Forumo

TemojMetiejoĈu ”vi” aǔ ”vij”, kiel plurala persona pronomo?

laszlo
afiŝita je 2011-01-22 09:52:36

Ĉu estus grava ”sakrilegio” se oni uzus la pluralan finoĝon (kiam temas pri pli, ol unu persono) por la persona pronomo de la dua persono?
Zamenhof aperte ne malpermesis uzi la pluralan finiĝon por la persona pronomo de dua persono.

Mi opinias, ke Z. faris multe pli gravajn, neraciajn ”atencojn”, malrespektojn eĉ kontraǔ sia propra Fundamenta Gramatiko, ol se oni distingus racie, per finiĝo, la pluralan personan pronomon disde tiu singulara. Esperanto estu ja pli preciza lingvo, ol ekz. la angla!

”Mi rimarkis, ke hieraǔ vi ne ĉeestis.” - se temas pri unu persono.
”Mi rimarkis, ke hieraǔ vij ne ĉeestis.” - se temas pri pli, ol unu persono.

”Mi vokas vin veni je la 16-a horo.” - se temas pri unu persono vokita.
”Mi vokas vijn veni je la 16-a horo.” - se temas pri pli, ol unu persono vokita.

Arek
afiŝita je 2011-01-24 16:53:04

oni povas diri pri vorto "ni" estas superflua, ĉar sufiĉus "Mij". Same oni povas fari kun "li" "ŝi" kaj "ĝi", kial ni ne povus distingi inter aliaj viraj grupoj kaj aliaj virinaj grupoj. Rkz. en la pola lingvo estas tia distingo: "oni" - vira grupo pri kiu temas (la tria persono de pluralo) kaj "one" - virina grupo.

Bedaŭrinde (aŭ bonŝance) Zamenhof ne faris tion, kaj tial ne eblas. Sed eble povas uzi tiuj vortoj por literatura verko, kie aŭtoro volus montri ian dialekton aŭ strangan manieron de parolado.

laszlo
afiŝita je 2011-01-24 18:38:12

”oni povas diri pri vorto "ni" estas superflua, ĉar sufiĉus 'Mij'. Same oni povas fari kun 'li' 'ŝi' kaj 'ĝi' ”
- - - - - - - - - - - - -
Sed mia celo ne estas ŝanĝi, aliigi ion, kio jam ekzistas, sed enkonduki ion, kio ankoraǔ ne ekzistas.

Pluralo por la pronomo de unua persono (”ni”) jam ekzistas, do ne meritas ŝanĝi ĝin.

Sed mi aprezas vian rimarkon pri lij, ŝij, ĝij, ĉar ”ili” estas nepreciza, kaj postulas kuntekston.

”Alvenis knaboj kaj knabinoj, kelka(j) kun siaj hundetoj. Lij ludis per pilko, ŝij kantis, dume ĝij saltadis ĉirkaǔ la geknaboj.”

ADelm
afiŝita je 2011-01-31 07:18:43

La singulara formo de Vi ekzistas kaj estas "ci".
Se vere vi volas distingi singularo de pluralo uzu tiun.

Jam Zamenhof kreis ĝin sed konsilis ne uzi pro respekto al la alia. En la tempo de Zamenhof, eĉ en Francio, oni ĝenerale uzis Vi (eĉ infanoj por gepatroj aŭ junaj gefratoj por pli aĝaj).
Oni ofte riproĉas al francoj, aparte al satanoj, uzi tiun singularon.
Fakte oni ligas ĝin al politika vidpunkto (kamarado,...); plie estas influo de la angla, kie la singulara formo estas tre restrikte uzata.

Tamen la singulara formo de Vi ekzistas en multaj lingvoj, ne nur en la franca.

laszlo
afiŝita je 2011-01-31 08:20:28

”La singulara formo de Vi ekzistas kaj estas 'ci'.
Se vere vi volas distingi singularo de pluralo uzu tiun.”

- - - - -

Tamen mi devas korekti vin: ”ci” estas la senpera/senĝena pronomo de dua persono (ofta formo en multaj eǔropaj lingvoj), dume ”vi” estas transprenita el lingvoj, kiel ekz. la angla. ”Vi” estas la komuna formo, kaj por la senpera/senĝena alparolo, kaj por tiu estimiga, ĉu singulare, ĉu plurale.

Tio estas Esperanta propraĵo, ke la senpera/senĝena pronomo de dua persono ”ci” ne havas pluralan formon. Sed ekz. en la hungara lingvo la senpera/senĝena pronomo de dua persono havas formojn, kaj por singularo, kaj por pluralo: ”te”, respektive ”ti”, dume la estimigaj formoj estas: ”ön”, respektive ”önök”.

Mi ofte dum kompilado sentas bezonon pri pluralo de ”vi”. Sen pluralo de ”vi” necesas pliklarigi la mesaĝon: ”Vi ĉiuj ricevis mesaĝon.”

