Forumo

TemojEŭropa Tago de Lingvoj0 Klarigo

Katalin
afiŝita je 2010-10-24 10:53:36

Por festi la Eŭropan Tagon de Lingvoj en la malnova paĝaro ni komencis kolekti informojn pri la naciaj lingvoj. Estis cento da interesaj informoj pri dudeko de naciaj lingvoj. Mi provas transporti ilin sed volonte akceptas novajn lecionojn.
Bonvolu elekti vorton, esprimon, kiu pro iu kialo (ĉu ĝia sono, enhavo, stukturo) estas speciale kara aŭ interesa por vi. Bonvolu indiki

pri kiu lingvo temas skribi nacilingve la vorton aŭ esprimon doni ties prononcon [inter tiaj krampoj] traduki ĝin al Esperanto klarigi kial vi trovas ĝin interesa kaj instruenda.
Eblas aldoni ankaŭ bildojn, tekstojn, eĉ mallongajn kaj malpezajn son- kaj filmmaterialojn.
Vi kiam ajn povas sendi ankaŭ aliajn erojn, ili estas bonvenaj.
Dankon por via lingvoleciono!

Katalin
afiŝita je 2012-09-09 22:34:10

Estus tre bone, se ankaŭ en tiu ĉi jaro aldonigŭs novaj informoj ĉe la jam ekzistantaj lingvo-fadenoj. Kaj kompreneble ni atendas ankaŭ novajn lingvojn.
Bv. dediĉi kelkajn minutojn pro ion instrui al ni pri via lingvo.... DANKON>

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.