Forumo

TemojPri edukado.netOpinioj pri la Grupigitaj novaĵoj

Katalin
afiŝita je 2010-11-10 20:16:00

Estas la unua fojo ke ni dissendas la mesaĝon pri la grupigitaj novaj eroj, por ke vi povu sekvi la okazintaĵojn en la retejo.
Ni multe cerbumis kiuj estu tiuj sekcioj, pri kiu ni tie raportas.
Eble por kelkaj el vi la listo ŝajnas longa kaj kiam ni intense laboras fariĝos eĉ abunda, sed espereble la videbla separo de la unuopaj sekcioj helpas vin rapide trovi tiujn partojn, kiuj interesas vin kaj vi povas senprobleme transsalti la por vi ne interesajn.
Ĉiuokaze ni ŝatus nun enketi pri via opinio, viaj preferoj por ke ni, se necesas, provu rekonsideri la enhavon de tiuj mesaĝoj.
Scivole salutas vin, Katalin kaj Jevgenij

Belmiro
afiŝita je 2010-11-12 10:47:08

Vi meritas miloj da laŭdoj pro via laboro kaj pro la animo kiu vi tie metas. Neniam la forto vin mankus!
Belmiro

zekabel
afiŝita je 2010-11-15 18:40:10

Hodiaŭ mi ricevis unuafoje la grupigitajn novaĵojn. La formulo estas vere plaĉa kaj utila. Kaj la nova retejo estas vere bela kaj krome bonege aranĝita. Gratulojn!
José Pinto de Sousa

kolombisto
afiŝita je 2011-10-24 18:24:17

Kara Katalin !
Mi gratulas al vi por la bonaspekta junulo Marteno inter la novaj anoj de la paĝaro. Eble li estas la plej juna ĉi tie kaj se mi bone vidis jam partoprenas en la literludo. Ĉiam mi ĝojas vidi junulojn en Esperantujo.

Instruanto
afiŝita je 2011-11-24 01:07:34

Estimata Redaktorino !

Ideo de la grupigitaj novaĵoj estas revelacia kaj nemalhavebla koncepto permesanta, sen speciala peno trovi serchatan elementon de la elektita kategorio kaj pristudi ghin detale.
Ekzemple interesas min lingvistika diplomlaboraĵo de Jan Sosniecki titolita: 'Pri la vorto kaj sintakso en la planlingvo Esperanto', kiu estas skribita en danlingva versio, tamen ĉu ĝi ne estas alirebla en esperantlingva versio ? Kaj se ne, ĉu nia kara licenciato ne povus ĝin Esperantigi ? Jen mia mia retorika demando ĉe fino de mia opinio kaj ankoraŭ meritaj gratuloj por Katalin kaj Jevgenij - amike - Antonio.

reza
afiŝita je 2011-11-25 09:50:08

Dankon pro la bona iniciato. Tio estas tre helpa aparte char foje ene de kelkaj tagoj mi vidas mesaghojn kiujn mi volas au konservi por posta uzo au nun ne havas tempon kaj volas poste legi, sed tiel mia leterkesto havus amason da tiaj leteroj. Sed per nuna maniero mi nur bezonas konservi unu leteron en mia kesto, kiun mi poste povas atente legi kaj elekti pormiutilajn informojn.
Kore,
Reza

Ranieri
afiŝita je 2011-11-29 10:20:08

Tre bone konceptita - kaj efektive utila - iniciato por kunhavigi koncizecon de la informo, kategoriigon de la enhavoj kaj efikan lego-prokrasteblon al pli trankvila tagoparto. Gratulon kaj dankon.

kolombisto
afiŝita je 2015-03-25 19:16:46

Legante la novaĵon Pri Verdaj Skoltoj mi aldonas informon sur Ipernity paĝo de Sinjoro Eng, li skribis informon, ke aliaj tri landoj havas Esperantajn Skoltajn Grupojn: Malajzio, Tajlando kaj Kamboĝo pli detale estas legebla: http://www.ipernity.com/blog/156463/869872

Myntsy
afiŝita je 2019-12-15 14:54:51

En la festa tago Katalin konsilas viziti la paĝon de "donacoj". Tion vi trovos sub la titolo subteni. Bedaŭrinde Katalin ne mencias, kiom proksimume la modernigo kostas. Certe ĉiuj eŭroj estas bonvenaj. Bonan Zamenhof-tagon!

Katalin
afiŝita je 2019-12-15 14:57:55

Myntsy skribis:
En la festa tago Katalin konsilas viziti "donacoj". Tion vi trovos sub la titolo subteni.Bedaŭrinde Katalin ne mencias, kiom proksimume la modernigo kostas. Certe ĉiuj eŭroj estas bonvenaj.Bonan Zamenhof-tagon!
Kara, dankon pro la komento.
La planado nun okazos, mi petis detalan priskribon kun prezoj de la programisto, kaj laŭ tiuj kaj laŭ la urĝeco ni decidos realigi la modernigojn. Jam nun okazas laboroj pro la teknike urĝaj paŝoj. Tuj, kiam mi scios detalojn, mi komunikos ilin al la membroj.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.