ADelm
afiŝita je 2011-02-02 09:14:15

Tutcerte ekzistas aliaj formoj de pronomoj.
En la hungara estas tiel, sed en aliaj lingoj ankoraŭ multe pli (ek. formoj por inoj, viroj, junuloj, maljunuloj, laŭ la nivelo en la socio,...).

Do, ĉu ni akceptas Esperanton kiel ĝi estas aŭ ĉu ni volas agordigi ĝin al nia nacia lingvo?

Ido estis tiel provo agordigi E-on al la franca.

Antaŭ ol ŝanĝigi E-on, mi preferus uzi ĝin komplete, kun ĉiuj ebloj.
Certe mi sentos ke mankas formojn kompare al kio mi dirus france.

Ĉu vi intencas ŝanĝigi la anglan ĉar tie ne ekzistas formoj kiuj ekzistas en la hungara?
Kial ĉiam pensi ke E-o ne estas kompleta/bona kaj deziri aldoni proprajn ideojn?

laszlo
afiŝita je 2011-02-02 19:05:15

”Do, ĉu ni akceptas Esperanton kiel ĝi estas aŭ ĉu ni volas agordigi ĝin al nia nacia lingvo?”
- - - - - -
Ne temas pri emo ĝustigi E-on al iu ajn etna lingvo, sed temas pri aldoni tion, kio necesas, sed tamen mankas.

”Kial ĉiam pensi ke E-o ne estas kompleta/bona kaj deziri aldoni proprajn ideojn?”

- - - - - -
Mi ne nur pensas, ke E-o ne estas kompleta, sed mi ja spertas tion.

(Eksmembro) retnula
afiŝita je 2011-06-17 07:43:05

Hazarde mi trovas tiun diskuton, ĉar mi malofte rigardas la forumon.
Ĉar la esperantistoj malofte uzas "ci"-n, la diferencigo inter vi kaj vij , vin kaj vijn, tre plaĉas al mi, ĉar ĝi ne postulas grandan penon de la cerbo por esti komprenata.
Mi ankaŭ rimarkis ke la homoj, kiuj uzas la pronomon "ci" en la ĉiutaga vivo, uzas pli dolĉan formon por la oreloj, kiu estas preskaŭ "dzi".
Certe, se Zamenhof kreintus la formon "dzi" por la dua persono, ĝi estus pli multe kaj pli ofte uzata.

bajanisto
afiŝita je 2011-07-09 10:05:07

La temo de la fadeno estas interesa al mi, ĉar en mia gepatra lingvo (en la finna) ekzistas pronomo "sinä" (= ci). Do, mi ie antaŭe proponis jene (kaj mi nun iomete perfektigis mian proponon):

Personaj pronomoj (eo – fi)
mi – minä
ci – sinä (temas pri ci-dirado)
li – hän (mies, poika, …)
ŝi – hän (nainen, tyttö, …)
ŝli – hän (temas pri ŝi aŭ li)
ĝi – se

ni – me
Vi, vi – Te, te (temas pri vi-dirado)
vij – te (temas pri pluraj homoj)
ili – he, ne
  lij (temas pri pluraj viroj, …)
  ŝij (temas pri pluraj virinoj, …)

si – (rerfleksiivinen) Ŝi lavas sin – Hän peseytyy.
oni – (passiivi) Oni diras, ke … – Sanotaan, että…

Vortareto (fi – eo)
minä [mi.næ] – mi
sinä [si.næ] – ci
hän [hæn] – li, ŝi; ŝli
se [se] – ĝi

me [me] – ni
te [te] – vi, vij
he [he] – ili (lij, ŝij)
ne [ne] – ili

mies [mjes] – viro
poika [poj.ka] – filo, knabo
nainen [naj.nen] – virino
tyttö [tyt.tø] – filino, knabino

sanoa [sa.no.a] – diri → Sanotaan, että… – Oni diras, ke…
että [et.tæ] – ke

N.B: La akcento en la finna lingvo estas ĉiam en la unua silabo de vorto.

Parenteze, mi uzas la esperantlingvan vorton "vi" kiel ”вы” en la rusa, ”vous” en la franca kaj ”ni” en la sveda lingvoj ktp. Alivorte, mi ne uzas ĝin en la singularo, kvankam la vorton ”ci” mi uzas tre malofte. – Sed, sed en la finna mi uzas la vorton ”sinä” (= ci) tre ofte.

laszlo
afiŝita je 2011-07-09 18:42:34

”Parenteze, mi uzas la esperantlingvan vorton "vi" kiel ”вы” en la rusa, ”vous” en la franca kaj ”ni” en la sveda lingvoj ktp. Alivorte, mi ne uzas ĝin en la singularo, kvankam la vorton ”ci” mi uzas tre malofte. – Sed, sed en la finna mi uzas la vorton ”sinä” (= ci) tre ofte.”
- - - - - - - -

Kiel vi opinias pri ”cij” (pluralo de ci)? :-)

vi -- vij
ci -- cij

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3 4 5

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.