis kun la gestudentoj.
Kiel kutime ili ricevis matene fazeolojn kun krespoj, tagmeze fazeolojn kun manioko kaj vespere fazeolojn kun rizo.
Ĉu ili partoprenis la kurson por ion lerni, por ion manĝi, por ricevi atestilon post sukceso en ekzameno, tio ne klaras kaj tio ne devas esti klarigita.

Dum la matenmanĝo venis teo, bonega teo. Skipo venis kun la manĝaĵo kaj du junulinoj servis la grupon. Iun matenon mi prenis la tepoton el la manoj de la junulino kaj mem verŝis la teon en la tasojn de la gestudentoj. Eksplodis atentema silento... Kio okazas?? Ĉiuj ĉesis paroli... tute ne normala situacio, surprizo, ŝoko... Blankulo servas nigrulon! Tio neniam okazas!

Komento venis: “Vi fierigas nin!” Estis kortuŝa momento. Mi devis klarigi, ke por mi estas tute normala situacio kaj ago.

Mi miris pri tiu frazo. Mi estas konvinkita, ke tiu burundano, kiu diris tion, neniam antaŭe uzis la verbon “fierigi”. En tia situacio li bezonis ĝin, kreis ĝin. Tio estas la miraklo de nia lingvo. La genia konstruo, interna logiko de la lingvo ebligas tion. Oni kreas la bezonatan vorton laŭplaĉe.

Claude Piron diris: Kiam oni uzas esperanton, oni estas aparte feliĉa, ĉar la du cerbopartoj, la logika kaj la kreema, laboras plej harmonie.

Mirejo Grosjean

tukero
afiŝita je 2011-12-24 23:47:32

Kara Mireille,
mi ĵus malkovris viajn afiŝojn. Mi ne povas tuj, sed mi respondos.

tukero
afiŝita je 2011-12-27 23:20:56

Kara Mireille,
viaj afrikaj observoj ne nur estas tre interesaj, ili krome estas ege valoraj, ĉar ili ilustras la kulturajn influojn kaj tradiciojn, kiuj relativigas la biologiajn faktojn.
Ni ankaŭ ne forgesu ke la vidpunkto de la burundianoj regis dum preskaŭ la tuta homa historio kaj ke la biologiaj faktoj estas sufiĉaj novaj kaj ne ĉie konataj aŭ agnoskitaj.
Ni ankaŭ konsideru ke la homaro, laŭ plej modernaj sciencaj konstatoj, originis en Afriko kaj certe kunportis de tie tiun percepton pri la nask(ig)a procezo.
Mi mem dubis pri la skemismaj formoj viro/virino, ĉar virino ja ne estas „vira ino“. Tamen eblas percepti en la Esperantaj formoj la kvazaŭ-simbiozon kiu necesas por estigi vivon laŭ la metodo diktita de la naturo.
Ni instruantoj devas informiĝi pri tiaj lingvaj fenomenoj kaj konsideri ilin ĉe la instruplanado.
Dankon pro via kontribuo.

Altebrilas
afiŝita je 2012-05-18 08:08:21

Via kontribuo pri nasko estas interesa. ĝi ilustras la bezonon por esperanto resti kulture neŭtrala: lingvo tiurilate devas esti arbitra konvencio inter homoj, kaj oni ne devas provi ŝanĝi ĝin pro ideologiaj celoj.

Se la ino estas nur "aparato", kial oni ne dirus ke ŝi "naskilas" la bebon? Kaj kiam ŝi estas graveda, ĉu la feto estas naskiĝinta aŭ nasliĝonta? Ktp... Tio kreus senfinajn senutilajn debatojn, kaj via kontribuo provas, ke oni ne bezonas aliĝi al kulturo por paroli pri ĝi (alikaze esperanto ne povus funkcii).

Tamen, ni (t.e. mi kaj aliaj okcidentanoj) devas resti konsciaj, ke esperanto kreiĝis en Eŭropo, ke ĝi estas influita per eŭropa kulturo kaj ke aferoj, kiuj ŝajnas al ni elvideblaj ne estas tiaj por alikulturanoj.

Mireille
afiŝita je 2012-11-05 16:57:41

Legu pli pri Afriko en la temo MOVADO, fadeno AFRIKO!
El varma Kotonuo salutas Mirejo

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.