Forumo

TemojMovadoEsperanto kiel eduka movado

Katalin
afiŝita je 2010-11-02 13:10:14

Ramsgatano skribis:
Tre interese, sur tiu kampo, estas la lastatempa agado de la Aŭstralianoj - pri kio vi povas legi plu ĉe Mondeto.com. Ili kreis ensemblon de materialoj kiuj permesas al ĉiu instruisto en primara lernejo instrui Esperanto, sen ke tiu instruisto sciu ion ajn pri Esperanto antaŭe.

Vi povas legi tre persvadan argumentadon pri la edukaj kialoj por lerni Esperanton ĉe la sekva ligo:
Estas interese, kara Ramsgatano. Ankaŭ mi pensis tuj pri la libro kaj materialo de Penny Vos, sed ĉar mi mem ne posedas la libron, (vidis ĝin nur por kelkaj minutoj) kaj tial ne estas ĝi prezentata en la katalogo de nia retejo, mi ne kuraĝis detale skribi pri ĝi. Eble ŝi foje venos kaj partoprenos en la diskuto kaj eble eĉ donacos sian libron por ke mi povu diskonigi tiun unikan kaj tre bonan iniciaton al la aliaj kolegoj.

Ramsgatano
afiŝita je 2010-11-02 13:53:34

Por tiuj kiuj ne legas facile la Anglan lingvon kaj volas funde esplori kion faris la Aŭstralianoj, mi rimarkigas ke ĉe Mondeto.com vi trovos selekteblan automatan tradukon en aliajn lingvojn (tamen ne en Esperanton). Atentu la skatoleton 'Select Language' (sube 'Powered by Google translate';).

Al nia kara Redaktistino: bv. lasi al mi sufiĉan tempon por finredakti miajn mesaĝojn antaŭ ol kaperi la tekston. Ne ĉiuj havas vian superhoman rapidecon.

Katalin
afiŝita je 2010-11-02 14:05:59

Ramsgatano skribis:
Al nia kara Redaktistino: bv. lasi al mi sufiĉan tempon por finredakti miajn mesaĝojn antaŭ ol kaperi la tekston. Ne ĉiuj havas vian superhoman rapidecon.
Oh, pardonu. Mi simple vidigis en eleganta formo la ligon, ĉar pro iu eraro ĝi ne videblis fine de via teksto. En la publikigita formo la frazo abrupte tranĉiĝis antaŭ ol oni povis vidi la ligon. Tiel mi helpis al la legantoj trovi, kion vi tiom zorge serĉis kaj indikis.

tukero
afiŝita je 2012-12-06 23:50:27

Por mi gravas ke ni diferencigu la instruadon (kiel en KER) laŭ celgrupoj nivelaj. En la A-nivelo necesas akcenti la komunikan faktoron kaj laŭdi la lernantojn laŭ sukcesaj komunikaj strategioj. Tio implicas la ignoradon de lingvaj eraroj kiuj ne endanĝerigas la komprenon de eldiro aŭ skriba komuniko. La agnosko de tiaj sukcesoj motivigas la lernantojn daŭrigi la lernadon, dum troa (precipe interrompa) korektado malkuraĝigas.

valer
afiŝita je 2012-12-13 12:48:03

Pli da parolantoj ne estas celo. Estas ilo aŭ vojo.
Kion vi faros kun pli da parolantoj? Ĉu tio ŝanĝos la mondon? Kiel?

Janos
afiŝita je 2013-08-07 00:04:08

Parolante pri la motivoj ek- kaj (almenaŭ proksimume) finlerni E-on, mi dubas, ke tio estus ia libro, kiu povus instigi onin al ĝia lernado, precipe se ĝi havas tian temon, kiu interesas maks. instruistojn. Vere efikaj motivoj estus tiaj, pri kiaj la nuna, ĝisnuna E-movado ne volas eĉ audi, kvankam ilia kreado estus ties elementa kaj plej evidenta tasko. Ni do ne miru, se la popularigo de E-o eĉ nun povas nur stagnadi.

Kaj tiam pri la lingva flanko de la problemaro mi ankoraŭ eĉ ne parolis. La ĝenerala agnosko de E-o estas eĉ nun for je tempa distanco de lumjaro, oni tamen rigardas eĉ tiun temon hereza, kvankam la tempo estus favora por tio.

tukero
afiŝita je 2014-08-04 21:55:06

valer skribis:
Pli da parolantoj ne estas celo. Estas ilo aŭ vojo.
Kion vi faros kun pli da parolantoj? Ĉu tio ŝanĝos la mondon? Kiel?
Kara Valer
Vi diras ke "pli da parolantoj ne estas celo. Estas ilo aŭ vojo." Ĉu do ni rezignu pri pli la parolantoj, lasu la nunajn parolantojn malaktiviĝi pro aĝo aŭ morto? Ĉu ni forĵetu la ilon, la vojon - la rimedon?
Se ni ne havos pli da parolantoj, ni baldaŭ havos malpli da parolantoj. Ĉu tio ŝanĝos la mondon? Kiel?

valer
afiŝita je 2014-08-05 05:11:09

kara,

certe mi persone ŝatus pli da eo-parolantoj, pli da aktivuloj, kaj pli da partoprenantoj dum miaj verdaj skoltaj semajnfinoj! Sed havi pli da membroj por havi pli da membroj... tio ne estas vera celo.

Nur pri tio mi volis atentigi la partoprenantoj de tiu fadeno...

Ekzemple: kvankam estis multaj esperantistoj en Belgio, la asocioj disiĝis inter francparolantoj (en Valonio) kaj nederlandparolantoj (en Flandrio). Kaj nun ni havas tre malmulte da kontaktoj unu kun la aliaj...

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-08-05 20:39:02

Koran saluton,
mi ŝatus kontribui ne kadre de la origina temo taksado, ekzamenado, pri kio diskutis pli frue s-ro Blazio, Katalin, Mark kaj aliaj, sed pri edukiteco kiel akiritaj kutimoj (kaj Esperanto kiel ilo de ĝi). Tiu koncepto pri edukado, pruntita de franca jam forpasinta pedagogo Allan Kardec (Hippolyte Léon Denizard Rivail), estas aplikata en la lernejo ĉe kiu mi laboras.

Ofte gelernantoj tute spontane kunportas en la klasĉambron alilandaĵojn, kiujn ili akiris ekz. ĉe familianoj, kiuj iam vojaĝis en ekterlando, aŭ kiujn ili hazarde trovis en iu tirkesto. Ili venas al ni kaj gaje montras la trovitaĵon. Foje temas pri monero, poŝtmarko aŭ monbileto, foje temas pri libro en fremda lingvo aŭ eĉ pri markonketoj, kiel ni jam spertis. En tiuj okazoj ni tuj aranĝas ekspozicion, por ke gelernantoj el aliaj klasoj vidu. Ne malofte ili rakontas anekdotojn, travivaĵojn, kiujn ili mem havis ekterlande, aŭ kiujn spertis iu amiko aŭ familiano. Mi demandas min, kiel elvolviĝus en ili tiu inklino al fremduloj kaj scivolo pri fremdaĵoj, se ne estus Esperanto? Kiel elvolviĝus ĉe ili interesiĝo tia, kian ebligas Esperanto? En tiu senco la kontakto kun la lingvo kutimigas ilin pensi pri aliaj popoloj, interesiĝi, esplori pri ili, kaj tio estas al ni tre danka, pozitiva sperto :)

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.