Forumo

TemojPanteonoKiuj vivaj pedagogoj iru en la Panteonon?

Katalin
afiŝita je 2010-12-14 22:35:10

En tiu ĉi parto de la retejo ni deziras kolekti viajn proponojn pri la distingindaj Esperanto-pedagogoj.
En la Panteonon ni lokas prezentojn pri la jam forpasintaj granduloj sed kreis spacon ankaŭ por la vivantaj.
Ekde nun en ĉiu naskiĝdatreveno de nia paĝaro, la 15an de decembro, ni planas honori kelkdekon da Esperanto-insturistoj, kiel ni faris tion nun, ankaŭ en la unua jaro de la funkciado de la Panteono.
Bonvolu ĉi-sube indiki al ni nomojn de ankoraŭ vivaj instrusitoj, kiuj meritas eniri al Panteonon. Vian proponon bv. subteni per kelkfraza argumentado kaj klarigo pri via elekto.
Por kolekti informojn pri la proponata persono ni eble bezonos helpon. Se vi ankaŭ en tio povos kunlabori, bonvolu aparte kontakti nian redakcion. Koran dankon, Katalin

Katalin
afiŝita je 2010-12-14 22:45:51

Mi devas konfesi ĉi tie ke mi volis ankoraŭ ĉi-jare prezenti plurajn personojn, sed pri ili mi ne sukcesis kolekti sufiĉajn informojn. Ekzemple la sube listigitaj kolegoj estis ankoraŭ sur mia listo:

- Teresa Kapista (YU)
- Andrzej Pettyn (PL)
- Éva Farkas-Tatár (HU)
- Ewa Bondar (PL)
kaj kelkaj aliaj....

verdulino
afiŝita je 2011-12-14 22:47:24

Mi ŝatus ke Profesoro Fabrizio A Pennacchietti elsa universitaria Profesoro PRI lingvistiko kaj esperantologio ĉe la Torina Universitato.Sercxanta per guglo vi trovos certe informojn PRI li ĉar li memoras interalie en AIS San Marino kaj en UEA.

Mireille
afiŝita je 2012-02-22 10:08:17

Mi proponas, ke elstara vivanta agema efika pedagogo iru al la panteono, nome sinjorino Katalin Kovats!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!
Mi ne dubas, ke la redaktoro de tiu chi retejo trovos sufiche da informoj por priskribi la meritojn de Katalin.

mjb_edukado
afiŝita je 2016-08-23 11:19:17

Mi volonte proponus, ke Aleksandr Melnikov eniru la panteonon. Pedagogo li certe estas, almenaŭ instruis enkadre de Interlingvistikaj Studoj. Li krome publikigis multajn verkojn pri E-kulturo. Tute spontane mi proponas tion, kaj ne scias, ĉu li akceptos. Kore, Marc

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.