Forumo

TemojLingvaj demandoj kaj helpokonstrukcio -e -a

Arek
afiŝita je 2010-12-13 20:41:01

Mi kelkfoje uzis la kunligaĵon -e -a ekz.:
Diskuto pri historie gravaj eventoj.
ĉu mi rajtas uzi tian kunligaĵon? ĉu ĝi estas komprenebla? ĉar mi pensas, ke povas esti kopio de pola lingvo.

kristof
afiŝita je 2010-12-13 20:42:52

Absolute, tio estas perfekte komprenebla. Ankaŭ en la franca oni uzadas tiun strukturon.

Arek
afiŝita je 2010-12-13 20:54:29

Kristof, ĉu vi povus priskribi kio al vi signifas supra frazo?

kristof
afiŝita je 2010-12-13 21:00:11

Arek skribis:
Kristof, ĉu vi povus priskribi kio al vi signifas supra frazo?
Ke la dato estas grava rilate la historion, grava en la historio.

mat956
afiŝita je 2010-12-14 14:00:13

Via frazo estas abolute komprenebla!

A-vorto priskribas substantivon.
E-vorto prikribas verbon aŭ adjektivon (a-vorto).

"historie" estas tre oportuna mallongigo anstataŭ esprimo tia: "laŭ historia vidpunkto"

tukero
afiŝita je 2013-12-02 22:03:30

Jes, tiaj mallongigoj kontribuas al la koncizeco, kiu por la angla, la franca kaj diversaj aliaj lingvoj estas multe pli karakteriza kaj tial prezentas kompare al Esperanto gravajn avantaĝojn en la moderna mondo. Ili ankaŭ uziĝas en malpli koncizaj lingvoj.
Multaj forgesas ke la adverboj (i. a. „e“-vortoj) determinas ne nur verbojn, sed ankaŭ adjektivojn („a“-vortojn) kaj aliajn adverbojn.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.