Forumo

TemojTipaj lingvaj erarojAngla lingvo

Katalin
afiŝita je 2010-11-04 12:09:01

En tiu ĉi fadeno mi konsilas kolekti la tipajn erarojn de angloj, por ke niaj kolegoj povu konscie atenti pri ili kaj doni pli da ebloj dum siaj kursoj je la ĝusta instruo kaj ekzercado pri la koncernaj gramatikaĵoĵ kaj leksikaĵoj. Estus bone amikiĝi kun la "falsaj amikoj".
Jen ekzemplo:
demandi - peti oni ofte uzas la vorton demandi anstatau la vorto peti

Petro: Mi telefonas al vi por demandi vian helpon. :-(
Katalin: Mi supozas, ke ĝi ne kapablos respondi al via peto. :-)
Eble vi volis PETI mian helpon, ĉu?

Ramsgatano
afiŝita je 2010-11-04 12:40:49

Kredeble la klasika eraro de anglalingvanoj estas misuzo de la akuzativo. 1. Forlaso ĉe la objekto en la frazo, 2. aldono kiam la subjekto sekvas la verbo, 3. forlaso en esprimoj pri distanco, tempo, dimensioj ktp.

Ekz. 1. Mi havas amiko kiu vi konas.
2. Mankas lakton en la fridujo.
3. Ŝi loĝas 30 kilometroj de ĉi tie.

La junaj britaj Esperantistoj (Jebanoj) havas viglan forumojn kaj mi petos iliajn kontribuojn pri tiu temo.

Tim
afiŝita je 2010-11-19 17:40:55

Pluraj rilatas al tiuj "falsaj amikoj".

Mi plurfoje aŭdis ĉe Barlastono (la sidejo de la Esperanto-Asocio de Britio) en diskutrondo pri "nasko- (naskiĝ-)kontrolo". Misuzo de kontrolo vere estas komuna eraro, ĉar ĝi ekzistas en la angla, kie ĝi signifas regi.

Simile mi aŭdas "mi atendis" sufiĉe ofte por partopreni. Eksistas en la angla la verbon "to attend", kiu ja signifas partopreniĉeesti, kaj angla-parolantoj ja fuŝas pri tio fojfoje.

tukero
afiŝita je 2011-06-30 19:14:02

La problemon de la akuzativo ne havas nur anglalingvanoj. Kontraŭe al Esperanto la etnolingvoj ofte havas tro da formoj por la sama funkcio kaj ties lingvanoj faras akuzativerarojn, kvankam ilia propra lingvo havas akuzativon.

laszlo
afiŝita je 2011-07-01 09:00:24

”La problemon de la akuzativo ne havas nur anglalingvanoj.”
- - - - - -

Mi tute konsentas pri tio. Estas tre interese, ke en etnolingvo (ekz. en la hungara lingvo), kiu havas nur unu markilon/sufikson por rekta objekto, simile, kiel en Esperanto (sed ”-t” anstataǔ ”-n”), la parolantoj de tiu etnolingvo tamen penadas uzi en Esperanto la rekt-objektan markilon/sufikson (-n). Ili ofte forlasas la akuzativon tie, kie ĝi necesas, kaj metas ĝin tien, kie estas erare.
Ŝajnas, ke la alkutimiĝo al la uzo de rekt-objekta markilo/sufikso, eĉ tiujn uzantojn de Esperanto ne helpas, kiuj ja havas tian gramatikaĵon similforme en siaj patrinlingvoj.
Povas esti, ke temas pri ia psika efero.

tukero
afiŝita je 2011-07-01 21:48:41

Mi opinias ke temas jen pri la translingva ne-kongruo, jen pri interna ne-konsekvenceco de la etna lingvo de la lernanto.

laszlo
afiŝita je 2011-07-02 07:59:53

Mi multe cerbumis pri tiu stranga fenomeno. Fine mi konkludis, ke hungarlingvanoj malgraǔ tio, ke en siaj patrinlingvo ili uzas ja ĝuste la finiĝon de rekta objekto -t, tamen en Esperanto ili faras oftege similajn akuzativajn erarojn, kiajn faras ekz. anglalingvanoj en kies lingvo ne finiĝo, sed vortordo servas por marki rektan objekton.

Por klarigi tiun fenomenon, mi instruis iom aparte kelkajn lernantojn, kiuj intencis lerni Esperanton ne por akiri lingvoatestilon, sed por privata, praktika uzado.

Anstataǔ la finiĝo -n mi instruis ilin uzi prepoziciecan indikilon de akuzativo, la memstaran rolvorton on. Tiun ideon mi prenis el la rumana lingvo, en kiu, por nomoj kaj pronomoj rumanoj uzas la prepoziciecan akuzativon pe:

'Toată şcoala laudă pe Maria.' = 'La tuta lernejo laǔdas on Maria.' -- ”La tuta lernejo laǔdas Marian.”

La rezulto estis neatendata: uzante la prepoziciecan akuzativon on, miaj lernantoj ne estis malcertaj pri kiam necesas uzi akuzativon, kaj kiam ne.

Ŝajnas, ke estas multe pli malfacile/temporabe lerni uzi korekte finiĝojn, ol memstarajn (izolajn) rolvortojn. Tio estas avantaĝo de precipe izolaj lingvoj.

tukero
afiŝita je 2011-07-07 21:25:22

Unu tipa eraro de anglalingvaj Esperantistoj estas la falsa amiko "standardo", kiu estas simbola flago, en la senco de "normo" aŭ "nivelo".

tukero
afiŝita je 2011-07-07 21:30:03

Krom la komo antaŭ "en la senco", mi volas aldoni, ke en la moderna germana lingvo oni uzas la anglan vorton "standard" en ĝia angla senco. Tiu interfero kaŭzas ankaŭ similajn erarojn de germanaj Esperantistoj.

tukero
afiŝita je 2011-07-13 21:57:35

Ankaŭ la verbo "determini" estas kaptilo por anglalingvanoj. La angla verbo "determine" signifas "konstati".

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.