KLERIGEJO

Por legi detalajn informojn pri iu kurso malrulu la butonon "Pli da detaloj".

RITE - Reta Instruista Trejnado ĉe Edukado.net
Uzado nur post konfirmo de la administrantoj

Kursoj: 7; Lecionoj: 102
Administrantoj: Katalin KOVÁTS;

Reta Instruista Trejnado ĉe Edukado.net estas 100-leciona reta studeblo pri instruado kaj metodiko, kreita por instruistoj kaj instruontoj de Esperanto. La kurso havas modularan strukturon kun libera lerno-ritmo.
La studoj estas malfermitaj al ĉiuj esperantistoj, kiuj plenumas la partoprenkondiĉojn kaj pagas la kursokotizon.
Vidu la detalajn informojn pri la celo, partoprenkondiĉoj, prezoj kaj regularo ĉe la INFORMPAĜO.
La kursaron funkciigas kaj pri ĝi respondecas E-duKati, oficiale registrita, nederlanda edukcela entrepreno, direktita de Katalin Kováts.

Pli da detaloj… Malpli… |

Kultura vojaĝo al Vjetnamio
Uzado nur post konfirmo de la administrantoj

Kursoj: 1; Lecionoj: 20
Administrantoj: Katalin KOVÁTS; Mónika Molnár;

La kurso estas la unua ero de serio, kiu ĉiujare pritraktos la landon kaj kulturon de la koncerna kongreslando.
La Vjetnama kurso konsistos el 20 partoj kaj traktos inter aliaj la historion, kulturon, geografion, politikon, turismajn vidindaĵojn, religion kaj artojn de Vjetnamio.
• La unuopajn lecionojn sekvas testo, kio helpas en la alproprigo de la konoj.
• La kursmaterialo helpas pretiĝi pri la kongreslando al tiuj, kiuj partoprenos UK-on en somero 2012 kaj rekompensos tiujn, kiuj ne povos fari tiun vojaĝon.
La reta kultura vojaĝo komenciĝis la 15an de decembro, sed eblas kiam ajn aliĝi. Vidu la detalan programon kaj prezojn en la INFORMFOLIO.

Bv. ne preteratenti la sekcion ĝeneralaj informoj pri niaj retaj kursoj.
....
Prezentofilmo pri la kurso kaj uzo de la retejo spekteblas en la FILMEJO.

Atendas vin Nguyen Xuan Thu ĉiĉerono, Katalin Kováts kursgvidanto
kaj la provlegantoj: Mónika Molnár kaj Mogens Rude Andersen

Ĉi tie vi povas peti aligon al la kursaro.

Pli da detaloj… Malpli… |

Esperanto en Danlando
Libera eniro

Kursoj: 1; Lecionoj: 5
Administrantoj: Katalin KOVÁTS;

5-parta filmo kun testdemandoj pri la ekspozicio "ESPERANTO EN DANLANDO" aranĝita en 2008 en Kopenhago okaze de la 100-jariĝo de DEA (Dana Esperanto-Asocio)
La ekspozicion preparis kaj ĉiĉeronas Mogens Rude Andersen
Filmis: Alexander Kogan
La testdemandojn pretigis: Thomas Larger, Kerstin Rohdin, Betty Chatterjee kaj Katalin Kováts
La movadhistorian retan kurseton ni pretigis okaze de la UK en Kopenhago (2011).

La materialo estas SENPAGE alirebla. Ne hezitu provi ĝin.

Se vi volas ke la paĝaro notu viajn rezultojn kaj vi mem povu sekvi viajn studojn, bv. peti mesaĝe studentajn rajtojn ĉe klerigejo(ĉe)edukado.net.

Pli da detaloj… Malpli… |

Akademio Internacia de la Sciencoj
Libera eniro

Kursoj: 2; Lecionoj: 13
Administrantoj: Katalin KOVÁTS; Amri Wandel;

Tiu ĉi kursejo estas provo disponigi materialon el la AIS-kursaro.
Amri Wandel konsentis enretigi sian 3-eran kurson pri ASTROBIOLOGIO..
Ni aldonis ankaŭ 10-lecionana kurson pri INTERLINGVISTIKO de Vera Barandovská-Frank. Tiu ĉi materialo estis enpaĝigita por RITE.

La du kursoj estas malfermitaj por ekstera publiko, oni povas ilin senpage sekvi.
Pro teknikaj kialoj necesas tamen membriĝi ĉe la paĝaro edukado.net.
Se vi volas ke viaj rezultoj kaj progreso estu registritaj, bv. peti enlistigon ĉe la adreso AIS-kurso@edukado.net.

Pli da detaloj… Malpli… |

Interlingvistikaj Studoj - Poznan
Uzado nur post konfirmo de la administrantoj

Kursoj: 3; Lecionoj: 14
Administrantoj: Katalin KOVÁTS;

Tiu ĉi kursejo disponigas materialojn por la studentoj de la Interlingvistikaj Studoj en la Adam Miczkiewicz Universitato de Poznan (2011-2014).
Nun, je la komenco la kursejo enhavas materialojn pri Interlingvistiko kaj literaturo, baldaŭ aldoniĝos parto pri fonetiko.
La kurso estas fermita por ekstera publiko, nur la studentoj rajtas peti aligon kaj uzon de la materialoj.

Pli da detaloj… Malpli… |

Esperanto-Insulo
Uzado nur post konfirmo de la administrantoj

Kursoj: 1; Lecionoj: 5
Administrantoj: Katalin KOVÁTS;

Tiu ĉi parto de la paĝaro estas financata kaj funkciigata de la entrepreno  E-duKati, kiu respondecas enhave kaj finance pri la servoj.

http://edukado.net/klerigejo

Kopirajto © 2001 - 2012 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.

Programado kaj aspektigo
de Studio GAUS.