Forumo

TemojDUA VIVONova kurso komenciĝos en Dua Vivo

anna_lowenstein
afiŝita je 2010-11-04 14:21:45

Jam de tri jaroj funkcias kurso por komencantoj en la virtuala mondo Dua Vivo, gvidata de kunlaboranto de edukado.net, Beatrice Allée. Ĉar la kurso okazas en tiel nomata "reala tempo", la horo ne estas oportuna por azianoj, kiuj devas vekiĝi je la 4a aŭ 5a matene por partopreni.
La 9an de novembro komenciĝos alternativa kurso, gvidata de DV-ano Dorina Landar. La horo estos taŭga precipe por azianoj (18.30 en Delhio, 22.00 en Tokio kaj Seŭlo), kaj ankaŭ iugrade por aŭstralianoj (la horo varias inter 21.00 kaj 0.00, depende de la regiono). La kurso okazos ĉiumarde.

Por partopreni, necesos aliĝi al Dua Vivo. Por pli da informoj, vidu: http://duavivo.webs.com. Mi kaj Beatrice volonte respondos demandojn pri Dua Vivo kaj pri virtuala instruado.

Altebrilas
afiŝita je 2012-01-19 16:28:46

Mi jam aŭdis pri tiu afero, kaj mi opiniis, ke temas pri junulaĵo, kiu postulas bone koni la modojn, esti ĉirkaŭata de aliaj gejunuloj kiuj povas malbloki vin, kaj disponi pri moderna kaj funkci-fidebla komputilo. Tial mi dezirus scii:

- kiuj estas la antauwkondiĉoj: jam instalita softvaro, mikrofono, kamerao, ktp.
- kiom da tempo tio postulas por instaligi la aferon
- kiom da tempo tio postulas (tio ja dependas, sed meze) normala uzanto bezonas por "due vivi"?

Antaŭdankon

Amike,

YA.

Camille
afiŝita je 2017-09-01 07:05:58

Saluton !

Jes, estas precize tiel, kiel mi pensis... Pfff, kvin jarojn malvigla... Kia honto ! Nu, mi tamen vin respondas ! :)

Fakte, vi ne bezonas esti junulo aŭ fakulo por instali "Second Life" (Dua Vivo)-programon ĉe via komputilo. Kompreneble vi bezonas tion fari ("secondlife.com";), sed la afero ne ŝajnas al mi tre komplika. Pensu nur, ke ankaŭ Anna Löwenstein kapablis fari ĝin ! :)

DV-anoj "Dorina Landar" kaj "Babilonto Karu", kiuj okupiĝas kaj gardas la esperantan terenon ĉe Dua Vivo, havas blogon (https://duavivo.wordpress.com/), en kiu vi povos trovi "Gvidilo-n por novuloj" (https://drive.google.com/file/d/0B2TmXuvwdOaucGJ4akhyejFuTmM/view), en kiu estas klarigitaj ĉiuj paŝoj por alveni al Esperanto-Lando ene de tiu virtuala mondo.

Resume, vi devos instali la programon, krei konton, elekti nomon kaj avataron (kiu vin reprezentos, grafike), kaj la plej malfacila afero, certe, estos kompreni kiel majstri la movojn de via avataro : antaŭeniri, zomi (t.e. pli proksime rigardi), turniĝi ; kaj kompreni, kiel interagi kun objektojn : sidiĝi sur benkon, stariĝi, akcepti objekton de aliulo, ktp... Mi havis iom da problemo por agordi la diversajn fontojn de sonoj kaj bone aŭdi la voĉojn de aliaj esperantistoj (estas muzika fono, sonoj el diversaj aferoj kiel ŝipoj, ondoj...), sed mi sufiĉe facile trovis la rimedon :)

Normale laŭtparolilon havas baze ĉia komputilo nune, pensas mi... Vi ne estas devigata havi mikrofonon, vi povas respondi kaj interŝanĝi skribante, sed estas multe pli komforta kaj ĝojplena fari tiel, kiel en reala vera konversacio. Fidu min, laŭ mia propra sperto, renkontiĝi / lerni / interŝanĝi esperante en Dua Vivo vere indas !! Estas ĉiam por mi ĝojigajn kaj ripozigajn momentojn, kaj aŭdi diversajn akcentojn vere estas grave, por kiu deziras bone elparoli Esperanton...

Kompreneble, je la komenco vi bezonos iom da tempo por instali, agordi, kompreni kiel ĝi funkcias, kaj serĉi / atingi la terenon de la esperanta komunumo (http://maps.secondlife.com/secondlife/Heim/80/123/26), kiel en ĉiaj novaj aferoj. Sed kiam vi alkutimiĝos, estas same kiel en reala vivo : vi elektas kiom da tempo vi povas tie resti. Estas eĉ ŝparo de tempo, ŝajnas al mi, sekvi interbabiladon aŭ kurson de via salono... Ĉu ne ?

Esperanto-lando kaj -kumunumo nune en Dua Vivo trairas malfacilan tempon, mi pensas ke nek Anna Löwenstein nek Béatrice Allée plu proponas kursojn... Fakte mi lernis parte ankaŭ per tio la lingvon, kaj estis tre valora, kiel en reala lernejo ; ni sidiĝis sur benkoj, aŭdis la prelegon, vidis bildojn ĉe tabulo, povis starigi demandojn aŭ respondi al demandoj... Estis bona tempo ! Mi forte esperas, ke kelkaj inter vi almenaŭ faros provon veni kaj vidi mem, kiel ĝi funkcias, kaj kio eblus fari ! Pensu do, ke esperantistoj el la tuta mondo povas de siaj salonoj en reala tempo komuniki, unu kun la aliaj konatiĝi !!

Venu ! Provu !! Ĝuu !!! :))

Altebrilas
afiŝita je 2017-09-01 09:35:31

Bonaj informojn!

Mi ne kabeis de tiu tempo, do povas respondi al vi. Mi nek renoviĝis mian komputilon (fakte, mi havas du: unu ne plu povas komuniki, kaj la dua tre malrapidas* nun). Kun plezuro mi aliĝos al via komunumu kiam mi ekhavos iun novan.

Ĝis baldaŭ!

Amike

YA

*Fakte mi suspektas ke ĝi funkcias samrapide, sed ke oni bezonas pli kaj pli da komputila potenco por fari la samon.

Camille
afiŝita je 2017-09-01 10:49:37

Dankon pro via rapidega respondo ! Mi ĝojos "helpi" vin se iamaniere vi bezonas aliajn informojn ^^

Altebrilas
afiŝita je 2017-09-01 16:35:32

Dankon pro via helpopropono.

Ĝis 2022 ;-)

YA

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.