Forumo

TemojLingvaj demandoj kaj helpoĈu bona aŭ mava lingvo?

Bonvolu marki la aserton, kiu pleje respondas al via lingvouzo

laszlo
afiŝita je 2011-11-08 10:16:42

"Kial vi alie povus uzi „devintus“, „aliel“ ktp? Tio estas evoluo, parte eĉ permesita de Zamenhof. Ne Esperanto estas netuŝebla, sed nur la Fundamento, kiu estis demokratie decidita en Bulonjo-sur-Maro."
- - - - -

devintus = estus devinta (nerealigebla kondicionalo) – tio estas eblo formulita en Fundamenta Gramatiko, eĉ se Zamenhof tiutempe ne uzis ĉiujn eblojn, kiujn li mem difinis en Fundamento.

Fundamento estante oficiale (ĝis nun) baza dokumento por Esperanto, ĝia netuŝebleco grave efikas al estonto de planlingvo.

”Kiel vi mem konstatas, Esperanto funkcias. Ĉesu ignori la veran funkcion de la Fundamento.”
- - - - -

Ne, mi ne tiel konstatas: Esperanto bedaǔrinde ne funkcias normale por nepoliglotoj. Ĝia rolo estus ĝuste tio, ke helpu al nepoliglotoj. Poliglotoj ja ne bezonas Esperanton, escepte, se ili volas hobiumi.
Ajnan etnolingvon eblas paroli turist-nivele per 500 vortoj.

Tiu fakto, ke diversaj forumoj pri Esperanto plen-plenas pr diskutoj pri gramatiko, malkovras iun gravan problemon: lingvouzantoj eĉ post jardekoj de Esperantumado malcertas pri ĝusta lingvouzo.

ertl
afiŝita je 2011-11-10 16:19:31

Neologismoj estas falsa problemo, pli interesa por psikologoj ol por lingvistoj.

amike
István Ertl

tukero
afiŝita je 2012-01-01 23:15:39

Mi tute ne rigardas neologismojn kiel problemon se ili submetiĝas al la leĝo de neceso kaj sufiĉo. Ili apartenas al la natura evoluo de vivantaj lingvoj. Estas ofte neceso en fakaj tekstoj kaj diskutoj, sed sufiĉo en la bazaj komunikaj situacioj. En la literaturo la aŭtoro decidas pri neceso kaj sufiĉo kaj la konsumantoj decidas pri la trafeco de tiu decido. Se estas problemo, ĝi kuŝas en la relativeco de la sintenoj pri neceso kaj sufiĉo.

tukero
afiŝita je 2013-01-24 23:10:58

Mi volas aldoni ke la demando pri neologismoj estas leksika afero kaj estas en ĉiu lingvo unu el la plej gravaj evolukampoj. La lingvosistemo (kompreneble precizigenda) devas resti kiel eble plej stabila, dum la leksiko pligrandigu la komunikan (ankaŭ espriman) potencialon de la lingvo sur ĉiuj diversaj kampoj.

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3 4

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.